Reĝa Poŝt-Oficejo
La Reĝa Poŝt-Oficejo hispane Real Casa de Correos de Madrido (Hispanio), nuna Prezidejo de la Madrida Regiono, troviĝas en la Pordo de la Suno, angule kun la strato Poŝto, kun la strato Sankta Rikardo kaj la strato Ĉaroj.
Historio[redakti]
Meze de la 18-a jarcento, la arkitekto Ventura Rodríguez ricevas la permeson ekdetruigi la konstruaĵojn kiuj estis proksimaj al la Pordo de la Suno por konstruado de centrigita poŝtoservo. Tamen, estis en 1768 kiam la reĝo Karlo la 3-a cedas la konstruprojekton al la franca arkitekto Jaime Marquet. La konstruaĵo, el rektangula plano, organiziĝas en du internaj kortoj.
La konstruaĵo havas du horloĝojn. La unua kaj plej antikva estas en la ĉefa fasado kaj ĝi venas de la iama hospitalo de la Bona Okazintaĵo, kiu estis malkonstruita dum la reformado de la Pordo de la Suno, kaj la dua kaj aktuala, verkaĵo de la elstara horloĝisto Losada, en 1866. El tiu horloĝo ĉiu hispano sekvas la ŝanĝojn de la jaroj dum la nokto el la 31a de decembro al la 1a de januaro, dum sur la placo oni celebras grandegan feston.
En la konstruaĵo dum la unua duono de la 20a jarcento estis la centra policejo, do kien estis alportitaj la politikaj arestuloj.

