Raymond Aron

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Raymond Aron
Persona informo
Raymond Claude Ferdinand Aron
Naskonomo Raymond Claude Ferdinand Aron
Naskiĝo 14-an de marto 1905 (1905-03-14)
en 6-a arondismento de Parizo,  Francio
Morto 17-an de oktobro 1983 (1983-10-17) (78-jaraĝa)
en 4-a arondismento de Parizo,  Francio
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per korinfarkto vd
Tombo Tombejo de Montparnasse vd
Etno Francoj vd
Lingvoj francagermana vd
Loĝloko Francio vd
Ŝtataneco Francio vd
Alma mater Supera normala lernejo • Instituto pri Politikaj Studoj de ParizoUniversitato de ParizoLycée CondorcetLycée Hoche vd
Partio Kuniĝo de la Franca PopoloFranca Sekcio de la Laborista Internacio vd
Subskribo Raymond Aron
Familio
Patro Gustave Aron vd
Gefratoj Adrien Aron vd
Edz(in)o Suzanne Aron vd
Infanoj Dominique Schnapper vd
Profesio
Okupo ĵurnalistofilozofoverkisto • politikologo • sociologoprofesoroekonomikisto vd
Laborkampo internaciaj rilatoj vd
Doktoreca konsilisto Léon Brunschvicg vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Raymond ARON, Parizo, 14a de marto 1905 - Parizo, 17an de oktobro 1983, estis franca filozofo, sociologo, politologo, historiisto kaj ĵurnalisto.

Dekomence amiko kaj samklasano de Jean-Paul Sartre kaj Paul Nizan ĉe la porinstruista altlernejo, li iĝis, pro la ascendo de la totalismoj, arda defendanto de la liberalismo, kontraŭ la intelektula pacifisma kaj maldekstrema etoso tiam hegemonia. Li denoncis ankaŭ, en sia verko L'Opium des intellectuels, la blindemon kaj la bonvolemon de intelektuloj rilate al komunismaj reĝimoj.

Dum tridek jaroj, li estis ĉefredaktoro de la ĵurnalo Le Figaro. Dum siaj lastaj jaroj, li laboris en L'Express. Pro siaj kapabloj kaj diverseco de centroj de intereso — en ekonomio, sociologio, filozofio, geopolitiko — li distingiĝis kaj akiris grandan reputacion inter intelektuloj. Liaj liberalaj kaj nordatlantikaj konvinkoj havigis al li nombrajn kritikojn, venantaj kaj el partianoj de la maldekstro kaj de la dekstro.

Li havis tamen laŭlonge de sia vivo moderan sintenon. Li estis fama komentisto de Karl Marx, Carl von Clausewitz, Aleksandr Kojevnikov kaj Sartre.