Rayuela

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Rayuela (Hopludo) aperis en 1963 kaj estas la plej fama romano de Julio Cortázar. Ĝi estas ankaŭ majstroverko de la nuntempa sudamerika literaturo kaj estas rezulto de stilo persona, ribelema kaj parodia.

Intrigo

Ĉe tiu romano la intrigo ne estas ĉefa faktoro de la tuta libro. Pli grava estas ludemo -ties titolo estas ludo-, persona stilo kaj, pri la rakontaĵo, la tipo de roloj kiuj “ludas” tiun verkon. Ĉiukaze la ĉefrolulo estas Horacio Oliveira, argentina skulptisto enmigrinta en Parizo. Ĉu li estas skulptisto ne gravas, sed ja la fakto, ke li estas artisto, sudamerika kaj enmigrinto en Parizo. Tia estas konsisto de specifa socikultura tavolo, kie bohemia vivmaniero ludas gravan rolon. Estas tri partoj en la romano:

  1. La unua parto, Del lado de allá (Je tiu flanko), rakontas la vivon de Horacio kun la Maga (Magiistino) en Parizo, ĉirkaŭataj de la geamikoj formantaj la Club de las Serpientes (Klubo de la Serpentoj). La filo de la Maga mortas je febro kaj post kelkaj krizoj li disigas el ŝi.
  2. La dua, Del lado de acá (Je tiu ĉi flanko), reportas Horacio-n al Bonaeron, kie li loĝas kun eksfianĉino, sed vere li pasas la tutan tagon kun siaj geamikoj Traveller kaj Talita kun kiuj li laboras unue en cirko kaj poste en frenezulejo. Li misvidas en Talita denove la Maga-n kaj tio krizigas lin denove.
  3. Fine De otros lados (Je aliaj flankoj), kunigas diversegajn materialojn kiuj kadrigas la antaŭan historion, erojn da ĵurnaloj, citaĵojn kaj memkritikajn tekstojn atribuitajn al Morelli, olda verkisto -eble “alter ego” de Cortázar- kiun Horacio vizitas post ke li suferas trafikakcidenton.

Legmaniero

La romano famiĝis subite ĉar estis la unua en Hispanlingvio kaj eble en la mondo kiu proponas diversajn legmanierojn kaj almenaŭ du ĉefajn -la rakontisto sugestas, ke eĉ senfina nombro da ili eblas-. Unu estus la tradicia legmaniero, komencante el la unua paĝo kaj sekvante normalan ordon ĝis kiam aperos la vorto “Fino” -tamen mankos tiam multaj legotaj paĝoj en la libro-. La dua estus proponita en preciza ordo saltante de ĉapitro en ĉapitron -ne sinsekve- kaj tiu ordo aperas komence de la romano kaj fine de ĉiu ĉapitro. Tiel la leganto ricevas pli da informo kaj iĝas “kunkulpulo” de modernaj teorioj pri romanoj.

Rayuela petas kunlaboradon de aktiva leganto, male al tio kion la verkisto nomis “ina leganto”, tiu kiu volas esti regata kaj ricevi facilan historion kie ĉefine io okazos. Kompreneble Cortázar pentis pro tiu etikedo por pasiva leganto. Ĉiukaze la moderneco de Rayuela kaj Cortázar baziĝas sur la ideo, ke la leganto devas kunlabori kun la verkisto por konstrui la historion, la rezulton de la legado.

Notoj

  • Hopludo ne nur titoligas la romanon, ĝi ankaŭ iĝas metaforo. Tiu ludo konsistas je ludanto kiu lamapiede hopas por piedfrapi pecon da ŝtono aŭ simile por lanĉi ĝin el unu kvadrato al alia ĝis la fino. En Argentinio la komenco estas Tero kaj la fino estas Paradizo, pro tio nomiĝas ankaŭ paradiz-ludo kaj tiel la metafora senco pligraviĝas. Tiu ludo estas menciata dum la romano. Horacio vidas tiun ludon dum siaj parizaj promenadoj, ankaŭ ĉe la frenezulejo kaj lia amo por la Maga -kaj eĉ la vivo- estas kvazaŭ hopludo kie ĉefine oni alvenas en paradizon.
  • Alia moderna eco de la romano -ankaŭ kiel simbolo de la sudamerika tiama literaturo- estas la senĉesa ludo per vortoj kaj frazeroj, do lingve. Tiu ludo alvenas al montopinto en ĉapitro 68a kie oni rakontas erotikan scenon kie partoprenas du amantoj per inventita vortotrezoro kaj ŝajna nova lingvo: el glíglico [glígliko]. Ĉu Cortázar ludas je zamenhofa amuzaĵo: inventi novan lingvon? Ties fonetiko kaj sintakso estas hispanaj, sed la radikoj tute ne. Oni kopias rekte -sentraduke- eron, ĉar iu esperantoparolanto povus preskaŭ kompreni ĝin -aŭ supozi- same kiel meza hispanlingva leganto:
“Apenas se entreplumaban, algo como un ulucordio los encrestoriaba, los extrayŭtaba y paramovía, de pronto era el clinón, la esterfurosa convulcante de las mátricas, la jadehollante embocapluvia del orgumio, los esproemios de merpasmo en una sobrehumítica agopausa. ¡Evohé! ¡Evohé!”
Oni vidas ekzemple la vorton “orgasmo” -sama en hispana kaj esperanto- kiu aperas duontranĉita en du nesinsekvaj vortoj. Tiu romanero estas tre konata de mirantoj de Cortázar kaj komentata de kritikistoj.
  • Kvazaŭ hazarde la sekvonta paĝo interesas por esperantoparolantoj; ĝi “kopias” bultenan artikolon pri memmortiganto. La artikolo estas jam verkita en la hispana -laŭ sudamerika prononcmaniero- sed tute en fonetika skribmaniero -kiel esperanto-. Fakte ekzistis sufiĉe interesa movado en Sudameriko -eble plie en Meksikio- pro renovigo de la hispana skribmaniero por alproksimigi ĝin al ties fonetiko. Sekvantoj de tia movado ofte estis ankaŭ esperantistoj. Fakte la bulteno de kiu supozeble oni fortranĉis la artikolon titoliĝas "Renovigo", kiu estis la suplemento en Esperanto de meksika revuo advokanta tiun reformon. Krome en la artikolo oni mencias Lanti kaj oni diras, ke la memmortiginto tradukis siajn verkojn “al la angla, al esperanto kaj al aliaj lingvoj”.

Teksto de la mencio al Esperanto en "Rayuela" (en la hispana)