Raveno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ravenna
komunumo de Italio • urbo • urbego
Ŝtato  Italio
Regiono Emilio-Romanjo (2005)
Provinco RA Raveno (2005)
Geografia situo 44° 25′ N, 12° 12′ O (mapo)44.41666666666712.2Koordinatoj: 44° 25′ N, 12° 12′ O (mapo)
Alto super marnivelo 4 m
Areo 652 (2005) km²
Loĝantaro 155 751 (2023)
Loĝdenso 238 loĝantoj/km²
Najbaraj komunumoj Alfonsine, Argenta (FE), Bagnacavallo, Bertinoro (FC), Cervia, Cesena (FC), Comacchio (FE), Forlì (FC), Russi (2005)
Patrono Sant'Apollinare
Festa tago 23-a de julio (2005)
Nomo de loĝantoj ravennati
Poŝtkodo 48121–48125
Imposta kodo H199
Kodo laŭ ISTAT 039014
Telefona prefikso 0544
Retpaĝo http://www.comune.ravenna.it/
Loko en mapo
vdr
Maŭzoleo de Teodoriko de Verono en Ravenna

Ravenna (PIV Raveno) estas urbo en la regiono de Emilia-Romagna, Italio, ĉefurbo de samnoma provinco. Ĝi estis grava havena kaj administra centro en la malfrua Romia imperio kaj en la frua Mezepoko.

Post 493, Ravenna estis la ĉefurbo de la ostrogota reĝlando de Italio.

Sekve de la konkeroj de la imperiestro Justiniano la 1-a en la 6-a jarcento, Ravenna estis sidejo de la bizanca guberniestro de Italio. Multaj belegaj mozaikoj de la bizancanoj rememorigas pri tiuj tagoj.

Post la retiriĝo de la bizancanoj el Ravenna estris la urbon komisiito de la Papo

La urbo iĝis parto de Reĝlando de Italio en 1861. Ĝi situas proksime de Adriatiko. Ĝiaj koordinatoj estas 44,4° N, 12,2° E. Loĝas tie ĉ. 140.000 homoj. La provinca kodo estas "RA".

En kaj ĉe la urbo troviĝas multaj historiaj vidindaĵoj, ekzemple

  • la maŭzoleo de Teodoriko de Verono, kies tegmento estas monolito multajn tunojn peza
  • la baziliko de S-ta Vitalo
  • la Nova Kirko de S-ta Apolinaro
  • la Baziliko de Sankta Apolinaro
  • la tombo de imperiestrino Galla Placidia
  • la arĥepiskopa kapelo
  • la ok-angula preĝejo de S-ta Johano en Fonte, konata kiel la "ortodoksa baptejo"
Popola Placo

Vidu ankaŭ