Ravuri Bharadwaja

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ravuri Bharadwaja
Persona informo
Naskiĝo 5-an de julio 1927 (1927-07-05)
en Moguluru
Morto 18-an de oktobro 2013 (2013-10-18) (86-jaraĝa)
en Hedrabado
Lingvoj telugua vd
Ŝtataneco Barato • Brita Hindio • Dominio de Barato vd
Profesio
Okupo poeto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Ravuri Bharadvaja [raavuuri bharadvaaĝa] telugue: రావూరి భరద్వాజ (naskiĝis la 5an de julio 1927, en Moguluru, suda Barato; mortis la 18an de oktobro 2013, en Hajderabado, Barato) estis telugua romanisto, novelisto, poeto kaj kritikisto. Li verkis 37 kolektojn de noveloj, 17 romanojn, kvar drametojn kaj kvin radio-dramojn. Li ankaŭ kontribuis multe al la porinfana literaturo. En 2012 li gajnis la premion Gjanpith.

Li ne povis studi en lernejo post la sepa klaso, sed poste en la vivo gajnis plurajn honorajn doktorajn diplomojn. Post sufiĉe malriĉa komenco, li eklaboris kiel ĵurnalisto, 1946-1959. En 1959 li eklaboris en la registara radiostacio All India Radio, de kie li emeritiĝis en 1987.

Lia plej fama romano estas పాకుడురాళ్లు [paakuda raallu] (glitaj ŝtonoj), kiu traktis la malhelajn flankojn de la filmindustrio.

Parolante pri siaj temoj, li diris en intervjuo: “Mi ĉiam volis verki pri la ordinara homo, pri liaj prizorgoj kaj antaŭtimoj. Rakontante pri lia vivo, se mi povus tuŝi lian koron -- jen ĉio kion mi volas fari.” Pri sia stilo, li diris: “Mia verkado ĵurnalista igis min aprezi la simplan stilon. Kiel utilus verki en maniero nekomprenebla? Kiu komprenus ĝin? Se li ne komprenus ĝin, kiel li povus rilati al ĝi?”

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]