Reĝa Monaĥejo de la Enkarniĝo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉefa fasado de la Monaĥejo.

La Reĝa Monaĥejo de la Enkarniĝo en la hispana Real Monasterio de la Encarnación estas monaĥejo de aŭgustenaninoj rekoletoj situanta en Madrido (Hispanio). La institucio, kiun apartenis damoj de la alta nobelaro, estis fondita de la reĝino Margareto de Aŭstrio, edzino de Filipo la 3-a, komence de la 17-a jarcento. Pro la artaj valoraĵoj kiujn ĝi gastigas, la monaĥejo estas unu el la plej rimarkindaj temploj de la urbo.

La arkitekto de la konstruaĵo estis la monaĥo Alberto de la Madre de Dios, kiu konstruis ĝin inter 1611 kaj 1616. La fasado kiu sekvas modelon laŭ inspiro de la stilo de Juan de Herrera, kreis skolon kaj estis imitata de aliaj hispana temploj.