Reĝa Vojo de Landa Interno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Reĝa Vojo de Landa Interno*
Monda Heredaĵo

CaminoRealAdentro.gif
Mapo de la vojo
Lando Flago-de-Meksikio.svg Meksiko
Tipo kultura heredaĵo
Kriterioj ii, iv
Fonto 1351
Regiono** Eŭropo kaj Nordameriko
Koordinatoj 22°36′29″N 102°22′4″W  /  22.60806°N, 102.36778°U / 22.60806; -102.36778 (Reĝa Vojo de Landa Interno)
Registra historio
Registrado 2010  (34-a sesio)
* Traduko de la nomo enskribita en Mondhereda listo.
** Regiono laŭ klasigo de UNESKO.
v  d  r
Information icon.svg
Monda heredaĵo de UNESKO

La Reĝa Vojo de Landa Interno (hispane: El Camino Real de Tierra Adentro), ankaŭ konata kiel Vojo de la Arĝento aŭ Vojo al Santa Fe, estis komerca vojo el 2.560 kilometroj longaj kiu ligis la urbojn Meksikurbo (Meksiko) kaj Santa Fe, Nov-Meksiko (Usono) entre 1598 kaj 1882.

La vojo trairis la subŝtatojn Meksika subŝtato, Querétaro, Guanajuato, Jalisco, San Luis Potosí, Aguascalientes, Zacatecas, Durango, Chihuahua (Meksiko), Teksaso kaj Nov-Meksiko en Usono Ĝi pasis tra la urboj Ciudad Juárez kaj El Paso en Teksaso (ambaŭ nomataj Pasejo de la Nordo) kaj Las Cruces kaj Albuquerque en Nov-Meksiko, antaŭ la alveno al Santa Fe.

Jam submetita la urbo Tenochtitlán, la konkistadoroj ekigis serion de ekspedicioj kun la celo ampleksigi la regadon kaj akiri pliajn riĉaĵojn por la hispana krono. Komence ili sekvis la jam kreitajn itinerojn de la indiĝenoj kiuj interŝanĝadis varojn inter nordo kaj sudo. En 1598 ili plifortigis kaj pligrandigis la trairon de 3.000 kilometroj kiuj atingis la nuna urbon Santa Fe, en Nov-Meksiko.

Ekde la jaro 2010 ĝi estas Monda heredaĵo de Unesko kaj en ĝia itinero troviĝas pluraj aliaj mondaj heredaĵoj.