Razen Manandhar

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Razen MANANDHAR (nask. la 8-an de Novembro 1978) estas aktivisto por infanaj rajtoj el Nepalo kaj Esperanto-vortaristo. En 2013 li laboras en Central Child Welfare Board Katmando, registara oficejo por protekti infanajn rajtojn.

Manandhar eklernis Esperanton en 1990 kaj ekde tiam daŭre estas kun la Esperanto-movado de sia lando. Li partoprenis en la Universala Kongreso de Esperanto en Seulo en 1994, en Jokohamo en 2007 kaj en Kopenhago en 2011.

En 1994 li ekverkis la unuan "Nepali-Esperanto-Vortaron" kun ĉ. 7000 artikoloj, kiun Nepala Esperanto-Asocio eldonis en 2009. Pro ĝiaj ligiloj al Reta Vortaro kaj artikoloj de Vikipedio ĝi estas avangarda.

Li verkis kaj eldonis libron "Vojaĝo en Muktinath" en 2009. Liaj libroj "Jen Japanio" kaj "Popolrakontoj de Nepalo" poste eldoniĝos.

Eksteraj ligiloj