Reĝa Pordo (Madrido)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Reĝa Pordo
urba pordego • Historic Garden (Spain) [+]

LandoHispanio
RegionoMadrida Regiono
SituoMadrido
- koordinatoj40° 24′ 39″ N, 3° 41′ 32″ U (mapo)40.41096667-3.69225833Koordinatoj: 40° 24′ 39″ N, 3° 41′ 32″ U (mapo)

Reĝa Pordo (Madrido)
Reĝa Pordo (Madrido)
DEC
Reĝa Pordo
Reĝa Pordo
Lokigo de Madrido en Hispanio

Reĝa Pordo (Madrido)
Reĝa Pordo (Madrido)
DEC
Reĝa Pordo
Reĝa Pordo
Map
Reĝa Pordo
Vikimedia Komunejo:  Royal Gate of the Royal Botanical Garden of Madrid [+]
vdr

40° 24′ 39.48″ N 3° 41′ 32.13″ U / 40.4109667 °N, 3.6922583 °U / 40.4109667; -3.6922583 (mapo)

Vido de la Reĝa Pordego ekde la Avenuo Prado.

La Reĝa Pordego aŭ en hispana Puerta Real, nomata ankaŭ Pordego de Karolo la 3-a, estas monumenta aro de la lasta triono de la 18a jarcento, kiu troviĝas ĉe la Avenuo Prado, en la urbo hispana Madrido. Ĝi formas parton de la ferma aro de la Reĝa Botanika Ĝardeno.

Historio[redakti | redakti fonton]

La pordo estis dezajnita en 1773 de Francesco Sabatini, ene de la projekto de la Reĝa Botanika Ĝardeno, kiun la reĝo Karlo la 3-a mendis dekomence al la citita arkitekto. Ĝi inaŭguriĝis oficiale en 1781, kun la tuta ĝardenaro.

Ĝi estis planita kiel ĉefa enirejo de la ĝardenaro, sed ĝi perdis tiun funkcion jarojn post ties inaŭguro, favore al la Pordego Murillo [murIjo]. Tiu dua alirejo estas verko de Juan de Villanueva, al kiu oni ŝuldas la definitivan planon de la ĝardenaro (1785-1789).

La Reĝa Pordo estas fermita aktuale kaj ĝi utilas kiel monumento. La vizitojn al la Reĝa Botanika Ĝardeno oni realigas tra la Pordego Murillo, situanta ĉe la samnoma placo, ĉe unu el la fasadoj de la Muzeo Prado.