Raymond Queneau

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Raymond QUENEAU (21-a de februaro 1903 en La Havro25-a de oktobro 1976 en Parizo) estis franca verkisto.

Li studis filozofion en La Sorbonne kaj militservis de 1925 ĝis 1927 en Norda Afriko. En la jaro 1924 li simpatiis kun reprezentantoj de la superrealismo, sed ekde 1929 li post kverelo kun André Breton li forlasis tiun ĉi movadon.

Lia unua romano Le chiendent estiĝis dum vojaĝo tra Grekio. Dum pluraj jaroj li submetis sin al psikoanalizo, kies spertojn li fiksis en sia verko Chêne et chien. En la jaro 1938 li en Parizo kunfondis la ĵurnalon Volontés kaj ekde 1950 li okupiĝis pri la eldonado de la Encyclopédie de la Pléiade. Ekde 1951 li estis membro de la Académie Goncourt.

Li ankaŭ publikigis poemojn. En tiuj oni trovas multe da priforma serĉon (ekzemple en Stilekzercoj aŭ en "centmil miliardoj da poemoj"), da humuro, sed ankaŭ veran poezion.

Listo de verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Le chiendent (romano, 1933)
  • Les derniers jours (romano, 1936)
  • Chêne et chien (romano, 1937)
  • Pierrot mon ami (1942)
  • Les Ziaŭ (poemoj, 1943)
  • Loin de Rueil (1944)
  • L'Instant fatal (poemoj 1946)
  • Exercices de style (1947)
  • Bâtons, chiffres et lettres (eseoj, 1950)
  • Petite cosmogonie portative (poemoj1950)
  • Zazie dans le métro (romano, 1959 – filmigita de Louis Malle en 1960)
  • Cent mille millards de poèmes (1961)
  • Le chien à la mandoline (poemoj 1965)
  • Courir les rues "plandumi l'stratojn" (poemoj 1967)
  • Battre la campagne "travagi kamparon" (poemoj 1967)
  • Fendre les flots (poemoj 1969)
  • Morale élémentaire (poemoj 1975)

En Esperanto aperis[redakti | redakti fonton]

Poemo de QUENEAU[redakti | redakti fonton]

Nokto


Zorgeme ĝi refaldas la kovrilon,
Kiun ĝi elsternis al la kvar anguloj horizontaj.
Ĝi ĝin rulas kun malrapido, kaj kun precizo,
Ke aperu l’tuko kaj bluecaj
Eroj malsekigontaj vojojn kaj densejojn.
Jen tiu maljuna virin’ kun plenpak’ da vestaĉoj,
Tio estas ŝi ;
Ŝi atendas pri la buson de l’niktalopuloj.
Ŝi revenos, ŝi revenos, certas.
Etendi sur mondon fortikan kovrilon.
(esperantigis R. Platteau; n.b. niktalopulo estas homo, kiu kapablas vidi nokte)