Ravo de Budho

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Ravo de Budho (luóhàn zhāi)

Ravo de Budho (ĉine 罗汉 菜 (luóhàn zhāi) (angle Buddha's delight) estas fama vegetara manĝaĵo el la ĉina kuirarto. Tradicie la budhisma monaĥoj kiuj praktikas vegetaran dieton ĝuas tiun manĝaĵon, sed ankaŭ ĝi ĉiam pli vendiĝas kiel vegetara manĝaĵo en ĉinaj restoracioj.

La manĝaĵo konsistas el variaj legomoj kaj aliaj vegetaraj ingrediencoj kiel tofuo kaj fungoj (minimume 10 sed ofte 18 ĝis 35). La uzo de certaj ingrediencoj varias konsiderinde en kaj ekster Azio.

Kelkaj ingrediencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Tuberoj de Sagofolia sagitario (慈菇; pinjine: cí gū).[1]
  2. Faluso (Phallus indusiatus) (竹笙, pinjine: zhúshēng, aŭ 竹荪; pinjine: zhúsūn).[1]
  3. Bambuŝosoj (simpligita: 笋; tradicia; 筍; pinjine: sǔn).[2]
  4. Tofuhaŭto (腐竹; pinjine: fǔ zhú, ankaŭ nomata bambuo de tofuo).[1]
  5. Ŝitako (Lentinula edodes) (冬菇; pinjine: dōnggū).[1]
  6. Karotoj (tradicia: 胡蘿蔔; simpligita: 胡萝卜, pinjine: hú luóbo; aŭ tradicia: 紅蘿蔔; simpligita: 红萝卜, pinjine: hóng luóbo).[2]
  7. Celofannudeloj (粉絲; pinjine: fěn sī; ankaŭ nomata fazeolfadenoj).[2]
  8. Hemerokaloj (金针; pinjine: jīnzhēn; ankaŭ nomata oraj pingloj).[1]
  9. Nostoko (tradicia: 髮菜; simpligita: 发菜; pinjine: fàcài; cianobakterio parenca al nigra hararo).[3]
  10. Semoj de ginkgo (tradicia: 銀杏; simpligita: 银杏, pinjine: yín xìng; aŭ 白果, pinjine: bái guǒ).[3]
  11. Semoj de lotuso (蓮子; pinjine: liánzǐ).[4]
  12. Pekina brasiko (大白菜; pinjine: dà báicài).[3]
  13. Arakidoj (花生; pinjine: huāshēng).[1]
  14. Kunguŝaj pizoj (tradicia: 荷蘭豆; simpligita: 荷兰豆; pinjine: hélándòu).[5]
  15. Tofuo fritita (炸豆腐; pinjine: zhá dòufǔ).[1]
  16. Trapoj (tradicia: 荸薺; simpligita: 荸荠; pinjine: bíqí). ankaŭ nomata Akvokaŝtano[1]
  17. Sejtano fritita aŭ brezita (tradicia: 麵筋, simpligita: 面筋; pinjine: miàn jīn).[5]
  18. Judasoreloj (木耳; pinjine: mù ěr; ankaŭ nomata nigra fungo).[2]

Referencoj[redakti | redakti fonton]