Raval: Del amor a los niños

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Raval)
Raval – Del amor a los niños
Origine Raval – Del amor a los niños
literatura verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Arcadi Espada
Lingvoj
Eldonado
Eldondato 2000
Loko Barcelono
Eldoninto Anagrama
Trajtoj
Paĝoj 257 paĝoj
ISBN 8433925431
vdr

Raval: Del amor a los niños ("Raval: Pri la amo al infanoj") estas libro de dokumenta esplorado verkita de la kataluna ĵurnalisto Arcadi Espada, aperinta en 2001. La verko priskribas la ĉasadon de sorĉistinoj elĉenigita de la hispanaj aŭtoritatoj post kiam la gazetaro anoncis en 1997 la dismembrigon en la barcelona kvartalo El Raval de supozata reto de pederastio kun internaciaj branĉoj, kio poste pruviĝis enscenigo de la polico surbaze de eta izolita kazo[1][2][3]. Post ĝisfunda esplorado en la kerno de la faktoj, Arcadi Espada rivelas multajn neregulecojn dum la enketado, kiu venis disigis kelkajn gepatrojn el siaj filoj dum jaroj kaj kondukis senkulpajn civitanojn en malliberecon, montras la manipuladon de la afero realigita de la amaskomunikiloj, juĝa sistemo, psikologoj, polico kaj politikistoj, incitita de urboplanistaj interesoj kaj povoludoj[4], kaj deklaras la senkulpecon de la akuzitoj. La aŭtoro kritikas la mankon de etiko kaj profesiismo en la ofico de la ĵurnalismo kaj denuncas la bedaŭrindan funkciadon de la hispana juĝa sistemo.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Burgueño, José Manuel. La invención en el periodismo informativo. Barcelono: UOC, 2011. p. 141. ISBN 8497881346.
  2. Santiago, Pablo. Alicia en el lado oscuro. Madrido: Imagine, 2004. p. 241. ISBN 84-95882-46-9.
  3. Javier, Alcalde. ¿Dónde están las llaves? – El movimiento okupa: prácticas y contextos sociales. Madrido: Los libros de la Catarata, 2004. p. 334, noto 30. ISBN 8483191822.
  4. Delgado, Manuel. La Ciudad Mentirosa: Fraude y Miseria Del 'modelo Barcelona'. Madrido: Los Libros de la Catarata, 2007. p. 56, noto 36. ISBN 8483193205.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]