Ray Brown

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Ray Brown kun Milt Jackson (dekstre) en Novjorko, proks. 1947. Foto de William P. Gottlieb.

Ray Brown (* 13-an de oktobro 1926 en Pitsburgo, Pensilvanio; † 2-an de julio 2002 en Indianapolis, Indiana, fakte Raymond Matthews Brown) estis usona ĵaz-basisto.

Dum sia pli ol 50-jara kariero li kunlaboris kun ĉiuj renomaj ĵazmuzikistoj kaj -komponistoj kaj muzikis en ĉiuj grandaj koncerthaloj tutmonde. Lia muziko alportis al li multajn premiojn Grammy kaj Poll Award. Ĝis sia morto li regule koncertadis kaj influis multajn novajn muzikistojn ankaŭ transĝenre. Li mortis dum koncertvojaĝo tra usono mallonge antaŭ prezentado en Indianapolis.

Biografio[redakti | redakti fonton]

En la aĝo de 8 jaroj Ray Brown komence ricevis pinaninstruon. Dum sia mezlerneja tempo li transiris al kontrabaso, ĉar li ne plu ŝatis la akran ekzercado ĉe la piano. Krome allogis lin la libera tria loko ĉe kontrabaso en la lerneja orkestro. Li ellernis la basludon laŭ aŭdo kaj rapide komencis gajni sian mono per tio.

Post la mezlerneja tempo li aniĝis en la sesopo de Jimmy Hinsley, kun kiu li vojaĝis duonan jaron. Kun la bando ĉirkaŭ Snookum Russel li vagadis tra la gravaj usonaj ĵazklubejoj. Tie unuafoje renomaj muzikistoj kaj kritikistoj atentiĝis pri li. En la aĝo de 20 li forlasis la bandon kaj iris Novjorken.

Lia bona renomo kontaktigis lin baldaŭ kun famaj muzikistoj kiel Dizzy Gillespie, Art Tatum kaj Charlie Parker. Dum la du sekvaj jaroj li kreis kun la bando de Dizzy Gillespie Band novan vojrompan muzikstilon, la bibopon. Tiutempe li komencis verki sian propran muzikon. En 1948 li forlasis Gillespie-on, por fondi kun Hank Jones kaj Charlie Smith propran triopon.

Ekde 1948 ĝis 1952 edziĝinto kun Ella Fitzgerald kaj ŝia "muzika direktisto". Tiutempe ankaŭ komencis la 18-jara kunlaboro kun Norman Granz, kies koncertvojaĝaro Jazz at the Philharmonic estis tutmonde sukcesa ĝis en la mafruaj 1970-aj jaroj. Jen Ray Brown konatiĝis kun la mita pianisto Oscar Peterson. Kun li li ludis ekde 1951 ĝis 1966 en la Oscar Peterson Trio (The Oscar Peterson Trio at the Stratford Shakepearean Festival, 1956), kun kiu li i.a. ankaŭ akompanis Lesteron Young (Lester Young with the Oscar Peterson Trio, 1952).

Poste li iris al Los-Anĝeleso, por ekigi soloistan karieron. Jam je la komenco li komponis la valson Gravy Waltz, por kiu li ricevis sian unuan Grammy. Multaj melodioj el liaj komponaĵoj fariĝis rekonmelodioj de popularaj usonaj spektakloj. Lia muzika laboro en Holivudo alportis al li pluajn multajn premiojn. Krom pluaj Gramioj li regule ricevis la premion All Stars Poll de Playboy kaj diversajn Down Beat Reader’s Poll Awards kaj Jazz Critic’s Poll Awards.

En la 1970-aj kaj 1980-aj jaroj li krome laboris kiel verkisto, instruisto, produktisto, eldonisto kaj direktisto. Sed lia ĉefintereso direktiĝis al la pluevoluigo de sia triopo. Ekde meze de la okdekaj jaroj li ĉiujare estis du fojojn koncertvojaĝis tra Eŭropo kun siaj du triopoj alterne. Je tio li plenigis la ĵazklubejojn same kiel la grandajn koncertejojn kaj li koncertis je multaj festivaloj. Al liaj triopoj, kies personaro ŝanĝiĝis, tiutempe apartenis i.a. Jeff Hamilton, Gene Harris, Benny Green, Ulf Wakenius kaj Hank Jones.

Al la novaj steluloj de la ĵazuniverseto, kiujn li malkovris kaj kiujn li sukcesigis, apartenas i. a. Diana Krall.

Selekta diskografio[redakti | redakti fonton]

  • 1946 - New Sounds in Modern Music - (Savoy)
  • 1956 - Bass Hit! - (Norgran)
  • 1958 - This is Ray Brown - (Polygram)
  • 1960 - Jazz Cello - (Verve)
  • 1962 - Ray Brown with the All Star Band - (Verve)
  • 1962 - Night Train - (Polygram)
  • 1965 - Ray Brown with Milt Jackson - (Verve)
  • 1972 - This One’s for Blanton - (Original Jazz)
  • 1974 - The Giants - (Original Jazz Classics)
  • 1975 - The Big 3 - (Pablo)
  • 1975 - Brown’s Bag - (Concord Jazz)
  • 1977 - Quadrant - (Original Jazz Classics)
  • 1977 - Montreŭ ’77 - (Original Jazz Classics)
  • 1979 - Live at the Concord Jazz Festival - (Concord Jazz)
  • 1979 - Tasty! - (Concord Jazz)
  • 1981 - Echoes from West - (Atlas)
  • 1982 - Milt Jackson - Ray Brown Jam - (Pablo)
  • 1984 - One O’Clock Jump - (Verve)
  • 1985 - Soular Energy [Gene Harris] - (Concord Jazz)
  • 1985 - Don’t Forget the Blues - (Concord Jazz)
  • 1985 - The Red Hot Ray Brown Trio - (Concord Jazz)
  • 1988 - Two Bass Hits - (Capri)
  • 1989 - After Hours: Jazz Standards - (Telarc)
  • 1990 - Summer Wind: Live at the Loa - (Concord Jazz)
  • 1990 - Live at the Blue Note - (Telarc)
  • 1991 - Old Friends - (Telarc)
  • 1993 - Bassface - (Telarc)
  • 1993 - Encore at the Blue Note - (Telarc)
  • 1994 - Black Orpheus - (Evidence)
  • 1994 - Don’t Get Sassy - (Telarc)
  • 1995 - Some of My Best Friends Are… The Piano Players - (Telarc)
  • 1996 - Some of My Best Friends Are… The Sax Players - (Telarc)
  • 1997 - SuperBass - (Telarc)
  • 1997 - Live at Scullers - (Telarc)
  • 1998 - Ultimate Oscar Peterson - (Polygram)
  • 1998 - The Very Tall Band - kun Milt Jackson, Oscar Peterson - (Telarc)
  • 1998 - Some of My Best Friends Are… Singers - (Telarc)
  • 1998 - Moonlight in Vermont - (Prevue)
  • 1998 - Summertime - Ray Brown Trio with Ulf Wakenius - (Telarc)
  • 2000 - Some of My Best Friends Are… The Trumpet Players - (Telarc)
  • 2001 - Live at Starbucks - (Telarc)
  • 2001 - SuperBass 2 - (Telarc)
  • 2002 - Some of My Best Friends Are… Guitarists - (Telarc)
  • 2002 - Ray Brown, Monty Alexander, Russell Malone - (Telarc)
  • 2003 - Straight Ahead - (Concord Jazz)
  • 2003 - Walk On - (Telarc)
Musical note nicu bucule 01.svg Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Muziko

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]