Rauf Orbay

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Husein Rauf Orbay (Istanbulo 1881- 16-an de julio 1964) estis turka soldato kaj ŝtatviro.

Li servis ĉe la otomana aerarmeo kaj estis kapitano de batalŝipo Hamidiye dum la Balkana milito. La 31-an de oktobro, 1918, li subskribis la armistican traktaton kiel ministro de la mararmeo. Kiam ekis la turka sendependa milito, li abdikis pri la pozicio kaj iris al Ankara kaj kunlaboris kun Kemal Atatürk. Li estis elektita kiel membro de la reprezenta komitato dum la Kongreso de Erzurum (23-an de julio 1919).

Kiam la sendependiĝa milito finiĝis, li estis nomumita unua ĉefministro de la nova respubliko (11-an de aŭgusto 1922). Li fondis en 1924 opozician partion "Terakkiperver Cumhuriyet Fırkasi" (Progresiva Respublika Partio). Kiam oni malpermesis agadon de tiu partio en 1925, li elmigris al Eŭropo por 10 jaroj. Poste li iĝis membro de la turka parlamento - post klarigo de la akuzoj.

Dum la dua mondmilito, li estis ambasadoro en Londono.


Referencoj

  • "Rauf Orbay, Siyasi Hatiralar", Örgün Yayinevi, Istanbul, 2003