Rax

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Rax, hungare Raks [rakŝ] estas iama vilaĝo, nun urboparto de Jennersdorf en Aŭstrio, en federala ŝtato Burgenlando.

Rax en la mapo

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Situo[redakti | redakti fonton]

Rax situas laŭ maldekstra bordo de Rába, laŭ fervojo Budapeŝto-Graz. Jennersdorf troviĝas je 1 km-oj.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua mencio pri la vilaĝo okazis en 1538 laŭ la germana kaj latina formoj "Rax", tiam apartenanta al abatejo de Szentgotthárd. La hungara formo aperis en 1552. En 1787 loĝis en Raks 690 homoj en 121 domoj, en 1830 776 homoj en 111 domoj, en 1857 922 homoj en 126 domoj. En 1910 loĝis en Raks 1023 homoj, plejparte aŭstroj. Ĝis 1921 la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Vas (reĝa departemento), al distrikto de Szentgotthárd, poste al Aŭstrio (dume inter 1938-1945 al Germanio). Rax aliĝis al Jennersdorf en 1971.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]