Ray Tomlinson

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Raymond Samuel TOMLINSON (naskiĝis en 1941) estas konsiderata la inventinto de la retpoŝto.

Tomlinson studis elektroteknikon en la Rensselaer Polytechnic Institute kaj en la Masaĉuseca Instituto de Teknologio. Kiel studento, en la jaro 1960, li unuafoje dediĉis sin al la kreado de komputilprogramoj.

Post sia studado li laboris kiel komputilteknikisto en la firmao Bolt, Beranek and Newman (BBN) en Kembriĝo (Masaĉuseco), t. e. privata entrepreno, kiu en la jaro 1968 de la Usona Ministerio de Nacia Defendo ricevis la ordonon, krei Arpanet, retejon, el kiu poste iĝis la Interreto.

Unue estiĝis CPYNET, protokolo, kiu transdonis datumojn inter konektitaj komputilaj sistemoj. Por doni al ĝi la povon, sendi mesaĝojn, Tomlinson uzis la programon SNDMSG, kiu estis kreita por la loka uzo. Tomlinson kombinis CPYNET kaj SNDMSG, kaj por distingi inter ricevonto kaj komputilo, li elektis la simbolon @, kiu ĝenerale ne estis uzata por aliaj celoj.

En la jaro 1971 Tomoinson prezentis sian programon al siaj kolegoj kaj li sendis unuan retmesaĝon. La enhavo de la unua retmesaĝo ne plu estas konata.

La pluevoluigon de la retpoŝto Tomlinson ne plu partoprenis.