Reĝa Akademio de Belaj Artoj de Sankta Fernando

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Reĝa Akademio de Belaj Artoj de Sankta Fernando
arta lernejo • muzeo • nacia akademio • arta muzeo
Informoj
fondodato 12-a de aprilo 1752
fondinto(j) Fernando la 6-a vd
speco ŝtata
Situo
Geografia situo 40° 25′ 4″ N, 3° 42′ 3″ U (mapo)40.4178-3.7007Koordinatoj: 40° 25′ 4″ N, 3° 42′ 3″ U (mapo)
lando Hispanio
urbo Madrido
Estraro
gvidanto Ramón González de Amezua y Noriega
retejo [Oficiala retejo Oficiala retejo]
Reĝa Akademio de Belaj Artoj de Sankta Fernando (Madrido)
Reĝa Akademio de Belaj Artoj de Sankta Fernando (Madrido)
DEC
Reĝa Akademio de Belaj Artoj de Sankta Fernando
Reĝa Akademio de Belaj Artoj de Sankta Fernando
Reĝa Akademio de Belaj Artoj de Sankta Fernando (Hispanio)
Reĝa Akademio de Belaj Artoj de Sankta Fernando (Hispanio)
DEC
Reĝa Akademio de Belaj Artoj de Sankta Fernando
Reĝa Akademio de Belaj Artoj de Sankta Fernando
Map
Reĝa Akademio de Belaj Artoj de Sankta Fernando
vdr
La Palaco Goyeneche, ĉe la Strato Alkalao, nome sidejo de la Reĝa Akademio de Beletroj de Sankta Fernando.
Blazono de la Reĝa Akademio de Beletroj de Sankta Fernando.
Portreto de Gian Domenico Olivieri (ĉ. 1755) fare de Antonio González Ruiz. Kolekto Joan J. Gavara, Valencio.

La Reĝa Akademio de Beletroj de Sankta Fernando aŭ en hispana origine kaj oficiale Real Academia de Bellas Artes de San Fernando, citita ofte per sia siglo, R.A.B.A.S.F., estas institucio integrita en la Instituto de España, kiu estis kreita en 1752 kaj kies sidejo estas en Madrido (Hispanio).

Historio[redakti | redakti fonton]

Ties origino rilatas al la epoko de la Klerismo. En 1744 oni konstituis Preparkomitaton en la ĉambroj kiujn en la Nova Palaco havis la reĝa skulptisto nome Juan Domingo Olivieri, ĉefa iniciatinto de ties fondo. ekde 1741 Olivieri subtenis akademion de skulptarto en siaj ĉambroj kaj iĝis ĝenerala direktoro kiam kreiĝis la nova institucio. Ties unua regularo estis aprobitaj en 1747, kun privilegioj por la nobelularo. Samjare, la reĝo Fernando la 6-a, kiu estis estinta for de ties kreado, nomumis sian personan skulptiston, Felipe de Castro, ĵus reveninta el Italio, kiel «majstro direktoro eksterordinara pri skulptarto en la Akademio», tiele ke la nova institucio iĝis dependa el la reĝo. La oficiala kreado de 12a de aprilo de 1752 okazis jam sub ŝirmo de la reĝo Fernando la 6-a, kiu nomigis ĝin: Real Academia de las Tres Nobles Artes de San Fernando (reĝa akademio de la tri nobelaj artoj de Sankta Ferdinando). En 1753 tri italaj artistoj kunrespondecis: nome Olivieri, Corrado Giaquinto kaj Juan Bautista Sachetti. La definitiv aregularo estis aprobita en 1757. Ties ĉefa redaktinto estis Felipe de Castro, kiu nuligis la aristokratan karakeron de la unua regularo, fidante la direktorecon de la Akademio al la artistoj.[1]

Dekomence la agado baziĝis sur Pentrarto, Arkitekturo, Skulptarto kaj Gravurado. Tieso celo estis konverti la artan materialon en studfako laŭ regularo, superante la antaŭan modelon de metilernado. Por tio la Akademio ĝuos el «profesoroj» de la diversaj fakoj kaj ĉiatipaj modeloj, iloj, verkaoj kaj homoj por kopiado. La kreo estos helpata de premioj kaj stipendioj por studi en Romo por la plej elstaraj artistoj. En 1873 ĝi ricevis sian aktualan nomon kaj oni malfermis novan fakon de Muziko.

Okazis du reformoj: per la unua (1987) oni ampleksigis al 51 la nombron de pagitaj akademianoj kaj oni integris fakojn de televido, fotografio, video kaj kinarto al la iama sekcio de Skulptarto, kiu eknomiĝis Sekcio de Skulptarto kaj Bildartoj; la dua reformo (1996) empleksigis al 52 la nombron de pagitaj akademianoj.

Laŭlonge de sia historio la Reĝa Akademio de Beletroj de Sankta Fernando okupiĝis en Madrid tri diversajn sidejojn. Ekde 1773 ĝi troviĝas en la Palaco Gojeneĉe (strato Alkalao, 13), verko de la arkitekto José de Churriguera (1665-1725). La konstruaĵo estis transformita de Diego de Villanueva (1715-1774), kiu nuligis la elementojn de la baroko el la origina dezajno, adapte al la novaj karakteroj de la tiama novklasikismo. La arkitekto Fernando Chueca Goitia okazigis en 1972 novan renovigon.

Muzeo[redakti | redakti fonton]

La printempo de Giuseppe Arcimboldo.
La entombigo de la sardino, de Goya.

Krom ties instrua kaj konservada agado, la Reĝa Akademio famas pro siaj gravaj artokolektoj, kiuj montriĝas (kun limigoj) en sia sidejo de la strato Alkalao. Ĝi enhavas pli ol kvar jarcentojn, ekde Luis de Morales al Juan Gris kaj eĉ pli postajn aŭtorojn. Kvankam ne tiom fama kiel la Prado aŭ la Muzeo Thyssen-Bornemisza, pro la abundo, riĉo kaj graveco de la verkoj konservitaj ĝi estas konsiderata la dua pinakoteko de la lando.

Kun akademiaj ekzercoj kaj verkoj rekuperitaj el la hispana heredaĵo, montriĝas verkoj de tre diversa deveno. Parto el ili el la iama kolekto de Manuel Godoy, el la kolekto de madrida urbestro Manuel de la Prada, dum aliaj rekte el artistoj kiuj formis parton de la institucio, kaj aliaj poste pere de aĉetoj kaj donacoj.

Elstaras la donacaro Guitarte, kiu sumis nombrajn verkojn kaj fondusojn por la aĉeto de aliaj. En 2011 oni prezentis publike la donacaron de la galeriistino Juana Mordó (donacaro Mordó-Alvear): 57 ekzemploj de nuntempa arto kiuj kovras gravajn truojn en la kolekto [1] Arkivigite je 2015-04-02 per la retarkivo Wayback Machine.

Oni ĵus aldonis la konstruerojn de la supraj etaĝoj, antaŭe okupitaj de la Ministerio de Ekonomio, kie oni preparis 22 novajn ĉambrojn de la Muzeo laŭ projekto de la artisto Gustavo Torner, kiu estis ankaŭ preparinta novajn ĉambrojn por la Muzeo Prado. Krome estis ĝenerala repreparado de la tuta konstruaĵo, estre de la arkitektino Emanuela Gambini.[2]

Inter aliaj interesaj pecoj la muzeo ekspozicias raran pentraĵon El cardenal Borja (la kardinalo Borja) de Velázquez. 40° 25′ 5″ N 3° 42′ 0.9″ U / 40.41806 °N, 3.700250 °U / 40.41806; -3.700250 (mapo)

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Martín González, Juan José, Escultura barroca en España, 1600-1770, Madrid, Cátedra, 1983, ISBN 84-376-0392-7, paĝoj 402-403. Juan Agustín Ceán Bermúdez, en la biografio kiun li dediĉis al Olivieri en sia Diccionario, enmetis jam la dokumentaron rilatan al la kreado de la Akademio.
  2. {url= http://www.elpais.com/articulo/madrid/Academia/San/Fernando/crece/dentro/elpepiespmad/20020119elpmad_17/Tes?print=1 La Academia de San Fernando crece por dentro, alirita la 5-8-2009, Rafael Fraguas, 21-1-2002, El País.