Ravachol

El Vikipedio, la libera enciklopedio

François Koeningstein (Francisko Kenigstejn'), alinome Ravachol (Ravaŝol') (laŭ la fraŭlina nomo de lia patrino), naskiĝis la 14an de oktobro 1859 à Saint-Chamond (Sankta-Ĉamondo) (Luaro) kaj mortis gilotinita la 11an de julio 1892 en Montbrison (Montbrizono). Li estis franca anarĥiisto.

Vivo

Ravaŝol naskiĝis en malriĉega familio. Laborante kiel tinktur-laboristo, li vivigis sian patrinon, sian fratinon, sian fraton, kaj ankaŭ zorgis pri sia nevo. Li ankaŭ ludis akordionon en popolaj baloj por perlabori plian monon.

Rifuzante sian sorton, li iom post iom komencis priŝteli riĉulojn, unue senperforte, poste kun murdoj, kaj plenumis tri atencojn kontraŭ reprezentantoj de la justico.

La unuan de majo 1891, en Fourmies (Furmio), okazis manifestacio por okhora labortago. Dum ĝi okazis interpuŝiĝoj inter la policistoj kaj la manifestantoj. La policistoj alpafis la popolamason, el kio rezultiĝis 9 viktimoj (interalie virinoj kaj infanoj) inter la manifestantoj. La saman tagon, en Clichy (Kliŝio), dum manifestacio en kiu partoprenis anarĥiistoj, okazis gravaj problemoj, kaj tri anarĥiistoj estis forkondukitaj al policejo, kie ili estis pridemandataj, batitaj kaj vunditaj. Sekvis proceso dum kiu, iom paradokse, du el la tri anarĥiistoj estis kondamnitaj al malliberiĝo.

Tiuj eventoj, sed ankaŭ la amasa subpremato destinita al tiuj, kiuj partoprenis en la Pariza Komunumo en 1871, skandaligis Ravaŝolon, kaj kondukis lin al terorismaj agoj. Li deponis bombojn en la loĝejo de la du ĉefaj respondeculoj pri la juĝo en la "kliŝia afero"

La 30an de marto 1892, li estis denuncita de kelnero, kiun li provis varbi al siaj ideoj, kaj estis arestita. La restoracio kie laboris tiu kelnero eksplodis la tagon antaŭ la proceso de Ravaŝol.

Li unue estis kondamnita al dumviva punlaborado pro siaj atencoj, la 26an de aprilo 1892. Poste, dum dua proceso, la 21an de junio, li estis mortkondamnita pro tri atencoj. En du el ili, lia partopreno estas tre dubinda. La tria, murdo de la Ermito de Montbrizono, estis rekta konsekvenco de lia mizero.

La 9an de decembro 1893, Auguste Vaillant (Aŭgusto VAJAN) ĵetis bombon en la nacia asembleo por venĝi lin.

En Esperanto

Ŝablono:Link FA