Reĝa aglo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Reĝa aglo
GoldenEagle-Nova.jpg
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birda klaso Aves
Ordo: Falkoformaj Falconiformes
Familio: Akcipitredoj Accipitridae
Genro: Aquila (genro) Aquila
Specio: Reĝa aglo Aquila chrysaetos
Linnaeus 1758
Natura arealo. Reproduktaj zonoj (helverde), vintre (blue) kaj loĝzonoj (malhelverde)
Natura arealo. Reproduktaj zonoj (helverde), vintre (blue) kaj loĝzonoj (malhelverde)
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

Reĝa aglooraglo (Aquila chrysaetos) estas unu el la plej konataj rabobirdoj de la norda duonglobo. Ĝi apartenas al la genro Aquila, en kiu estas ankaŭ aliaj specioj nomataj agloj, kaj al la familio Akcipitredoj kun multaj genroj de rabobirdoj.

Reĝa aglo estas malhelbruna, granda rabobirdo, kiu regas teritorion grandan ĝis 155 km². Dum la jaroj de reproduktiĝo, ĝi vivas en paroj de konstanta gea rilato (en monogamio); agloparo povas resti kune dum pluraj jaroj, eĉ dumvive. Reĝa aglo nestas en altaj lokoj kiel marbordaj krutaĵoj, arboj aŭ eĉ supre sur telefonfostoj kaj aliaj homaj konstruaĵoj. Ĝi konstruas grandegan neston, kien ĝi povas reveni dum pluraj jaroj por havi idojn. La ino demetas 1 ĝis 4 ovojn, kaj ambaŭ gepatroj kovas tiujn dum 40 ĝis 45 tagoj. Tipe 1 aŭ 2 idoj travivas ĝis elnestiĝo post ĉirkaŭ tri monatoj.

Karakteroj[redakti | redakti fonton]

  • Longeco: 80–95 cm
  • Enverguro: 188–227 cm
  • Pezo: ĉ. 5 kg
  • Ovoj: 2
  • Kovado: 42-45 tagoj

Disvastiĝo[redakti | redakti fonton]

La Reĝa aglo ĉeestas grandan parton de Nordameriko, Eŭrazio kaj nordon de Afriko. Estas loĝantaro eĉ en insuloj kiel Britio, tiuj de la Mediteranea Maro, Japanio kaj Vankuvera Insulo. Tamen la loĝantaro de centra Eŭropo malpligrandiĝis lastatempe pro la homa agado kaj la specio malaperis eĉ kie antaŭe estis abunda.

Iam disvastigata tra la tuta Norda Hemisfero, ĝi malaperis el multaj el la plej loĝataj areoj. Ĝi iĝis tiele formortinta el parto de sia iama teritorio aŭ nekomuna, tamen la specio estas ankoraŭ tre konata en Eŭrazio, Nordameriko, kaj partojn de Nordafriko. La plej alta denseco de reproduktantaj reĝaj agloj en la mundo estas en sudo de Kantono Alameda, Kalifornio.

Nune okcidenta Eŭropo havas stabilajn loĝantarojn en Skotio, Norvegio, la Alpoj, Italio kaj la Iberia Duoninsulo, kaj en 2001 oni liberigis 35 ekzemplerojn en Irlando (kie la specio malaperis komence de la 20a jarcento). Ankaŭ en Nordameriko oni konstatis malplialtiĝon de la specio, kvankam ne tiome kiome en Eŭropo, kaj la resto de ties ekzisto daŭras stabila. Tiu aglo estas unu el la rabobirdoj plej uzataj en falkado, ĉefe en Centra Azio, kie estas uzata por ĉasi eĉ lupojn kaj antilopojn.

Antaŭe oni povis trovi la Reĝan aglon en ĉiuj medioj, sed, en Eŭropo, la persekutadoj limigis ĝiajn teritoriojn al montaroj kaj apartaj arbaroj.
Ĝi nestas kutime en klifo kie la paro konstruas grandan neston.

Tiu holarktisa rabobirdo estas interalie ankoraŭ registrita en jenaj ekoregionoj : la apeninaj deciduaj montarbaroj, la centra-meksikaltebenaĵa kserofitaro, la centra-meksika kserofitaro, la elborz-montara arbarstepo, la etiopaj montaraj arbustetaroj, la honŝuaj alpaj koniferaroj, la mediteraneaj nordafrikaj arbaroj kaj duonarbaroj, la nordokcident-himalajaj alpaj arbustaroj kaj herbejoj, la orient-siberia tajgo, la okcident-patrinmontaraj pinaroj-kverkaroj kaj la zagros-montara arbarstepo.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Junulo, notu blankon en vosto kaj malhelan kolon

La Reĝa aglo estas granda birdo kiu povas esti unumetre longa -sed pli ofte inter 76 kaj 89 cm- kaj havi dumetran enverguron. Ĝi estas granda, malhelbruna rabobirdo kun larĝaj flugiloj. Ties grando estas varia: ĝi gamas el 70 al 85 cm longa, kaj havas enverguron de 185 al 220 cm, kaj pezas 3 al 6 kg.[1]

Kiel ĉe la plej parto de la rabobirdoj, la inoj estas pli grandaj ol la maskloj, kvankam ambaŭ seksoj estas similaj laŭ plumaro, sed estas konsiderinda seksa dimorfismo laŭ grando.[2]

Ties plumaro estas malhelbruna ĝenerale kaj iom pli orkolora en kapo (superokula strio kaj subokula marketo), nuko kaj malantaŭa kolo, en ŝultroj kaj vostopinto ĉe plenkreskuloj. Estas iome da grizo en flugiloj kaj vosto.[3]

Tiu specio membras en la nomataj botagloj, ĉar la kruroj estas plumkovritaj je plumaro anstataŭ je skvamaro kiel ĉe la aliaj agloj. La plumoj de tarsoj gamas el blanka al malhelbruna. Aldone kelkaj birdoj havas blankajn ŝultrojn.[4] La beko estas malhela pinte, nuance al pli hela kornokoloro, kun flava vaksaĵo.[5]

Ĉe junuloj, estas pli da blanko en vosto (escepte fina nigra bendo)[2] ol bruno, proporcio kiu ŝanĝas laŭ aĝo kaj koloro kiu povas esti dividata de pli malhelaj plumoj,[6] Eventuale ankaŭ supraj flugilplumoj de junuloj estas blankaj, aŭ estas birdoj kiuj tute ne havas blankon en flugiloj. Dum birdo pliaĝas, la kvanto de blanko en flugiloj kaj vosto malpliiĝas, kaj la plumaro de plenkreskulo estas kutime akirata la kvinan jaron [6].

Taksonomio kaj sistematiko[redakti | redakti fonton]

Tiu specio estis unuafoje priskribata de Linnaeus en sia verko de 1758 Systema naturae kiel Falco chrysaetos.[7] La tipa loko estis registrita simple kiel "Eŭropo"; ĝi estis poste fiksata en Svedio. Ĝi estis movita al nova genro Aquila fare de franca ornitologo Mathurin Jacques Brisson en 1760.[8]

La Reĝa aglo estas unu el la plej grandaj agloj en la genro Aquila, kiu estas distribuata preskaŭ tutmonde. La plej lastaj pristudoj indikas, ke ĝi formas tutmondan superspecion kun la Veroksia aglo, la Gurneja aglo, kaj la Kojnvosta aglo.

Subspecioj kaj distribuado[redakti | redakti fonton]

La Reĝa aglo diversas laŭ 5 aŭ 6 subspecioj kiuj diferenciĝas pro kelkaj ecoj de sia aspekto (grando kaj plumaro) aŭ konduto (kiel ekzemple migrado aŭ loĝanta konduto):

La pli grandaj reĝaj agloj de meza Pleistoceno de Francio (kaj eble aliloke) estas konsiderataj paleosubspecio Aquila chrysaetos bonifacti, kaj la grandaj specimenoj de fina Pleistoceno de Kavo Liko (Kreto) ricevis la nomon de Aquila chrysaetos simurgh.[10]

Vivmaniero[redakti | redakti fonton]

Kiam tiu granda rabobirdo alte cirklante ŝvebas, ĝi ne ĉasas, sed prigardas sian teritorion antaŭ aliri ĉasterenon per longa glitado. Reĝa aglo ĉasas flugante malalte por surprizi sian predon. Ne ekzistas konfirmita atesto pri atako al homo.

Ĝenerale ĝi ne migras. Ili vivas ĝis 40 aŭ 50 jaroj.

Manĝo[redakti | redakti fonton]

Ĉe Bestoĝardeno de San Francisco, Usono. La beko estas ege taŭga por disŝiri grandajn predojn

La Reĝa aglo ĉasas ekde aero kaj por tio estas ekipata per tipaj armiloj en ties familio: fortaj kruroj kiuj finas per bone disvolvitaj krifoj, hoka beko, granda forto kaj rapideco kaj povega vidkapablo por trovi predojn je centoj da metroj de distanco. Ĉiukaze tiu rabobirdo bezonas ege peni, ĉar nur 20 al 30 % de la atakoj estas sukcesaj, kaj tio nur kiam la predo estas pli malforta. Tio signifas, ke la predanto kontribuas al plibonigo de la populacioj, ĉar survivas la plej fortaj kaj kapablaj.

Ili uzas sian lertecon kombine kun la povegaj fingroj por kapti siajn predojn. Ili manĝas ankaŭ kadavraĵojn se predo malabundas, same kiel reptiliojn. Oni konstatis multajn birdojn, inklude grandajn speciojn ĝis la grando de cignoj kaj gruoj, same kiel ekzempleroj de korako kaj de Nigramantela mevo. Oni konstatis ankaŭ atakojn kaj mortigojn de plenkreskuloj de kapreolo. La eŭrazia subspecio estas uzata por ĉasi kaj mortigi lupojn en multaj indiĝenaj komunumoj, kie ties statuso estas konsiderata kun granda mistika adoro.

Ties predoj estas diversaj laŭ formoj aŭ grando: musoj, kunikloj, leporoj, marmotoj, grundosciuroj, lagopoj, aliaj teraj kaj flugantaj birdoj kiaj montokorvoj, korakoj, kornikoj, grandaj mamuloj kiaj vulpoj, hejmaj kaj sovaĝaj katoj, musteloj kaj eĉ idoj aŭ maljunaj kaj malsanaj ekzempleroj de sovaĝaj kaproj, cervoj, aproj, lupoj kaj ĉamoj.

La hegemonia predo en Nordameriko estas la leporedoj (leporoj kaj kunikloj) kaj sciuredoj (grundosciuroj, prerihundoj, kaj marmotoj). En studo, mamuloj estis 83.9 % de la agla dieto.[11] Ties predo varias ankaŭ laŭ la regiono: en Vaŝingtono, la Flavventra marmoto estis manĝata multe pli ol aliaj specioj,[12] dum en Svedio, la agloj konsumis ĉefe birdojn kaj inter ili ĉefe la Urogalo.[13]

La duaranga predogrupo de la Reĝa aglo estas aliaj birdoj. Variaj kokoformaj (ĉefe fazanoj, montolagopoj kaj lagopoj) estas la ĉefaj birdopredoj. Tamen praktike ĉiu ajn birdo, el Eŭropazia garolo al cigno aŭ eĉ al Griza gruo, estas eventuala predo.

La Reĝa aglo estas birda pintopredanto, tio estas ke ties sana plenkreskulo ne estas predata de iu ajn besto. Estas konstatoj de reĝaj agloj mortigantaj kaj manĝantaj grandajn rabobirdojn kiaj la Ĉasfalko, la Akcipitro, kaj buteoj, ĉu plenkreskuloj, birdidoj aŭ ovoj. Falkoj, sterkoraroj, kaj birdoj de la genro Buteo kiaj la Vilkrura buteo, kiuj estas kutime konkurencantoj, grupe kunĉikanis reĝajn aglojn kiuj preterpasis siajn apudajn nestolokajn areojn.[14] Iam unu Reĝa aglo fluganta al nesto de Migra falko estis atakita kaj mortigata de flugofalanta patra falko.[15] Tio povas esti izolita okazaĵo, konsiderinte, ke la aglo estas multajn fojojn pli granda kaj pli povega ol la falko, kaj tiele la reversa rezulto estis multe pli malverŝajna.[16] Pli komune la Reĝa aglo kleptoparazitas, aŭ ŝtelas predon, el aliaj rabobirdoj. Se ne estas tiom grandaj kiom kelkaj vulturoj, la Reĝa aglo estas kapabla apartigi estrajn vulturojn kaj aliajn rabobirdojn el kadavraĵo.

Dum vintraj monatoj kiam predoj malabundas, la Reĝa aglo nutras sin el kadavraĵoj de grandaj bestoj, kiaj kapr-antilopoj kaj boacoj.[17] Estas unu konfirmata vidaĵo de Reĝa aglo kaptanta la idon de Bruna urso,[18]

En Alpoj eĉ estas nur onidiraj rakontoj pri malnovaj atakoj de agloj eksterordinare grandaj kontraŭ infanoj. Ĝi ne rifuzas profiti el kadavraĵoj.

Reproduktado[redakti | redakti fonton]

Nesto (maldekstre centre fone) en la Valo de Siagne de la Pare, Alpes-Maritimes, Francio

La Reĝa aglo estas monogama kaj kutime porviva. Ili konstruas kelkaj nestojn en sia teritorio kaj ili uzas ilin unu post la alia. La bazo estas tri dikaj branĉoj sur kiuj oni disponigas bastonetojn kaj herbon. Laŭ zonoj, ili nestas en altaj arboj aŭ en krutaj rokoj aŭ klifoj. Ĉiun novan reproduktan sezonon oni aldonas pliajn bastonetamasojn al la nesto, pro tio kutime la nesto altas unu metron kaj duonon kaj grandas 2 m en diametro post kelkaj uzjaroj. Se la aglonesto estas situanta en arbo, la subtenantaj branĉoj povas rompiĝi pro la pezo de la nesto. Aliaj animaloj — birdoj kaj mamuloj tro malgrandaj por esti interesaj al la granda rabobirdo — ofte uzas la agloneston kiel ŝirmon. Ties predantoj estas ĝuste grandaj kiel predoj por la Reĝa aglo, kaj pro tio tiuj evitas la uzatajn aglonestojn.

La reprodukta sezono diversas laŭ zonoj inter januaro kaj septembro (depende de la loko) kaj povas okazi en la sama teritorio kie loĝas la agloj dum la resto de la jaro aŭ en alia kien la paro elmigras precize por reproduktado. Post pariĝo la ino demetas unu aŭ du ovojn, plej ofte nur 1, el 30 al 40 % 2 ovojn kaj rarege 3 kaj pli rarege 4; ili estas ĉu blankaj aŭ blankaj kun cinamaj aŭ brunaj punktoj aŭ makuletoj; la ovoj estos kovataj tuj post la unua ovodemeto dum 40 al 45 tagoj ĉefe de la ino, dum la viro defendas la teritorion, sed ankaŭ kovas kiam la ino eliras manĝi. Tio okazas ĝis kiam la idoj eloviĝas jam tute kovritaj je blanka lanugo, sed blindaj. Kiam estas du idoj en la nesto, nur unu, tiu kiu unue eloviĝas, elflugos je ĉirkaŭ 50 tagoj. La plej juna kaj malforta mortiĝas ĉu malzorgita de la gepatroj ĉu rekte forpelita de la plej forta. Tio okazas pro tio ke la plej aĝa havas kelktagan avantaĝon en kresko kaj sekve por ricevi manĝon. Tiu strategio estas utila por la specio ĉar la gepatroj povas reproduktiĝi eĉ kiam manĝo malabundas, sed havigante rezervan idon kaze ke la plej aĝa ido mortas tuj post eloviĝo. La Reĝa aglo investas multan tempon kaj penon por produkti siajn idojn; post kiam ili ekĉasas per si mem, plej parto de Reĝaj agloj survivas multaj jarojn, sed mortindico eĉ inter la ĵus naskitaj idoj estas multe pli alta, ĉefe en la unuaj semajnoj post eloviĝo.

La idoj estas manĝigataj de la gepatroj en la nesto ĝis kiam unu sendependiĝas. Ĝi povas ricevi la saman manĝaĵon manĝatan de la gepatroj, kvankam ofte la gepatroj ĉasas pli da birdoj por la idoj ol da mamuloj. Ĉiukaze restas 3 monatojn ĉeneste. Dum la lasta monato la junulo kombas siajn plumojn perbeke kiel preparo al ekflugo. Ties plumaro nigriĝas kaj la gepatroj jam ne manĝigas ĝin, sed nur lasas la manĝeron por ke la ido disigu kaj manĝu ĝin. La ido iĝas eĉ pli granda ol maskla plenkreskulo. Nur kiam junulo estas jam 3 aŭ 4jaraĝa ties plumaro iĝas malhela.

Statuso kaj konservado[redakti | redakti fonton]

Aquila chrysaetos 3 (Martin Mecnarowski).jpg

Iam la Reĝa aglo vivis en moderklimata Eŭropo, Norda Azio, Nordameriko, Nordafriko, kaj Japanio. En plej areoj tiu birdo estas nune montoloĝanto, sed iame ĝi reproduktiĝis ankaŭ en ebenaĵoj kaj arbaroj. En ĵusaj jaroj ĝi ekreproduktiĝis denove en areoj de malaltaj teroj ekzemple en Svedio kaj Danio.

Estis granda malpliiĝo en Centra Eŭropo kie ili estas nune esence limigitaj al la Apeninoj, Alpoj, kaj Karpatoj. En Britio la lasta kompleta studo de la Reĝaj agloj okazis en 2003, kaj trovis 442 okupitajn teritoriojn.[19] Malpli detala studo de 2007 montris, ke aldone al grandaj nombroj de teritorioj en la Skotaj Altaj Teroj kaj Internaj kaj Eksteraj Hebridoj, estis kelkaj birdoj en suda Skotio kaj norda Anglio.[20] Inter 1969 kaj 2003 ili nestumis en la Laga Distrikto, Kumbrio.[19]

En Irlando, kie ĝi estis formortinta pro ĉasado ekde 1912, oni faris klopodojn por reenmeti la specion. Oni liberigis 46 birdojn en la naturo en la Nacia Parko Glenveagh, Graflando Donegal, el 2001 al 2006, kaj okazis almenaŭ 3 mortoj de inoj ekde tiam. Oni intencis liberigi totalon de 60 birdoj, por sekurigi eblan populacion. Aprile de 2007, paro de Reĝaj agloj produktis la unuan idon eloviĝintan en Irlando en preskaŭ unu jarcento. La antaŭaj klopodoj por helpi la birdojn reproduktiĝi ĉe la Nacia Parko Glenveagh malsukcesis.

En Nordameriko la situacio ne estas tiom drama, sed estis ankaŭ rimarkinda malpliiĝo. La ĉefa minaco estas habitatodetruo kiu fine de la 19a jarcento jam forpelis la Reĝajn aglojn el kelkaj regionoj kie ili iam loĝis.[21] En la 20a jarcento venenigo per organoklorido kaj per pezaj metaloj estis ege komuna, sed tiuj malpliiĝis danke al striktaj reguloj pri poluado. En Usono la Reĝa aglo estas laŭleĝe protektata de la Bald and Golden Eagle Protection Act.

Disponeblaj habitato kaj manĝo estas la ĉefaj limigantaj faktoroj nune. Kolizioj kun elektraj fostoj iĝis pliiĝanta grava kaŭzo de morteco el komenco de la 20a jarcento. Je tutmonda skalo, la Reĝa aglo ne estas konsiderata minacata fare de la IUCN ĉefe danke al ties grandaj aziaj kaj amerikaj populacioj.

Ĉe homa kulturo[redakti | redakti fonton]

Ilustraĵo de 1870 de burkut falkadistoj en Kazaĥio

Falkado[redakti | redakti fonton]

La Reĝaj agloj estis uzataj en falkado el Mezepoko. En Azio ili estis uzataj en teamoj por ĉasi animalojn kiaj cervoj, antilopoj kaj lupoj, dum ties uzado estis rezervata por imperiestroj en Eŭropo.[22] Ili povas esti trejnataj por falkado.[23]

Heraldiko[redakti | redakti fonton]

La Reĝa aglo estas la plej komuna nacia animalo en la mondo, ĉar almenaŭ 5 landoj nome Albanio, Germanio, Aŭstrio, Meksikio kaj Kazaĥio faris ĝin la nacia simbola animalo. Ĝi estas ankaŭ komuna temo en la naciaj simboloj de landoj kiuj ne havas oficiale nacian animalon aŭ nacian birdon. La tialoj por tio estas variaj, sed inter la nacioj kiuj uzas la Reĝan aglon kiel aŭ en ŝtata simbolo, estas du klaraj tradicioj kiuj helpas klarigi la modernan uzadon. Inter eŭropaj landoj, la Reĝa aglo estis la modelo por la aquila, la plej elstara simbolo de la Romaj legioj kaj pli ĝenerale de la romia civilizo kiu ege influis super la okcidenta kulturo; plie kelkaj romiaj tradicioj estis kunportitaj de la Bizanca Imperio al suda kaj orienta Eŭropo kaj de la Sankta Romia Imperio al centra kaj okcidenta Eŭropo, transmitante la uzadon de la Reĝa aglo al kelkaj modernaj ŝtatoj. Tiu asocio de la Reĝa aglo kun Romo kondukis ankaŭ al adopto de similaj simboloj en aliaj landoj; ekzemple la adopto de la rilata kaj fizike simila Blankkapa maraglo kiel nacia birdo de Usono estis inspirata de la konceptigo de Usono kiel moderna restatigo de la Roma Respubliko, temo kiu reaperas ankaŭ en aliaj elementoj (inklude la hegemonio de la novklasika arkitekturo en usonaj publikaj konstruaĵoj kaj la uzado de romia terminologio kiel nomi la supran ĉambron de la kongreso la Senaton por reveni al la romia modelo).

Alia delonga tradicio uzi la Reĝan aglon povas troviĝi en la araba mondo, kie la aglo estas historie simbolo de povo en la araba poezio, kaj estis laŭ legendo la persona simbolo de Saladino. La specifa priskribo de la Reĝa aglo legende konsiderata kiel tiu de Saladino estis adoptata de la movado de araba naciismo, kaj nune aperas en la blazonoj de Egiptio, Irako, kaj Palestino; ĝi antaŭe aperis en la simbolo de la Demokratia Popola Respubliko Jemeno (1967-1990) kaj en la blazono de Libio (1970-1972). La nuna simbolo de Jemeno montras Reĝan aglon, sed ĝi ne estas tiu de Saladino.

Religio[redakti | redakti fonton]

En Nordameriko[redakti | redakti fonton]

La aglo estas sankta birdo en kelkaj kulturoj kaj la plumoj de la aglo estas centraj al multaj religiaj kaj spiritaj kutimoj, ĉefe inter kelkaj Usonaj indianoj kaj Unuaj nacioj en Kanado, same kiel inter multaj popoloj de Mesameriko. Kelkaj indiĝenaj amerikaj popoloj adoras aglojn kiel sakraj kaj ties plumoj kaj aliaj korpopartoj de Blankkapa maraglo kaj de Reĝa aglo. Plumoj estas kapovesto ofte de indiĝenaj nordamerikanoj kaj estis komparataj al la Biblio kaj al krucifikso de kristanismo. Aglaj plumoj estas ofte uzataj en diversaj indiĝenaj ceremonioj kaj por honorigi akiraĵojn kia rimarkinda estreco aŭ kuraĝeco. La Reĝa aglo estas konsiderata la origino de la legendoj pri la Ŝtormobirdo de sudokcidenta Usono.[22]

La nunaj leĝoj pri agloplumoj kondiĉas ke nur individoj de certigileblaj indiĝenaj prauloj aliĝintaj en federe agnoskita nacio (tribo) estas laŭleĝe rajtigitaj akiri plumojn de Blankakapa maraglo aŭ de Reĝa aglo por religia aŭ spirita uzado. La konstitucieco de tiuj leĝoj estis pridiskutata de indiĝenaj grupoj sur bazo ke ĝi kontraŭas la regulon de la Unua Amendo ĉar tuŝas la eblon praktiki sian religion libere.[24][25]

Poŝtmarkoj[redakti | redakti fonton]

La Reĝa aglo estas la oka plej komuna birdo priskribita en poŝtmarkoj kun 155 poŝtmarkoj eldonitaj de 71 poŝtaj entoj.[26][27]

Aliaj[redakti | redakti fonton]

J.R.R. Tolkien uzis bildon de nematurulo de Reĝa aglo el verko de 1919 de T. A. Coward nome The Birds of the British Isles and Their Eggs por ilustraĵo de Bilbo vekiĝanta ĉe Gwaihir.[28]

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Golden Eagle, Life History. All About Birds (2009). Alirita 26a Decembro 2010.
  2. 2,0 2,1 Terres (1980), p. 478
  3. Clark kaj Wheeler (2001), p. 241
  4. (1947) "Plumage Changes in the Golden Eagle", gazeto : Auk, volumo : 64, paĝoj : 549–576. Alirita 27a Decembro 2010.
  5. (1983) "The field identification of North American eagles", gazeto : North American Birds, volumo : 37, numero : 5, paĝoj : 822–826. Alirita 27a Decembro 2010.
  6. 6,0 6,1 (2004) "How to Age Golden Eagles", gazeto : Birding, paĝoj : 278–283. Alirita 27a Decembro 2010.
  7. "[Falco] cera lutea, pedibus lanatis, corpore fusco ferrugineo vario, cauda nigra basi cinereo-undulata." - "[Taga rabobirdo] kun flava vaksaĵo, [plumokovrataj tarsometatarsoj], malhelbruna korpo varia al ruĝeckolora, nigra vosto kun helgriza bazo." (Linnaeus 1758)
  8. (1760) Ornithologie; ou, Méthode contenant la division des oiseaux en ordres, sections, genres, espéces & leurs variétés. &c. Paris: C.J.B. Bauche, 28, 419. 
  9. Rasmussen, PC & JC Anderton. (2005). Birds of South Asia. The Ripley Guide. Volume 2. Smithsonian Institution & Lynx Edicions. 
  10. Sánchez Marco (2004)
  11. (1976) "The Food Habits of North American Golden Eagles", gazeto : American Midland Naturalist, volumo : 95, numero : 1, paĝoj : 231–236
  12. (1983) "Food Habits of Golden Eagles in Eastern Washington", gazeto : The Murrelet, volumo : 64, numero : 3, paĝoj : 73–77
  13. (1981) "Diet of the Golden Eagle Aquila chrysaetos during the Breeding Season in Sweden", gazeto : Holarctic Ecology, volumo : 4, numero : 1, paĝoj : 12–19
  14. Cornell University
  15. Elibrary.unm.edu
  16. Cornell.edu
  17. Cornell University
  18. Sørensen, Ole; Mogens Totsås, Tore Solstad, Robin Rigg (2008). "Predation by a Golden Eagle on a Brown Bear Cub", gazeto :, volumo : 19, numero : 2, paĝoj : 190–193
  19. 19,0 19,1 Mark Holling and the Rare Breeding Birds Panel Informo de 2003-4 komsultita la 4an de marto 2010.
  20. Mark Holling and the Rare Breeding Birds Panel (2010). "Rare breeding birds in the United Kingdom in 2007", gazeto : British Birds, volumo : 103, paĝoj : 45–6
  21. Ekz. Henninger (1906)
  22. 22,0 22,1 (2003) Eagles. Marshall Cavendish, 18–19. ISBN 0761415785. Alirdato: 1a Januaro 2010. 
  23. (1995) Hawking with golden eagles. Surrey, British Columbia: Hancock House. ISBN 0888393431. 
  24. DeMeo, Antonia M. (1995). "Access to Eagles and Eagle Parts: Environmental Protection v. Native American Free Exercise of Religion", gazeto : Hastings Constitutional Law Quarterly, volumo : 22, numero : 3, paĝoj : 771–813. Alirita 2007-08-22.
  25. Boradiansky, , "Conflicting Values: The Religious Killing of Federally Protected Wildlife, University of New Mexico School of Law. Kontrolita 2007-08-23.
  26. Scharning, Kjell. Bird Stamp Statistics. Theme Birds on Stamps. Alirita 17a Januaro 2011.
  27. Scharning, Kjell. Stamps showing Golden Eagle Aquila chrysaetos. Theme Birds on Stamps. Alirita 17a Januaro 2011.
  28. Hammond, Wayne G.; Scull, Christina. (1995). J. R. R. Tolkien Artist and Illustrator. Hammersmith, London: HarperCollins, 120-21. ISBN 0-261-10322-9. 

Cititaj verkoj[redakti | redakti fonton]

  • (2001) A field guide to hawks of North America. New York Cit: Houghton Mifflin Company. ISBN 0395670675. Alirdato: 26a Decembro 2010. 
  • (1979) Handbook of the Birds of Europe the Middle East and North Africa, the Birds of the Western Palearctic, Volume 2: Hawks to bustards. Oxford: Oxford University Press. ISBN 978-0198575054. 
  • Terres, John K., 1980, Golden Eagle, The Audubon Society Encyclopedia of North American Birds, Alfred A. Knopf, New York, isbn=0517032880.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]