Ray Bauduc

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Ray Bauduc

Raymond Bauduc (* 18-an de junio 1906 en Nov-Orleano, Luiziano, Usono; † 8-an de januaro 1988 en Houston, Teksaso, Usono) estis ĵazbandego-direktisto kaj frapinstrumentisto de antikva ĵazo.

Bauduc lernis sian instrumenton en la gepatra domo, iris meze de la 1920-aj jaroj al Novjorko kaj ludis komence ĉe Freddie Rich, Tommy kaj Jimmy Dorsey kaj ekde 1926 ĉe Joe Venuti kaj Eddie Lang; poste li estis membro de la bandoj de Ben Pollack (de 1929 ĝis 1934) kaj Bob Crosby (de 1935 ĝis 1942). Li estas ankaŭ konata pro siaj duopoj kun Bob Haggart, je kiuj i.a. en 1938 ekestis la peco „Big Noise From Winnetka“. Post kelkaj jaroj en la usona armeo Bauduc estris kun Gil Rodin propran orkestron; la aranĝaĵoj originis de Tommy Dodd, Joe Reisman kaj Billy May. La sono de la mallongviva orkestro estis memoraĵo pri la bando de Crosby; ĝi ludis ĉefe en la ĉirkaŭaĵo de Los-Anĝeleso, sed ankaŭ foje koncertvojaĝis inter okcidenta kaj orienta marbordoj.

Bauduc ludis post malfondado de la bando ekde 1947 ĝis 1950 ĉe Jimmy Dorsey kaj ekde 1952 ĝis 1955 ĉe Jack Teagarden, antaŭ ol li fondis bandon kun Nappy Lamare; kun ĝi ekestis en 1957 la sondisko Riverboat Dandies. Laŭ Reclams Jazzführer de Carlo Bohländer li v validis „kiel unu el la plej bonaj diksilandaj frapinstrumentistoj“ siatempaj kaj estis unu el la ĉefaj frapinstrumentistoj de ĉi tiu ĝenro en Kalifornio.

Fonto[redakti | redakti fonton]

  • Leo Walker: The Big Band Almanac. Ward Ritchie Press, Pasadena. 1978