Reĝa Monaĥejo de Santa María de Veruela

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

41°48′43.97″N 1°41′34.80″O  /  41.8122139°N, 1.693°O / 41.8122139; 1.693 (Reĝa Monaĥejo de Santa María de Veruela)

Klostro de la monaĥejo .

La Reĝa Monaĥejo de Santa María de Veruela aŭ simple Monaĥejo de Veruela kaj en hispana Real Monasterio de Santa María de Veruela estas iama abatejo cisterciena de la 12a jarcento, situanta en la ĉirkaŭoj de Vera de Moncayo, en la provinco Zaragozo, Aragono, Hispanio.

Historio[redakti | redakti fonton]

En 1141 Pedro de Atarés donacis la valojn Veruela kaj Maderuela al monaĥoj de Scala Dei por fondo de monaĥejo laŭ titolo de la Virgulino Maria. Tamen la ordeno Cister ne permesis la fondon ĝis 1145.

La monaĥoj cistercianoj ĝuis la abundon de ŝtonoj kaj akvo por la konstruo kaj funkciado de la monaĥejo krom posedo de apudaj loĝlokoj, farmoj ktp., kio faris de la monaĥejo institucio senjora de la areo. Veruela estis abandonita de cistercianoj en 1835, okaze de la desamortización de Mendizábal, kio okazigis la detruon kaj abandonon de la monaĥejo. Tamen asocio de lokanoj de Borja kaj Tarazona malhelpis la totalan ruinon kaj kreis gastejon por konservi la monumenton. Ties gastis ekzemple dum la dua duono de la 19a jarcento riĉaj zaragozanoj kaj gavuloj kiaj la fratoj Bécquer, nome la poeto Gustavo Adolfo kaj Valeriano Domínguez Bécquer, la pentristo; ambaŭ trovis tien romantikan lokon kiu inspiris multajn partojn de ties verkoj, ĉefe la kolekto de leteroj de Gustavo Adolfo publikitaj laŭ la titolo de Desde mi celda (ekde mia ĉelo), kaj parto de la kolekto de gravuraĵoj de Valeriano.[1] Tio famigis la monaĥejon de Veruela pli ol la longa estado de cistercianoj el 1145 al 1835, aŭ la estado de jezuitoj el 1877 al 1975.

En 1976 la ŝtato pruntedonis la monaĥejon al la Provinco Zaragozo por ties rehabilitado kaj konservado. Ekde 1998 Veruela estas malfermita al la publiko kaj tie okazas kultura agado, kia ekspozicioj, kursoj aŭ muzikaj festivaloj.

Arkitekturo[redakti | redakti fonton]

La konstruaĵo enhavas diversajn arkitekturajn stilojn, el la Romaniko ĉe la pordego de la preĝejo, al la Gotiko de la interno de la templo aŭ de la klostro mezepoka, la Renesanco en la reformoj fare de la abato Hernando de Aragono kaj la Baroko ĉe la pordego de la sakristio kaj de la nova monaĥejo.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. [1]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]