Rawalpindi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Rawalpindi
Fotomontaĵo
urbo • urbego • administra teritoria unuo
Administrado
Statuso urbo
Lando Pakistano
Provinco Panĝabo (Pakistano)
Retpaĝaro http://www.rawalpindi.gov.pk
Politiko
Urbestro Raja Javed Akhlas
Demografio
Loĝantaro 2 300 000  (1998)
Loĝdenso 397 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 33° 36′ N, 73° 4′ O (mapo)33.600773.0679Koordinatoj: 33° 36′ N, 73° 4′ O (mapo) [+]
Alto 500 mŜablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Areo 5.286 km²Ŝablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Horzono Pakistana Norma Horzono [+]
Rawalpindi (Panĝabo)
Rawalpindi (Panĝabo)
DEC
Rawalpindi
Rawalpindi
Situo de Rawalpindi
Rawalpindi (Pakistano)
Rawalpindi (Pakistano)
DEC
Rawalpindi
Rawalpindi
Situo de Rawalpindi

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Rawalpindi [+]
vdr

Rawalpindi [ravalPIndi] estas urbo en provinco Panĝabo en Pakistano, industria urbo kun ĉirkaŭ 1.400.000 loĝantoj. Inter 1958 kaj 1967 ĝi estis provizora sidejo de la pakistana registaro.

Oni taksas, ke la loĝantaro jam transpasis la nombron de tri milionoj.

Historio[redakti | redakti fonton]

La urbo, nomata ankaŭ PindiFatehpur Baori, estis detruita en la 16-a jarcento kaj rekonstruita de Jhanda Khan. Ĉirkaŭ 1700 la aventuristo Sardar Milka Singh igis ĝin grava komerca centro. En 1849, post la batalo de Gujarat, ĝi estis scenejo de la kapitulaco de la Singh.

Ĝia strategia situo en la valo de Induso kaŭzis la atenton de la Brita Imperio, kiu en 1851 igis ĝin grava armea centro; eĉ nun ĝi estas sidejo de la pakistana armeo. En 1919 tie estis subskribita la traktato pri la sendependeco de Afganio.

Pakistano post sia sendependiĝo igis la urbon Rawalpindi unue sidejo de la armea ĉefkvartiro, pro ĝia proksimeco al Kaŝmiro, pridisputata kun Barato. Poste, en 1958/59, ĝi anstataŭis al Karaĉio kiel ĉefurbo, ĝis pretigo de la registarejo en Islamabado en 1967/68.

En 1951 en Rawalpindi estis murdita Liaquat Ali Khan, la unua elektita ĉefministro de Pakistano. En 2007 tie estis murdita Benazir Bhutto, estro de la pakistana opozicio.