Raul Pompeia

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Raul Pompéia
(1863-1895)
Brazila verkisto
Brazila verkisto
Persona informo
Naskiĝo 12-a de aprilo 1863
en Jacuecanga,  Brazilo
Morto 25-a de decembro 1895
en Rio-de-Ĵanejro,  Brazilo
Mortis pro sinmortigo vd
Lingvoj portugala vd
Ŝtataneco Brazilo vd
Alma mater Fakultato pri Juro el Recife
Profesio
Alia nomo Rapp vd
Okupo verkisto • novelisto • kronikisto • redaktisto • romanisto • ĵurnalistobibliotekisto vd
Verkado
Verkoj O Ateneu vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

RAUL POMPEIA (1863-1895) (* Jacuecanga, en la 12-a de aprilo 1863 - Rio-de-Ĵanejro, en la 25-a de decembro 1895) estis brazila ĵurnalisto, kronikisto, novelisto kaj dramverkisto, kaj la patrono de la 13-a seĝo de la Brazila Beletristika Akademio laŭ elekto de la fondinto Domício da Gama (1862-1897)[1].

La pozicio de Raul Pompeia en la brazila beletro estas dubosenca. Principe, la kritikistaro lin juĝis kiel apartenanto al la Naturalismo, sed laj artismaj kvalitoj entenataj en liaj romanoj faras lin proksimiĝi al la Simbolismo, kaj tial lia arto restas kiel tipa esprimo en la brazila literaturo, kun impresiĝema karaktero. "La Ateneo" estis la romano kiu signigis lian nomon inter la plej grandaj brazilaj romanverkistoj. Ĝi estas la plej grava verko de la brazila Realismo.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Ankoraŭ infane, li translokiĝis kun la familio al Rio-de-Ĵanejro. Enmatrikuliĝinte en la Kolegio Abiljo, li distingiĝis kiel studema lernanto kaj karikatura desegnisto. Tiuepoke, li estis redaktoro de la ĵurnaleto "O Archote"[2]. Li daŭrigis sian studadon en la "Kolegio Petro la 2-a"[3] kaj en 1880 publikigis sian unuan romanon "Iu tragedio en Amazonio". En 1881, li enmatrikuliĝis en la "Fakultato pri Juro de San-Paŭlo", kie li partoprenis de la avangardaj movadoj, kaj materialismaj kaj pozitivismaj, kiuj fundamente celis la abolicion de la sklaveco kaj de la Respubliko.

Li asociiĝis al Luís Gama (1830-1882)[4] kaj intense partoprenis en la studentaj agitiĝoj. Paralele, li ekis la publikadon, en la "Ĵurnalo de la Komerco" en Rio-de-Ĵanejro, de siaj prozecaj poemoj "Senmetrikaj kanzonoj"[5]. Li finas la kurson pri Leĝoj en la "Fakultato pri Juro el Recife", kien li translokiĝis, kune kun naŭdek kolegoj, probable kaŭze de la konsekvenco rilate al la defendo de la aboliciismaj kaj respublikanaj idealoj. Reirinte al Rio-de-Ĵanejro, li komencis labori kiel profesia ĵurnalisto, kie li verkis kronikojn, felietonojn kaj rakontojn. Li partoprenis de la bohemiaj kaj intelektismaj rondoj, kaj laŭgrade, li altrudis sin kiel verkisto.

En 1888, li komencis publikigi iun felietonon en la ĵurnalo "Gazeta de Notícias"[6] kaj en la sama jaro li publikigis la romanon "La Ateneo", kiu estis "kroniko de nostalgioj", doninte al li la decidan konsekradon kiel verkisto. Post la Ora Leĝo kaj la Proklamado de la Respubliko, li daŭrigis sian aktivaĵojn kiel politika ĵurnalisto, kaj engaĝiĝis en la grupo de la tiam nomitaj "florianistoj"[7], kaj tiam li sin donis al ia ekzaltita indiĝena movado. Ĉar li faris flamiĝeman paroladon apud la tombo de Floriano Peixoto (1895), li estis eksoficigita en la Nacia Biblioteko el Rio-de-Ĵanejro. Li sin mortigis per brustopafo en la nokto de kristnasko, en la oficejo de la domo kie li vivis kun sia patrino, kiu cetere ĉeestis lian morton.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Uma tragédia no Amazonas (realisma verko) 1880
  • O Ateneu (realisma verko) 1888
  • Canções sem metro (prozo) 1883
  • As joias da Coroa (satira pamfleto)1882

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Brazila Beletristika Akademio
  2. La Torĉo.
  3. La Kolegio Petro la 2-a, en Rio-de-Ĵanejro, estis fondita en la 2-a de Decembro 1837, datreveno de la naskiĝo de la brazila imperiestro.
  4. Museu Maçônico Paranaense
  5. Canções sem Metro.
  6. Gazeto de novaĵoj.
  7. Florianistoj estas la sekvantoj de la dua prezidento de Brazilo Floriano Peiŝoto.
Portala ikonoRilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Homoj