Ravi Shankar

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ravi Shankar
Bazaj informoj
Naskiĝo 7-an de aprilo 1920 (1920-04-07)
en Varanasio
Morto 11-an de decembro 2012 (2012-12-11) (92-jaraĝa)
en San-Diego
Edz(in)o Annapurna Devi
Deveno Ŝablono:Flagicon Bengalio, Barato
Ĝenroj Barata klasika muziko
Profesio komponisto, sitaristo
Instrumentoj sitaro
Aktivaj jaroj 19392012
Eldoninto HMV, Private Music
Parencaj
temoj
Ustad Alla Rakha
Yehudi Menuhin
Retejo RaviShankar.org
Signifa instrumento
sitaro
vdr

Ravi SHANKAR ([ravi ŝankar] naskiĝis la  7-an de aprilo 1920(nun 1920-04-07), mortis la 11-an de decembro 2012) estas bengal-barata muzikisto, plej bone konata kiel bonega ludanto de la sitaro.

Ravi Shankar famis ekster Barato, koncertinta en ĉefaj festivaloj, ekzemple la brita reĝa festivalo kaj edinburga festivalo, kiam George Harrison, membro de rokbando The Beatles, ekludis sitaron en 1965. Ambaŭ finfine interrenkontiĝis pro la komuna intereso kaj bonamikiĝis. Tio plifamigis Shankar kiel popmuzikiston kaj gvidanton de Harrison.

Rezulte lia kariero kreskegis. Oni invitis lin ludi en koncertejoj kie klasikaj muzikistoj malofte ludis, ekzemple la muzika festivalo de Monterey, Kalifornio en 1967, kaj Woodstock.

Survoje al San-Francisko, Shankar skribis "Min ofendis kaj ŝokis vidi Baraton konsiderata tiom malprofunde, kaj ĝian kulturon tiom ekspluata. Jogo, tantro, mantro, kundalini, ganja, haŝiŝo, Kama Sutro? Ili ĉiuj iĝis parto de koktelo, kiun ĉiuj verŝajne fortrinkis!"

Shankar verkis du konĉertojn por sitaro kaj orkestro, violon-sitarajn kompoziciojn por Yehudi Menuhin kaj si, muzikon por flutisto Jean Pierre Rampal, kaj muzikon por Hosan Yamamoto (majstro de la ŝakuhaĉi (japana fluto)) kaj Musumi Miyashita (majstro de koto (japana instrumento)). Li verkis multan filmmuzikon kaj baletojn en Barato, Kanado, Eŭropo, kaj Usono, ekzemple Charly, Gandhi, kaj la trilogio Apu. Li kunlaboris kun Philip Glass, kiu agnoskas Shankar kiel grandan influon, kaj ambaŭ kunverkis Passages, en kiu ambaŭ reverkas muzikon de la alia.

Shankar estas honora membro de pluraj estimataj grupoj kaj ricevis multajn premiojn de pluraj landoj. Li honore doktoriĝis 14 fojojn. En 1986 oni kandidatigis lin kiel membron de la supra domo de la barata parlamento.

Interese, barataj muzikaj kritikistoj pensas ke la sitaro sonis plej bone en la manoj de Vilayat Khan. Sed Shankar havas unikajn ecojn kiel ne nur muzikisto sed kiel muzika ambasadoro, kaj pro tio li ricevis premion Bharat Ratna en 1999.

Shankar dum la lastaj jaroj de sia vivo loĝis en Encinitas, Kalifornio. Li edziĝis plurfoje. Ankaŭ liaj filinoj Anoushka Shankar kaj Norah Jones estas sukcesaj muzikistoj. Shankar instruis al Anoushka kaj ili ofte kunludis sitarojn en koncertoj; ŝi ankaŭ muzikumas sukcese aparte de li. Norah ne havis kontakton kun sia patro kaj sukcesis gajni premion Grammy.

Ŝablono:LigoLeginda