Reĝa Muzeo por Belaj Artoj
El Vikipedio
La Reĝa Muzeo por Belaj Artoj estas la plej granda muzeo de Antverpeno. Ĝi estas lokita en belega artotemplo el la 19-a jarcento. La muzeo enhavas pli ol 7000 artaĵojn, precipe de sud-nederlandaj kaj belgaj artistoj, ekde la Flandraj Primitivuloj laŭ Petro Paŭlo Rubens ĝis James Ensor. Oni krome retrovas eksterlandajn majstrojn kiel Nicolas Fouquet kaj Amedeo Modigliani.
Adreso: Leopold De Waelplaats, Antwerpen.