Evangelisches Ratsgymnasium Erfurt

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Ratsgymnasium Erfurt)
Saltu al: navigado, serĉo
Evangelisches Ratsgymnasium Erfurt
Uzata mallongigo EVRG
Establinto Evangelische Schulstiftung in Mitteldeutschland
Direktoro Michael Friese
Vicdirektoro Anke Hamm
Adreso Meister-Eckehart-Str. 1, 99084 Erfurt (Germanio)
Dato de fondo 1561
Nombro de lernantoj ĉ. 550
TTT- paĝaro de la lernejo
v  d  r
Information icon.svg

La Evangelisches Ratsgymnasium estas tradiciriĉa humanisma gimnazio. Krom la Edith-Stein-lernejo ĝi estas la dua lernejo en Erfurto en posedo eklezia kaj troviĝas en la centro de la urbo.

La ĉefa lernejkonstruaĵo, nomata Casinoschule.

Historio ĝis la fermo[redakti | redakti fonton]

La EVANGELIA KONSILANTARGIMNAZIO ERFURTA en la turingia ĉefurbo fondiĝis, kontraŭ ĉefepiskopa protesto, en 1561 en la eksa aŭgustena klostro - ĝuste tie, kie Marteno Lutero estis fariĝinta monaĥo. Kiel unua lernejestro vokiĝis Paul Dumerich. Ĝis la fondiĝo de la jezuita mezlernejo, krom infanoj el protestantaj familioj oni allasis ankaŭ katolikojn. Kiam en 1664 la urbo Erfurto perdis sian aŭtonomion al la Majencanoj, la urba konsilantaro tamen povis konservi sian influon sur la kontinue evangelia lernejo.

En la jaro 1820 la prusa registaro nuligis la tian gimnazion, enkondukante samtempe sesklasan novhumanisman tipon surbaze de la Humboldta instruadkoncepto. La Reĝa Gimnazio malfermiĝis en la strateto Eichenstraße por esti translokota mallongan tempon poste en la konstruaĵon de la iama jezuita kolegio. Proprietulo restis la urbo Erfurto, supera publika instanco estis sole la reĝa registaro.

Ekde 1844 oni ekaranĝis gimnastikadon praktikotan sub libera ĉielo; komence antaŭ la Schmidtstedter-pordego kaj poste, pro la fervojkonstruadoj, antaŭ la Andreo-pordego. Multe pli malfrue tereno situanta okcidente de la lerneja korto akiriĝis kaj transformiĝis en decan gimnastikejon. En 1868 fariĝis naŭ klasoj kaj eĉ paralelaj por solvi la problemon de pligrandiĝinta nombro da lernantoj. La lingvoj estis instruataj laŭ jena ordo: la latina, la franca, la malnovgreka, la hebrea - la laste menciita kompreneble nur por la aspirontoj al teologio. La lerneja vivo dokumentiĝis kun klarigantaj statistikoj en ĉiujare publikigota jarraporto.

La urbo Erfurto konstruigis por la konsiderinde plimultiĝintaj aĝogrupoj mezlernejon tute novan en la Schiller-strato (videalvide al la preĝejo Sankta Tomaso), kiu solene inaŭguritis la 3-an de julio 1896. Tiam, krom la lernejestro, en la mezgrada lernejo agis plenumante oficon dekok instruistoj plus kelkaj helpuloj. La 396 lernantoj dividiĝis en protestantoj (70%), katolikoj (je kvinono) kaj judoj (je dekono).

Post la unua mondmilito oni ŝanĝis la malnovan nomon por "Ŝtata Humanisma Gimnazio Erfurta", en 1938 por "Ŝtata Langemarck-Gimnazio". Sub soveta administracio fariĝis ankoraŭ nomŝanĝo je "Thomas-Müntzer-Gimnazio", antaŭ ol oni definitive fermis ĝin en 1950.

La Katedralsporthalo.

Post la remalfermo en 1992[redakti | redakti fonton]

La alia lernejero, nomata Haus am Breitstrom.
La situo de la lernejo ĝis 1950 en la Schiller-strato nr. 33; hodiaŭ tie ĉi troviĝas alia, integriganta mezlernejo nr.14.

Post la germana reunuiĝo, asocio de eksaj lernantoj kaj favorantoj sub la gvidado de Werner Seydlitz klopodis ĉe la urbo pri la reinstalo. Post kiam la urbaj aŭtoritatuloj la neceson de proponita tradicia humanisma gimnazio laŭte neis, oni akiris la fidon kaj la subtenantan respondecon de la Erfurta Evangelia Ekleziaro (Kirchenkreis Erfurt). Meze en la urbocentro apud la kirko de la Predikantoj cediĝis fare de la urbestraro taŭgega loko; solena remalfermo faritis per diservo en la 29-a de aŭgusto 1992 kaj en 1998 la turingia ministro pri instruado aprobis la lernejon oficiale. La sekvontan jaron, apud la fame konata katedralo, malfermiĝis moderna gimnastikhalo nomita Domsporthalle (Katedralsporthalo). Ekde 2003 iama hotelo, kiu poste estis la "Ejo de la germana-soveta amikeco", aldoniĝis al la lernejkomplekso ĉe la rivereto Breitstrom. Finiĝis la aŭtunon de la jaro 2010a ampleksaj renovigoj de la malnova kompleksoparto kaj de la lerneja korto tiamaniere, ke nun ekbrilas la tuta instruadejo!

La 1-an de januaro 2011 ekresponsis pri la gimnazio la "Evangelische Schulstiftung in Mitteldeutschland" (=Fondaĵo de evangeliaj lernejoj en Meza Germanio).

La 9-an de decembro 2011 la lernejo festis solene la 450-an datrevenon fondiĝan.

Aktuala instruado[redakti | redakti fonton]

La esencaj instruadpunktoj de la evangelia gimnazio estas precipe religia kaj humanisma. Sed oni dediĉas grandan atenton ankaŭ al la muziko, la artoj, la sporto kaj la natursciencoj en por tiu celo bone kaj moderne ekipitaj fakĉambroj. La lernantoj povas partopreni edifajn preĝadojn, diservojn kaj diversajn religiajn eventojn en la paso de la liturgia jaro. Notinda estu plue ke la (ekskluzive) protestanta religia instruado estas deviga por ĉiu konfesia kaj senkonfesia lernant(in)o. Ne eblas substitui ĝin per etika instruado! Deviga estas ankaŭ staĝo sociala-karitata dum la deka klasŝtupo.

Ĉiuj eklernas la lingvojn latinan kaj anglan jam dum la kvina klaso, elektinte la latinan respektive la anglan unuagrada lingvo kun pli multe da lecionoj ĉiusemajne. Dum la 9-a klaso la lernantoj decidas lerni alternative la helenan aŭ la francan. Nedevige oni povas suplemente ellerni aliajn lingvojn. Pliperfektiĝrondoj faklingvaj estas ekz. pri la porkomerca angla. Por gepatroj scivolemaj oni ofertas pliperfektiĝon en la latina.

Eklezia membreco de la lernantoj ne postuliĝu kiel premiso. Estas pagenda regula lerneja kotizo diferencigata laŭ la gepatraj salajroj kaj eventuale laŭ la nombro de la gefratoj frekventintaj aŭ frekventantaj la saman lernejon. Dum la lerneja jaro 2014/15, sub la estreco de s-ro Miĥaelo Friese, 45 geinstruistoj estas zorgantaj pri 627 gelernantoj .

Ĝemellernejo troviĝas en Budapeŝto [1], kien fariĝas ĉiujare sukcesa interŝanĝprogramo. La longdaŭra kaj fruktodona partnereco kun katolika gimnazio en Diĵono [2] bedaŭrinde ekde 2011 ne plu funkcias.

Ofertoj detale[redakti | redakti fonton]

  • komunaj edifaj preĝadoj je la komenco de ĉiu semajno kaj diservoj
  • realigo de modernaj pedagogiaj principoj
  • amaso da nedevigaj posttagmezaj okupoj: ĥora kantado, teatrotrupoj, bandoj, potfarado kaj ceramikaĵoj, artoj, fiziko, fremdlingvoj, sporto, Kompanio k.l.r. por artopropagando (ARTemis) kaj lerneja gazetaro (Spicker)
  • al la anoj de la klasŝtupoj 5+6 dono de helpo fari la hejmtaskojn; aranĝoj "lernantoj helpas lernantojn"; projekto "ellerni la lernadon"
  • dusemajna staĝo sociala-karitata dum la 10-a klasŝtupo en malsanulejoj respektive maljunulejoj, ĉe subtenaj organizoj, en infanĝardenoj ktp.
  • garantiita kursoferto en ĉiuj fakoj - ankaŭ natursciencaj - laŭ la turingia horartabulo


Celoj pedagogiaj-edukaj[redakti | redakti fonton]

  • instruadi laŭ kristanaj valoroj
  • kuraĝe disvolvigi la unuopulecon de la junuloj
  • malkovri kaj utiligi la kreadan forton
  • fortigi la konscion pri sociala respondecemo
  • akceli la tolereman inklinon por malsamopiniantoj
  • evolui iom post iom kapablecojn spiritajn korpajn socialajn
  • instigi al dumviva ŝato de la belartoj
  • travivigi proprajn kaj fremdajn tradiciojn
  • perfektigi natursciencan kaj ekonomian pensmanierojn en konekso kun sociala respektive ekologia engaĝiĝo

La lernejo kaj Esperanto[redakti | redakti fonton]

De la 6-a ĝis la 9-a de julio 2014 la gimnazio gastigis la 91-an Germanan Esperanto-Kongreson. De aŭtuno 2009 ĝis somero 2013 okazis ankaŭ lingvokursoj en la Lingvo Internacia ĉe la gimnazio.

Lernintoj famekonataj[redakti | redakti fonton]

Michael Altenburg
Hiob Ludolf
Kaspar David von Stieler
Johann Gottfried Walther.
Andreas Elias Büchner
Johann Hieronymus Schroeter
Johann Bartholomäus Trommsdorff
Friedrich Wilhelm Ritschl
Chlodwig Fürst zu Hohenlohe-Schillingsfürst
  • Johannes Cuno (1555–1598), pedagogo, paroĥestro kaj dramverkisto
  • Michael Altenburg (1584–1640), rektoro, kantoro kaj paroĥestro en Erfurto
  • Liborius Capsius (1589–1654), muzikisto, profesoro kaj rektoro de la erfurta altlernejo
  • Bartholomäus Elsner (1596–1662), teologo, lingvisto, orientalisto kaj plurfoje rektoro universitata en Erfurto
  • Volkmar Limprecht (1615–1663), instruisto kaj konsilanto en Erfurto, ekzekutita pro ŝtatperfido
  • Hiob Ludolf (1624–1704), fakulo universala, fondinto de la fako de etiopistiko
  • Kaspar Stieler (1632–1707), poeto, lingvisto, sekretaro de la duko de Eisenach
  • Georg Christoph Petri von Hartenfels (1633–1718), kuracisto kaj rektoro de la erfurta universitato, persona kuracisto de la ĉefepiskopo de Majenco
  • Michael Hertz (1638–1713), historiisto, profesoro universitata
  • Johann Wilhelm Andrae (1642–1683), teologo, pastoro ĉe la erfurta Kaufmann-preĝejo
  • Friedrich Wilhelm Förster (1643–1707), universitata profesoro en Erfurto
  • Hiob Ludolf la pli juna (1649–1711), matematikisto, profesoro de la Universitato de Erfurto, enkondukis la loterion en Germanio
  • Johann Philipp Bendler (1654–1709), muzikologo kaj orgenisto en Quedlinburg, verkis la faklibron Organopoeia
  • Heinrich Wilhelm Ludolf (1655–1712), sciencisto, skribis la unuan gramatikon de la popola rusa lingvo, la t.n. "Grammatica Russica".
  • Johann Heinrich Buttstedt (1666–1727), muzikisto kaj komponisto, oficiala orgenisto de la konsilantaro
  • Sigismund Friese (1673–1754), konsilanto, urba kronikisto, kunfondinto de la artkolektoj de la evangelia orfejo en Erfurto
  • Johann Gottfried Walther (1684–1748), orgenisto ĉe la urba preĝejo en Weimar, verkis leksikonon muzikan
  • Tobias Jakob Reinharth [1684–1743), juristo, rektoro en Erfurto kaj Göttingen
  • Hieronymus Friedrich Schorch (1692–1783), juristo, profesoro universitata en Erfurto, prezidanto de la Akademie gemeinnütziger Wissenschaften
  • Heinrich Wilhelm Fratscher (1694–1757), teologo kaj biblia fakulo, profesoro en Erfurto
  • Constantin Bellermann (1696–1758), sciencisto, muzikisto kaj poeto, rektoro en Minden
  • Christian Papst (1698–1773), oraĵisto, ĉefa reprezentanto de la baroko en Erfurto
  • Andreas Elias Büchner (1701–1769), kuracisto, profesoro universitata en Erfurto kaj Halle, prezidis ĉe la Leopoldina
  • Johann Justus Perthes (1702–1757), kuracisto en Rudolstadt, patro de la famekonata porgeografia eldonisto Justus Perthes en Gotha
  • Johann Wilhelm Albrecht (1703–1736), kuracisto, profesoro en Göttingen kaj Erfurto
  • Johann Hieronymus Kniephoff (1704–1763), botanikisto kaj kuracisto, rektoro en Erfurto
  • Johann Rudolph Engau (1708–1755), juristo, profesoro en Jena
  • Hieronymus von Ludolph (1708–1764), kuracisto, fizikisto, kemiisto, botanikisto profesoro en Erfurt, persona kuracisto de la ĉefepiskopo de Majenco
  • Johann Jakob Sorber (1714–1797), juristo, profesoro ĉe la universitato de Marburg
  • Johann Michael Languth (1718–1788), teologo, kunfondinto fratio en Herrnhut
  • Christoph Andreas Mangold (1719–1767), kuracisto, kemiisto kaj filozofo, profesoro universitata en Erfurto
  • Rudolph Augustin Vogel (1724–1774), kuracisto, profesoro en Göttingen
  • Johann Andreas Wilhelm Büchner (1730–1815), kuracisto, poeto, direktoro de la Akademie gemeinnütziger Wissenschaften
  • Johann Christian Kittel (1732–1809), orgenisto kaj komponisto
  • Christian Friedrich Immanuel Schorch (1732–1804), juristo, rektoro de la erfurta altlernejo
  • Georg Peter Weimar (1734–1800), muzikologo, kantoro, estro muzika de la Konsilantargimnazio
  • Wilhelm Bernhard Trommsdorff, kuracisto, profesoro en Erfurto
  • Johann Carl Oettinger (1740–1806), kuracisto, profesoro en Erfurto
  • Johann Jacob Planer (1743–1789), kuracisto, botanikisto, profesoro universitata en Erfurto
  • Johann Hieronymus Schroeter (1745–1816), juristo kaj astronomo en Lilienthal apud Bremen
  • Rudolph Zacharias Becker (1752–1822), pedagogo, verkisto kaj gvidanto de librovendejo-libroeldonejo en Gotha
  • Caspar Friedrich Lossius (1753–1817), paroĥestro, pedagogo kaj verkisto en Erfurto
  • Johann Georg Wendel (1754–1834), matematikisto, pentristo kaj pedagogo en Erfurto
  • Johann Joachim Bellermann (1754–1842), orientalisto, pedagogo kaj muzikisto, profesoro en Berlino
  • Sigismund Friedrich Hermbstädt (1760–1833), kemiisto, profesoro en Berlino
  • Constantin Beyer (1761–1829), juristo, librovendejestro, urba kronikisto en Erfurt kaj karikaturisto
  • Christian Martin Gotthilf Hermann (1765–1823), teologo, profesoro en Erfurto, estris la evangelian ministerion
  • Johann Bartholomäus Trommsdorff (1770–1837), apotekisto en Erfurto, fondis la sciencan farmacion
  • Johann Christoph Weingärtner (1771–1833), matematikisto kaj teologo, profesoro ĉe la universitato de Erfurto
  • Christian Ernst August Schwabe (1774–1843), teologo en Londono
  • Johann Jakob Bernhardi, kuracisto, botanikisto, profesoro ĉe la universitato de Erfurto, vicprezidanto de la Akademie gemeinnütziger Wissenschaften
  • Karl Friedrich Anton von Conta (1778–1850), politikisto, fariĝis en 1845 estro de la landa administracio de Vajmaro
  • Sebastian Lucius (1781–1857), entreprenisto
  • Carl Ritschl (1783–1858), evangelia teologo kaj episkopo de Pomerio
  • Johann Ludwig Böhner (1787–1860), pianisto kaj komponisto
  • Ludwig Ernst Gebhardi (1787–1862), muzikisto kaj komponisto, muzika direktoro de la komunumo de la preĝejo de la Dominikanoj en Erfurto
  • Johann Friedrich Keyser (1788–1829), librovendisto kaj eldonisto en Erfurto
  • Johann Friedrich Möller (1789–1861), teologo kaj politikisto
  • Johann Georg Quehl (1792–1870), teologo
  • Karl Rheinthaler (1794–1863), fondinto kaj rektoro de la Martin-konvento en Erfurto
  • Heinrich August Erhard (1793–1851), historiisto kaj arkivisto, direktoro de la societo "Verein für Geschichte und Altertumskunde Westfalens"
  • Johann Jakob Leitzmann (1798–1877), teologo kaj numismatikisto
  • Nikolaus Andreas Ketschau (1798–1869), komponisto, dirigento kaj muzika pedagogo, kunfondinto kaj estro de la societo "Erfurter Musikvereins" en la 1826-a jaro
  • Heinrich Wilhelm Stolze (1801–1868), orgenisto, komponisto kaj muzika pedagogo
  • Johann Christian Wilhelm August Hopfensack (1801–1874), teologo kaj pedagogo en Duisburg kaj Kleve, verkisto de edifaj kantoj
  • Johann Friedrich Cramer (1802–1859), pedagogo kaj muzikisto, profesoro ĉe la universitato de Stralsund
  • Gustav Graf Keller (1805–1997), unua direktoro de la fervoja societo " Thüringische Eisenbahn-Gesellschaft", deputinto en Erfurto
  • Friedrich Wilhelm Ritschl (1806–1876), filogo klasika, profesoro en Bonn kaj Lepsiko
  • Gustav Adolph von Kayser (1807–1903), ŝtata ministro en Sondershausen
  • August Gottfried Ritter (1811–1885) komponisto kaj katedralorgenisto en Magdeburg.
  • Franz Kuchenbuch (1812–1896), juristo kaj artisto en Berlino kaj Müncheberg
  • Eduard Lucas (1816–1882), botanikisto, fondinto de la instituto "Pomologisches Institut" en Reutlingen
  • Franz Carl Heinemann (1819–1875), agrikulturisto en Erfurto
  • Victor Moritz Karl zu Hohenlohe-Schillingsfürst (1818–1893), politikisto
  • Chlodwig zu Hohenlohe-Schillingsfürst (1819–1901), juristo, prusa ĉefministro kaj kanceliero
  • Ernst Benary (1819–1883), kultivanto de kreskaĵoj, entreprenisto de semaĵoj
  • Ernst Biltz (1822–1903), farmaciisto, esplordis ĉirkaŭ la kloroformo, posedanto de la Verda apoteko en Erfurto
  • Johann Friedrich Theodor Müller (1822–1897), botanikisto en Brazilo
  • Carl Martin Reinthaler (1822–1896), komponisto, estro de la katedralkoruso en Bremen
    Carl Martin Reinthaler
  • Gustav von Stiehle (1823–1899), prusa generalo de la infanterio
  • Oskar Schade (1826–1906), germanistikisto, profesoro en Kenigsbergo, verkis i.a. la vortaron "Altdeutsches Wörterbuch"
  • Hermann Müller (1829–1883), botanikisto, interŝanĝis leterojn kun Charles Darwin
  • Robert Lucius von Ballhausen (1835–1914), kuracisto kaj politikisto
  • Alfred Kirchhoff (1838–1907), naturscienca fakulo, geografo, profesoro en Halle
  • Joseph Maria von Radowitz (1839–1912), prusa diplomato
  • Hippolyt von Vignau (1843–1926), intendanto ĉefa de la korteja teatro kaj de la korteja orkestro en Vajmaro
  • Hermann von Wissmann (1853–1905), esploristo, guberniestro en Germana Orient-Afriko
  • Johannes Biereye (1860–1949), historiisto kaj pedagogo, prezidanto de la Akademie gemeinnütziger Wissenschaften
  • Arthur Moeller van den Bruck (1876–1925), (sen abiturienta ekzameno), arthistoriisto kaj naciisma publicisto
  • Erich von Gilsa (1879–1963), oficiro, politikisto kaj deputinto en la Reichstag por la DVP-frakcio
  • Kurt Pinthus (1886–1975), verkisto ekspresionisma kaj dramaturgo, lekcianto ĉe la Columbia-universitato de Novjorko
  • Wilhelm Benary (1888–1955), germana-usona psikologo, eldonisto kaj komercisto
  • Theodor Neubauer (1890–1945), politikisto (DDP, USPD, KPD) kaj rezistmovadano
  • Lorenz Drehmann (1915–1992), bibliotekisto, estro de la societo "Heimattreue Erfurter e.V."
  • Lea Eisleb (*1992), aktorino
  • Miriam Schweiger (*1994), aktorino

Lernejestroj[redakti | redakti fonton]

  1. 1562-1571 Paul Dummrich
  2. 1571-1575 Basilius Faber
  3. 1575-1583 Paul Dummrich
  4. 1583-1602 Anton Möcker
  5. 1601-1612 Henning Rennemann
  6. 1612-1616 Johann Retsch
  7. 1616-1643 David Zinckernagel
  8. 1643-1654 Liborius Capsius
  9. 1654-1655 Justus Herbert Boetticher
  10. 1655-1676 Zacharias Hogel d. Ä.
  11. 1676-1714 Zacharias Hogel d. J.
  12. 1714-1754 Hermann Nicolaus Stieler
  13. 1754-1759 Eusebius Ernst Stieler
  14. 1759-1777 Hermann Ernst Rumpel
  15. 1778-1794 Heinrich August Frank
  16. 1794-1804 Johann Joachim Bellermann
  17. 1804-1805 Johann Jakob Friedrich Sinnhold
  18. 1805 Johann Ernst Möller
  19. 1805-1807 Johann Christoph Petri
  20. 1807-1820 Johann Friedrich Müller
  21. 1820-1843 Johann Gottlieb Friedrich Strass
  22. 1843-1864 Georg Schöler
  23. 1864-1867 Johann Adam Hartung
  24. 1867-1881 Adolf Friedrich Albert Dietrich
  25. 1882-1887 Albert Hartung
  26. 1888-1891 Gottlieb Leuchtenberger
  27. 1892-1893 Georg Friedrich Heß
  28. 1893-1907 Richard Thiele
  29. 1908-1924 Johannes Biereye
  30. 1924-1937 Georg Boesch
  31. 1937-1939 Herbert Holtdorf
  32. 1939-1945 Wilhelm Rögels
  33. 1945-1950 Gottfried Wolterstorff
  34. 1950-1951 Hieronymus Krause
  35. 1992-2000 Robert Schilling
  36. ekde 2001 Michael Friese


Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Barczyk, Volker: Publikationen zum Erfurter Ratsgymnasium. in: Förderverein des Ev. Ratsgymnasiums Erfurt: Jahrbuch 1999, Erfurt 1999, und Kurze Übersicht der Geschichte des Evangelischen Ratsgymnasiums 1820-1896 in: Förderverein des Ev. Ratsgymnasiums Erfurt: Jahrbuch 2000, Erfurt 2000
  • Eifler, Gerald: Zur Geschichte des Erfurter Gymnasiums 1911-1950, hrg. von der Vereinigung ehem. Schüler und Freunde des humanistischen Gymnasiums zu Erfurt, FS-Druck Bonn 1965
  • Königliches Gymnasium zu Erfurt. Jahresberichte des Königlichen Gymnasiums zu Erfurt 1854-1913, Gerhardt & Schreiber, bzw. Bartholomäus, Erfurt, 1854-1914
  • Schilling, Robert: Evangelisches Ratsgymnasium Erfurt 1992-1995. Erfurt 1995
  • Weiß, Ulman: Das Erfurter Evangelische Ratsgymnasium 1561-1820, Erfurt 1999, und Aus der Geschichte des Erfurter Ratsgymnasiums in: Thüringer Tageblatt, November 1991
  • Michael Friese / Karl Heinemeyer / Michael Ludscheidt (Eld.): 450 Jahre Ratsgymnasium Erfurt 1561–2011 (Festlibro), Eldonejo Evangelische Verlagsanstalt, Lepsiko 2011, ISBN 978-3-374-02867-2


Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]