Reĝa Muzeo de Paleontologio Tyrrell (Kanado)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Reĝa Muzeo de Paleontologio Tyrrell)
Reĝa Muzeo de Paleontologio Tyrrell
Royal Tyrrell Museum
paleontological museum
Lando Kanado vd
Situo Alberto
Adreso 1500 N Dinosaur Trail
Estiĝo 25-a de septembro 1985
Koordinatoj 51° 28′ 45″ N, 112° 47′ 24″ U (mapo)51.479166666667-112.79Koordinatoj: 51° 28′ 45″ N, 112° 47′ 24″ U (mapo)
Reĝa Muzeo de Paleontologio Tyrrell (Kanado) (Alberto)
Reĝa Muzeo de Paleontologio Tyrrell (Kanado) (Alberto)
DEC
Reĝa Muzeo de Paleontologio Tyrrell (Kanado)
Reĝa Muzeo de Paleontologio Tyrrell (Kanado)
Situo de Reĝa Muzeo de Paleontologio Tyrrell (Kanado)
Map
Reĝa Muzeo de Paleontologio Tyrrell
Jaraj vizitantoj: 400 000 ()
Retpaĝo https://tyrrellmuseum.com/
vdr
La enirejo de la Reĝa Muzeo Tyrrell

Reĝa Muzeo de Paleontologio Tyrrell situas en Provinca Parko Midland apud Drumheller, en Alberto (Kanado). Ĝi estas konata tutmonde kiel elstara paleontologia muzeo kaj esplorejo. Malfermita en 1985, al ĝi donis "reĝan" statuson en 1990 Reĝino Elizabeto la 2-a; ĝia celo estas kolekti, konservi, esplori, montri, kaj klarigi paleontologian historion, kun speciala atento al la vasta fosilia heredaĵo de Alberto. La muzeon funkciigis la Ministerio de Komunuma Evoluo de la Registaro de Alberto. Ĝi ricevis sian nomon honore al Joseph Burr Tyrrell (1858-1957) [1][rompita ligilo].

Dek galeroj prezentas ekspoziciojn celebrantaj la mirindan historion kaj diversecon de tera vivo dum la pasintaj 3,9 milardoj da jaroj, kiel ankaŭ la paleontologojn kiuj vivigis ĉi tiun rakonton. Inter la ekspozicioj estas 35 plenaj dinosaŭraj skeletoj, la plej granda tia kolektiĝo en la mondo; granda aro de fosilioj de Skistejo Burgess; viv-granda modelo de rifo el la devonia epoko; kaj vivanta kretacea ĝardeno kun pli ol 600 plantospecioj. Fenestro en la ĉambro por pretigo de ekspozicioj permesas al vizitantoj spekti la laboron de teknikistoj kiuj zorge forigas la fosiliojn el la rokomatrico por studado kaj montrado. Ĉe la muzeo ankaŭ estas gviditaj kaj mem-gvidaj rond-promenoj en la badlandoj, esplorcentro por infanoj, similita fosili-fosado, farado de fosilimuldaĵoj, lernejaj programoj, somerprogramoj por infanoj kaj familioj, kaj multaj aliaj programoj por edukado kaj ĝuado.

En la unua jaro kiam ĝi estis malfermita la muzeo altiris pli ol 600.000 vizitantojn, kaj ĉiujare trapasas la pordojn de la muzeoj kelkcent mil vizitantoj ankoraŭ nun. Ĝi estas vizitebla tutjare, sed fermita lunde de Dankofesto ĝis Viktoria Tago; ĝi ankaŭ estas fermita la 24-an kaj 25-an de decembro, kaj la 1-an kaj 2-an de januaro.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]