Reĝa Aŭstralazia Ornitologista Unio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Reĝa Aŭstralazia Ornitologista Unio
scienca societo
Komenco 1-a de julio 1901 vd
Lando(j) Aŭstralio vd
Agareo

ornitologio

vdr

La Reĝa Aŭstralazia Ornitologista Unio (angle Royal Australasian Ornithologists Union, konata ankaŭ kiel Birds Australia) estis fondita en 1901 por helpi la studon kaj konservadon de indiĝenaj birdospecioj de Aŭstralio kaj apudaj regionoj. Tio faras ĝin la plej aĝa nacia birdasocio de Aŭstralio. Ĝi estas la plej granda neregistara, neprofitdona, birdokonserva organizo el Aŭstralio. En 1996 ĝi adoptis la markonomon de Birds Australia por plej publikaj celoj, dum pluhavas sian originan nomon por leĝaj celoj kaj kiel publikiganto de ties gazeto Emu.

La RAOU estis instiganto de la projekto Atlas of Australian Birds. Ĝi estas publikiganto (asocie kun Oxford University Press) de la enciklopedia Handbook of Australian, New Zealand and Antarctic Birds. Ties trimonata kolora membrogazeto estas Wingspan. La RAOU estas aŭstralia partnero de BirdLife International. La moto de la RAOU estas 'Conservation through Knowledge' (konservo tra kono).

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Campbell, Archibald James. (1900). Nests and Eggs of Australian Birds. Including the geographical distribution of the species and popular observations thereon. (2 vols). Author: Melbourne.
  • Dickison, D.J. (1951). The first fifty years of the Royal Australasian Ornithologists Union - 1901-1951. Emu 51: 185-284.
  • Garnett, Stephen. (1996). Parrots: a new special interest group of the RAOU. Wingspan 6(3): 26-27.
  • Marchant, Stephen. (2002). A brief history of the 1966 proposal for reform of the RAOU. Canberra Bird Notes 27(1): 14-24.
  • North, Alfred John. (1901–1914). Nests and Eggs of Birds found breeding in Australia and Tasmania. (4 vols). Australian Museum Special Catalogue No.1. Sydney.
  • Robin, Libby. (2001). The Flight of the Emu: a hundred years of Australian ornithology 1901-2001. Carlton, Vic. Melbourne University Press. ISBN 0-522-84987-3
  • Robin, Libby. (2002). An Emu for a nation: a centenary reflection on the journal and its discipline. Emu 102: 1-7.
  • Serventy, D.L. (1972). A historical background of ornithology with special reference to Australia. Emu 72: 41-50.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]