Raul de Souza

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Raul de Souza
Raul de Souza (2014), inter Carlinhos Patriolino kaj Tito Freitas
Raul de Souza (2014), inter Carlinhos Patriolino kaj Tito Freitas
Persona informo
Naskonomo João José Pereira de Souza
Naskiĝo 23-an de aŭgusto 1934 (1934-08-23)
en Rio-de-Ĵanejro
Morto 13-an de junio 2021 (2021-06-13) (86-jaraĝa)
en Montirat
Lingvoj portugala
Ŝtataneco Brazilo
Okupo
Okupo ĵazmuzikisto
vdr

Raul de Souza, fakte João José Pereira De Souza (* 23-an de aŭgusto 1934 en Rio-de-Ĵanejro - 13-an de junio 2021) estis brazila ĵazmuzikisto (tenor-, bas- kaj valvotrombonoj) same kiel bandestro.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Junaĝo en Brazilo[redakti | redakti fonton]

Raul de Souza alkreskis en etburĝaj cirkonstancoj en Rio-de-Ĵanejro. Kiel infano li ludis tamburinon en presbiteriana preĝejo, en kiu lia patro estis pastro. Poste li elprovis la ludadon de trumpeto, tubjo, fluto kaj tenorsaksofono. Finfine la knabo decidiĝis por la trombono. En 1950 li laboris kiel teksisto en la teksfabriko Fábrica Bangú kaj ludis tubjon en la fabrikorkestro. Dum sia militservo en infanteri-regimento de la aerarmeo li konatiĝis kun frapinstrumentisto Edison Machado (1934-1990). Post sia civiliĝo de Souza partoprenis konkursojn en la radio kaj renkontiĝis kun virtuozoj kaj komponistoj kiel Pixinguinha (1897-1973), Waldir Azevedo (1923-1980) kaj Altamiro Carrilho (* 1924). Ekde proks. 1954 li estas profesia muzikisto. Li ludis i.a. por la ĉiustelularo À Turma da Gafieira de Carrilho same kiel en la bandoj de tenorsaksofonisto Zé Bodega (1923–2003) kaj de Baden Powell de Aquino (1937-2000). Poste li aniĝis en la brazila aerarmea bando en Curitiba en la suda subŝtato Paranao. Tie li konatiĝis kun Airto Moreira (* 1941), kun kiu li estas ligita en dumviva amikeco, kaj kiu tiam sin prezentis kiel bolerokantisto en surlokaj nokt-amuzejoj.

Bosanovo-muzikisto de la 1960-aj jaroj[redakti | redakti fonton]

Post kvin jaroj en Curibita Souza vivis mallongan tempon en San-Paŭlo kaj poste retranslokiĝis en sian hejmurbon Rio-de-Ĵanejro. Lia amiko Airto Moreira, intertempe perkutisto, edzinigis en 1965 kantistinon Flora Purim (* 1942), filino de rusa violonisto kaj brazila pianistino. Ambaŭ enkondukis Raulon de Souza meze de la 1960-aj jaroj en la regantan muzikstilon de Brazilo, la bosanovon. La geedzoj Purim/Moreira apartenis al pli juna generacio de brazilaj ĵazmuzikistoj, kiuj pluevoluigis la bosanovon de la 1950-aj jaroj, influatan de la malpasia ĵazo, al pli pasia sambo-ĵazo (aŭ sambopo).

Raul de Souza membriĝis en la malmol-bosanovo-ensemblo Sexteto Bossa Rio, kiun formis la pianisto Sergio Mendes (* 1941). En 1963 Souza estis aŭdebla sur la sukcesa Bossa-Rio-sondisko Você ainda não ouviu nada krom la pluaj trombonistoj Edson Maciel kaj Héctor Costita (* 1934). Post koncertvojaĝo tra Eŭropo kun Mendes 1964 de Souza ŝanĝiĝis al la bandeto Os Catedráticos de Eumir Deodato (* 1943). Jam en oktobro 1964 li partoprenis je la sonregistrado por la disko Tremendão de Deodato kaj samjara li subtenis Flora Purim, por kies unua disko Flora e' MPM frapinstrumentisto Dom Um Romão (1924-2005) kunmetis ĵazbandegon. krome li laboris printempon de 1965 kiel studiomuzikisto por la unua disko de Quarteto em Cy, kantkvarteto de kvar fratinoj el Salvadoro, kaj ludis por la grupo O Trio 3D de pianisto Antonio Adolfos (* 1947) sur Convida.

Januaron 1965 Raul de Souza publikigis sian unuan diskon À Vontade Mesmo. La Sambalanço Trio, kiun formis pianisto César Camargo Mariano (* 1943) jaron antaŭe kun Airto Moreira ĉe frapinstrumentaro kaj Humberto Cláiber (* 1937) ĉe kontrabaso en San-Paŭlo, sin disponigis al la trombonisto. Ĉi tiu nomiĝis sur sia unua verko laŭ la portugallingva diminutivo Raulzinho. Aŭtunon 1965 de Souza vojaĝis al Parizo kaj ludis i.a. kun Kenny Clarke (1914-1985) en la ĵazklubejoj Blue Note kaj L'Éléphant Blanc. Post sia reveno li ludis por la bando RC7 de kantisto Roberto Carlos (* 1941), fondis en 1968 sian propran bandeton Impacto 8, kiun li malfondis post nur unu sondisko, International Hot, kaj transloĝiĝis en 1969 al Meksiko. Li loĝis en Akapulko, kiam Flora Purim kaj Airto Moreira petis lin aŭguston 1973 veturi al Losanĝeleso. Li aniĝis en ilia bando, kiu estis antaŭprezenta grupo ĉe koncertvojaĝo de Crusaders. Poste li restis en Bostono kaj studis ĉe Muzik-Altlernejo Berklee.

Gastmuzikisto kaj bandestro en la 1970-aj jaroj[redakti | redakti fonton]

En 1974 li postsekvis Floran Purim al Losanĝeleso, por ludi sur ŝia Milestone-disko Stories To Tell. La fondinto de la diskeldonejo Milestone, Orrin Keepnews, estis tiel entuziasma pri la instrumenta prezentado de la latunblovisto, ke li permesis al Moreira oktobron 1974, produkti por Raul de Souza la diskon Colors. Moreira sukcesis arigi elstaran muzikisto-ensemblon: Krom aldosaksofonisto Julian Cannonball Adderley (1928-1975), trumpetistoj Snooky Young (* 1919) kaj Oscar Brashear (* 1944), saksofonistoj Sahib Shihab (1925–1989) kaj Jerome Richardson (1920–2000), trombonisto kaj aranĝisto J. J. Johnson (1924–2001), i.a. kunlaboris frapinstrumentisto Jack DeJohnette (* 1942) kaj basisto Richard Davis (* 1930). Kelkaj kritikistoj rigardis Colors kiel plej gravan muzikan sukceson de Raul de Souza.

Li fariĝis dezirata gastmuzikisto. En la jaro 1975 de Souza estis dungita de vibrafonisto Cal Tjader (1925–1982) por la sonregistraĵo Amazonas (Fantasy), de saksofonisto Azar Lawrence (* 1953) por Summer Soltice (Prestige) kaj de Sonny Rollins (* 1930) por Nucleus (Milestone) kaj en 1976 de la latinidĵaza kunfando-bando Caldera ĉirkaŭ Steve Tavaglione (saksofono), Carlos Vega (frapinstrumentaro) kaj Jorge Strunz (gitaro) por ilia samnoma unua sondisko.

Kompense pro la decida puŝo de sia kariero de Souza subtenis Airton Moreira je ties kunlaboraĵo kun Herbie Hancock, Identity (Arista, 1975), je Promises Of The Sun (Arista, 1976) kun komponisto, gitaristo kaj kantisto Milton Nascimento (* 1942) kaj I'm Fine, How are You? (Warner, 1977) kun basisto Jaco Pastorius (* 1951) kaj gitaristo Oscar Castro-Neves (* 1940). Post kiam Flora Purim unu kaj duonan jarojn pro posedo de drogoj estis en malliberejo, li helpis ŝin je la produktadoj de Encounter (Milestone, 1977), Nothing Will Be As It Was... Tomorrow (Milestone, 1977), Everyday, Everynight (Warner, 1978) same kiel Carry On (Warner, 1978).

En 1977 de Souza kontraktis kun diskeldonejo Capitol, por kiu li eldonis la du popĵazo/funko-diskoj Sweet Lucy (1977) kaj Don 't Ask My Neighbors (1978), produktitaj fare de George Duke (* 1946). La diskejstilan diskon 'Til Tomorrow Comes, produktita en 1979 fare de Arthur Wright, tamen fariĝis malsukceso.

Studiomuzikisto en la 1980-aj jaroj[redakti | redakti fonton]

Dum la 1980er limigis sian artistan agadon. Raul de Souza vivis en San-Paŭlo, prezentis nur laŭokaze kaj faris nur negravajn surdiskigojn. El liaj maloftaj studioverkoj elstaras registraĵoj kun la germana gitaristo Alex Merck (* 1956) same kiel kun gitaristoj Gilberto Gil (* 1942) kaj Toninho Horta (* 1948). Komence de la 1990-aj jaroj li laboris i.a. kun la kantistinoj Maria Bethânia (* 1946), Lisa Ono (* 1962), Salena Jones (* 1944), Leny Andrade (* 1943), la kantistoj Taiguara (* 1945) kaj Nelson Ângelo (* 1949) same kiel kun komponisto João Donato (* 1934). Antônio Carlos Jobim dungis lin en 1994 por sia disko Antônio Brasileiro (Globo Columbia), kiu en 1996 estis premiata kiel plej bona prezentado de latinida ĵazo per Grammy.

Reapero ekde la malfruaj 1990-aj jaroj[redakti | redakti fonton]

Ekde fine de la 1990-aj jaroj dum la nov-vekiĝinta intereso pri latinamerika muziko en Eŭropo kaj Usono ankaŭ Raul de Souza denove fariĝis pli aktiva. Li publikigis kelkajn diskojn. Kune kun la francaj saksofonistino Claire Michael, pianisto Jean-Michel Vallet, basisto Patrick Chartrol kaj frapinstrumentisto Thierry Le Gall li formis en 2004 la kvinopon Raul de Souza & Claire Michael Group. En 2005 la grupo publikigis la elektroĵazan sondiskon eLiXiR. Kaj kun ĉi tiu bando kaj ankaŭ kun malnovaj kunvojuloj kaj junaj ĵazmuzikistoj Raul de Souza aŭdigas sin ankaŭ plue en parizaj ĵazklubejoj kaj dum ĵaz-eventoj en Francujo kaj en sia brazila hejmlando, ekz. ĉe Festival Amazonas Jazz en Teatro Amazonas de Manaŭo julion 2007. Someron 2008 li koncertis okaze de la 50-a jubileo de bosanovo dum la Fêtes de Genève kaj dum la INNtoene Jazzfestival en Passau. En Ĝenevo li prezentis kune kun la brazila kvinopo Raul de Souza Quintet, en kiu kunludis Jefferson Sabag (piano), Mario Conde (gitaro), Glauco Sölter (baso) kaj Endrigo Bettega (perkutinstrumentoj), kaj en Passau kun la usona grupo Raul de Souza Quartet, kiun li formis kun gitaristo Mike Keneally, basisto Bryan Beller kaj frapinstrumentisto Marco Minnemann.

La „Souzabone“[redakti | redakti fonton]

En 1975 Raul de Souza konstruigis al si en Losanĝeleso fare de instrumentkonstruisto Dominique Calicio laŭ propraj planoj kvarvalvan trombonon kun tonamplekso plilarĝigita ĝis en la basregistron kaj kun elektra sonprenilo. Li nomis sian inventon „Souzabone“, vortokunfando el Souza kaj trombone (an. trombono). La usona pianisto kaj produktisto George Duke priskribis la sonkarakteron de la stranga latuna blovinstrumento kiel „miksaĵo inter tenortrombono kaj korno.

Diskografio[redakti | redakti fonton]

  • À Vontade Mesmo (RCA Brazil, 1965)
  • International Hot (whatmusic, 1968)
  • Colors (Milestone, 1974)
  • Sweet Lucy (Capitol, 1977)
  • Don't Ask My Neighbors (Capitol, 1978)
  • 'Til Tomorrow Comes (Capitol, 1979)
  • Via Volta (Top Tape, 1986)
  • 20 Preferidas: Raul de Souza (RGE, 1996)
  • Rio (Mix House/Eldorado, 1998) kune kun Conrad Herwig
  • No Palco! Raul de Souza (Inter CD Records, 2000)
  • Splendid Night (Media 7/Next Music, 2003)
  • eLiXiR (Tratore, 2005)
  • Jazzmin (Biscoito Fino, 2006)
  • Soul & Creation (Phantom Sound & Vision, 2008)
  • Bossa Eterna (Biscoito Fino, 2008) okaze de la 50-a jubileo de bosanovo

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estis redaktita tiel ke ĝi entenas tutan aŭ partan tradukon de « Raul de Souza » el la germanlingva Vikipedio. Rigardu la historion de la originala paĝo por vidi ties aŭtoroliston. (Ĉi tiu noto koncernas la version 3518271 kaj sekvajn de ĉi tiu paĝo.)