Reĝa buteo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Reĝa buteo
Reĝa buteo, hela morfo, nematurulo kaptivece
Reĝa buteo, hela morfo, nematurulo kaptivece
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Akcipitroformaj Accipitriformes
Familio: Akcipitredoj Accipitridae
Genro: Buteo
Specio: B. regalis
Buteo regalis
(Gray, 1844)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

La Reĝa buteo (aŭ Ferbuteo pro la rusta koloro ruĝecbruna), Buteo regalis (Latine, reĝa buteo), estas granda rabobirdo. Ĝi apartenas al genro de larĝflugilaj buteoj. Malnova komuna nomo estas "Vilkrura ferbuteo",[1] pro ties simileco al la tre proksime rilata Vilkrura buteo (B. lagopus).

Tiu specio estas granda, larĝflugila buteo de malfermaj, aridaj herbejoj, prerioj kaj arbustaraj stepoj; ĝi estas endemia de internaj partoj de Nordameriko. Ĝi estas uzata por falkado en sia indiĝena teritorio.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Malhelmorfa birdo en nesto

Tiu estas la plej granda Buteo kaj estas ofte misidentigita al aglo pro ties grando, proporcioj kaj kutimaro. Kiel ĉe ĉiuj rabobirdoj, la ino estas pli granda ol la masklo, sed estas iom da koincido inter malgrandaj inoj kaj grandaj maskloj en la gamo de mezuroj. Longoj gamas el 51 al 69 cm kun averaĝo de 58 cm, envergugro el 120 al 150 cm kun averaĝo de 140 cm, kaj pezo el 950 al 2,300 g.[2][3][4]

Plenkreskuloj havas longajn larĝajn flugilojn kaj larĝan grizan, rustan aŭ blankan voston. La kruroj estas kovrataj el plumoj al la kalkanumoj, kiel ĉe la Vilkrura buteo. Estas du kolorformoj kiuj estas la jenaj:

  • Hela morfo kies birdoj estas ruĝecbrunaj en supraj partoj kaj palaj en kapo, kolo kaj subaj partoj kun rusteca koloro en kruroj kaj iomaj rustaj markoj en subflugiloj. La supraflugiloj estas grizaj. La nomo "Ferbuteo" aludas al la rusta koloro de helmorfaj birdoj.
  • Malhela morfo kies birdoj estas malhelbrunaj kaj en supraj partoj kaj en subaj partoj kun helaj areoj en supraflugiloj kaj subflugiloj.

Ne estas subspecioj.

Voĉo[redakti | redakti fonton]

La voĉo ne estas bone priskribita en literaturo. Alarmalvokoj konsistas el akraj alvokoj krii - akii - ah kaj kaah, kaah, el kiuj tiuj lastaj similas al kelkaj voĉoj de la arĝentmevo. Unu priskribo aludas al "dubeca" alarmalvoko kaj "neklaraj" notoj, dum aliaj fakuloj priskribas kriojn similajn al tiuj de la Jamajka buteo (B. jamaicensis).

Identigo[redakti | redakti fonton]

Dumfluge vidata el sube

La masklo kaj la ino havas identajn markojn. La ĉefa diferenco estas grando, ĉar la ino estas pli granda. Ripoze la birdoj havas blankajn bruston kaj korpon kun malhelaj kruroj. La dorso kaj flugiloj estas ruĝecbrunaj. La kapo estas blanka kun malhela strio etende malantaŭ la okulo. La flugilpintoj preskaŭ atingas la vostopinton.

La subaj partoj estas ĉefe helaj kun la malhelaj kruroj formante formon de "V" inter ventro kaj vosto. La ruĝeca supra dorso etendas al internaj flugilkovriloj aŭ "ŝultroj." La unuarangaj flugilplumoj estas malhelgrizaj kun rimarkindaj helaj "fenestroj" en internaj unuanrangaj. Tri elstaraj helaj areoj en supra surfaco funkcias kiel du "fenestroj" en eksteraj flugilplumoj kaj estas ankaŭ ruĝeca pugomarko. La subflugiloj estas blankecaj ĝenerale kun ruĝecaj markoj, ĉefe ĉe triarangaj. Tio havigas malpuretan aspekton al la flugiloj, sed malpli malhelaj ol ĉe la Jamajka buteo. Malhelaj komoformaj markoj elstaras ĉe pojno. La Ferbuteo estas unu el nur du buteoj kiuj havas plumojn kiuj kovras ties krurojn al fingroj, kiel la Reĝa aglo. La alia estas la Vilkrura buteo. La fingroj estas flavaj kun nigrecaj ungoj; la beko estas malhelgriza kun flavaj vaksaĵoj.

Dumfluge tiuj birdoj ŝvebas per siaj flugiloj en duedra angulo.

Habitato[redakti | redakti fonton]

La preferata habitato de la Reĝa buteo estas la aridaj kaj duonaridaj regionoj de herbejoj de Nordameriko. Temas pri malfermaj prerioj; montetoj aŭ mezaltaj altebenaĵoj ĉefe senarbaj; kaj kultivataj areoj aŭ ĉeriveraj areoj. Rokaj elstaraĵoj, neprfundaj kanjonoj, kaj ravinoj povas karakterizi iome ties habitatojn. Tiuj buteoj evitas altajn lokojn, arbarinternojn, mallarĝajn kanjonojn, kaj klifareojn.

Dum la reprodukta sezono, la prefero estas herbejojn kaj arbustarojn de artemizio, kaj aliajn aridajn arbustarajn kamparojn. Nestumado okazas en malfermaj areoj aŭ en arboj kiaj nigraj poploj, salikoj, kaj marĉaj kverkoj laŭlonge de akvofluoj. Kultivejoj kaj modifitaj herbejoj estas evitataj dum la reprodukta periodo. La denseco de Reĝa buteo en herbejoj malpliiĝas laŭ inversa rilato al grado de terkultivado de la herbejoj. Tamen oni konstatis altajn densecojn en areoj kie preskaŭ 80 % el herbejoj estis kultivata.

La vintra habitato estas simila al tiu uzata dum somero. Tamen la terkultivataj areoj ne estas nepre evitataj, ĉefe kiam la tero ne estas plugita tuj post la rikolto. La resta stoplo havigas habitaton por la malgrandaj mamuloj kiuj estas predobazo necesa al la Reĝa buteo kaj al aliaj buteoj. Unu postulo de la habitato estas gvatejoj (ripozejoj) kiaj fostoj, solaj arboj, montetoj, rokaj elstaraĵoj aŭ grandaj rokegoj. La Ferbuteoj nestumas en arboj se ili estas disponeblaj, inklude ĉeriverajn striojn, sed esto de akvo ŝajne ne estas nepra al ili.

La Reĝa buteo starigas minimumajn distancojn el aliaj nestumantaj rabobirdoj sed nestumos tiom proksime kiom necese, sugeste, ke la distanco ne estas fiksita. La "najbara proksimeco" varias el malpli da 1.6 km al 6.4 km kun averaĝo de 3.2 km. Nestoj direktaj al diferenca ĉasteritorio estas tolerataj multe pli proksime ol nestoj direktaj al sama ĉasteritorio. La minimuma distanco inter nestoj estas probable ĉirkaŭ duonmejlon ĉe dense okupataj areoj. Nestodensoj en kelkaj studoj varias el 1 paro por 10.4 al 6,346 km². En Alberto ĉe unu studloko estis stabila denso de 1 paro por 10.4 km² averaĝe kun malmulta devojiĝo. En Idaho, la averaĝa hejmteritorio por 4 paroj de Reĝa buteo ĉe la areo de la rivero Snake estis iome ĉirkaŭ 5.2 km².

Kutimaro[redakti | redakti fonton]

La flugo de la Reĝa buteo estas aktiva, kun malrapida flugilfrapado multe kiel tiu de malgranda aglo. Ŝvebado okazas foje havante flugilojn laŭ forta duedra angulo, same kiel glitado per ebenaj flugiloj, aŭ per modifita duedra. Oni uzas ankaŭ ŝvebadon kaj malaltan flugon supergrunde kiel ĉasteknikoj. La flugilfrapado estis priskribita kiel "fluida" fare de kelkaj observantoj.

Oni konstatis teritoriajn konfliktojn kun aliaj specioj, kiaj la Granda kornostrigo, la Marĉostrigo, la Akcipitro, la Jamajka kaj la Svainsona buteoj, la Reĝa aglo, akcipitroj, korakoj kaj pigoj. Ĝi ŝajne estas tre tolerema al samspecianoj el apudaj teritorioj.

Ĉasado kaj manĝado[redakti | redakti fonton]

La Reĝa buteo ĉefe ĉasas malgrandajn al mezgrandajn mamulojn sed kaptas ankaŭ birdojn, reptiliojn kaj kelkajn insektojn. Mamuloj ĝenerale formas 80 al 90 % el predaĵoj aŭ biomaso en la dieto kaj birdoj estas la venonta plej komuna masero. La dieto varias iome geografie, depende el la distribuado de predospecioj, sed kie la teritorio de la Reĝa buteo koincidas, la Nigravosta leporo estas la ĉefa manĝospecio kune kun marmotoj kaj geomidoj. Depende el la relativa abundo de Nigravosta leporo kaj de marmotoj, tiuj lastaj povus esti la ĉefa manĝoresurso. La Nigravosta leporo estas eventuala predo kaj pezas ĉirkaŭ duoble de la Reĝa buteo.[5] Komunaj predoj estas la jenaj:

Prerihundoj, unu el preferataj manĝoj de la Reĝa buteo
  • Roduloj
  • Aliaj mamuloj
  • Birdoj
  • Reptilioj
  • Insektoj

La birdoj serĉataj por predo dumfluge super malferma kamparo aŭ el ripozejo. Ili povas ankaŭ atendi (gvati) embuske ĉe la predonesto. Ĉasado povas okazi je iu ajn parto de la tago depende el aktivada modelo el la ĉefa predospecio. Estas komuna duobla ĉastempo kaj frumatene kaj malfruvespere. La ĉasteknikoj povas esti grupigitaj en 7 bazaj strategioj nome:

  • Ripozo kaj Atendo – gvate sur alta natura aŭ homfara loko.
  • Grundoripozo – la buteo staras surgrunde ĉe rodula nestotruo lokiginte ĝin el la aero. Kiam la eventuala predo aperas al la surfaco, la buteo ekflugas kaj falas al ĝin eĉ se ĝi ankoraŭ ne eliris el la tero.
  • Malalta Flugo – birdoj superflugas la terenon kelkajn jardojn supergrunde kaj persekutas per rekta, malalta flugo aŭ ĉasas el 12 to 18 m supergrunde.
  • Alta Flugo – birdoj ĉasas dum ŝvebado, sed la sukcesindico estas ĝenerale malalta.
  • Ŝvebado – uzante rapidan flugilfrapadon, ofte dum pliiĝanta vento, la birdoj priserĉas la grundon kaj falas sur la predon.
  • Kooperativa Ĉasado – partneroj helpas unu la alian.
  • Pirateco – la Reĝa buteo estis foje observata ariĝante ĉirkaŭ ĉasiston pafantan kontraŭ prerihundoj, kaj klopodante rabi ties predojn.
Kranio de Reĝa buteo

Laŭ ties ĉastekniko de "frapo, mortigo kaj konsumo", la predo estas kaptata per piedoj foje per enmeto de la malantaŭa kalkanumo en la predokorpon por pinĉi vitalajn organojn. Povas okazi ankaŭ mordo per beko. Antaŭ porti predon al la neston, la plenkreskuloj ofte manĝas la kapon. Ĉe la nesto, la birdoj estas senplumigitaj kaj la mamuloj disŝiritaj en pecoj antaŭ manĝigi la idojn. Oni observis foje manĝokaŝon, sed ĝenerale ne ĉe la nesto.

Reproduktado kaj vivohistorio[redakti | redakti fonton]

Kopulacio okazas dum kaj post nestokonstruado. La ovodemetada periodo varias laŭ latitudo, vetero, kaj eble manĝodisponeblo. En la kanadaj partoj de la teritorioj, la ovodemetado okazas el fina aprilo al fina junio, dum pli sude la ovodemetado okazas el ĉirkaŭ la 20a de marto al meza majo. La plej frua konstatita ovodemetado estis de januaro en Utaho kaj la ovodemetado povas okazi tiom malfrue kiom ĝis la 3a de julio en Kanado. La ovodemetado okazas per dutagaj intervaloj kaj kovado ekas post la unua ovodemeto. La kovado estas kunhavata de ambaŭ seksoj kaj ĉiu faras proksimume la saman nombron de vicoj dum la 32taga averaĝe kovoperiodo. Anstataŭa ovodemetado sekve de malsukceso ŝajnas rara.

Pariĝadaj ceremoniaj flugoj ŝajne limiĝas al strikta senco. Ambaŭ seksoj engaĝiĝas en altaj, cirklaj flugoj sed bibliografiaj detaloj malabundas. Ŝvebaj aktivaĵoj povas ĉefe esti varioj de teritoriaj defendoflugoj kaj ne pariĝado mem. La glitada flugmaniero konsistas el serio de neprofundaj, rapidaj flugilfrapadoj interdise kun mallongaj glitadoj kaj povas utili por averti pri la teritorio. La "ĉiel-danco" estas instigata de entrudulo kaj konsistas el malrapida flugo kun neprofunda, prilaborata flugilfrapado kun neregula turniĝado kaj lanxcado kiu povas fini per abrupta falo. La masklo de Reĝa buteo povas flugi sub entrudulo kaj sekvi ĝin for de sia teritorio.

Alta ripozado okazas el elstaraj lokoj ĉirkaŭ la nesto, ĉefe komence de la reprodukta ciklo. Agresa agado kia atakoj, kalkanumkapto kaj persekutado estis notita de kelkaj observantoj. Kopulacio komencas antaŭ la konstruo de nova nesto, kaj pliiĝas frekvence ĝis la eko de la ovodemetado. Pasado de manĝo povas okazi antaŭ la aktiveco. La daŭro de kopulacio estas el 4 al 18 sekundoj.

La nesta platformo de la Reĝa buteo

La Reĝa buteo estas unu el la plej adapteblaj nestumantoj inter rabobirdoj kaj uzas arbojn, kornicojn, rokojn aŭ elstaraĵojn, la grundon, amasoj de fojno, nestoplatformojn, elektrajn fostojn kaj aliajn homfaritajn strukturojn. Por kelkaj kategorioj kiaj klifoj, ties vario inkludas argilon, teron kaj rokajn substratojn. Arbonestoj estas tipe en izolaj arboj aŭ izolaj arbetoj de elstaraj lokoj. Aŭtoroj malsamopinias pri ĉu grundonestoj estas pli sukcesaj ol arbonestoj, sed ili suferas pli da riskojn pro predado fare de mamuloj. Nestolokoj estas reuzataj ofte, sed oni povas konstrui kelkajn nestojn en unu areo. Tipe povas ekzisti 1 aŭ 2 alternativaj nestoj, sed oni trovis ĝis 8 en kelkaj teritorioj.

La nestoj estas farataj el grundoruboj kiaj bastoneteroj, branĉetoj kaj tifao. Malnovaj nestoj povas esti rekonstruataj, aŭ oni povas preni nestojn de aliaj specioj kaj rekonstruataj el bastoneteroj sur la pinto de tiuj malnovaj nestoj. Oni aldonas foje nekutimajn erojn kiaj papero, rubo, pikdrato, maizaj spadikoj, plasto kaj kabloj el stalo. Oni uzas arboŝelerojn kaj arbustojn por kovri la neston kun herboj kaj bovfeko. Foje oni aldonas ankaŭ pecojn de verdaĵoj. Antaŭ la formovo de la bizono el la teritorio de tiu birdo, la nestomaterialo ofte inkludis bizonajn ostojn, haŭtaĵojn[6] kaj fekon. Ambaŭ seksoj estas respondecaj por la konstruado de la nestoj kaj la alporto de materialoj, sed ŝajne la masklo aspektas pli implikita en traserĉado de materialoj dum la ino aranĝas ilin en la strukturon.

Idoj de Reĝa buteo en la nesto

La ovokvanto varias el 1 al 8 kaj tio plej verŝajne rilatas al manĝodisponeblo. La averaĝa ovaro estas de 3 aŭ 4 ovoj, ĉiu 6.4 cm longa kaj 5.1 cm larĝa. Ili estas mildaj, nebrilaj kaj blankecaj, neregule punktecaj aŭ makuletecaj kun ruĝecbrunaj markoj. Povas esti koncentro de pli malhelaj pigmentoj je la malgranda pinto de la ovo. Foje tiuj estas preskaŭ senmarkaj aŭ havas svagajn skribaĉojn.

La reprodukta periodo varias el 38 al 50 tagoj kaj la kovado estas farata ĉefe de la ino. La maskloj elnestiĝas post 38 al 40 tagoj kaj inoj post ĝis 50 tagoj post eloviĝo, aŭ 10 tagojn post la masklaj idoj ĉar ili bezonas pli da tempo por disvolviĝo. La idoj kuŝas aŭ ripozas dum la unuaj du semajnoj, staras post ĉirkaŭ 3 semajnoj kaj piediras tuj poste. Post 16 aŭ 18 tagoj ili estas kapablaj manĝi per si mem. Flugilfrapado ekas post ĉirkaŭ 23 tagoj kaj post 33 la idoj kapablas vigle flugilfrapadi kaj "flugosalti." La idoj povas suferi pro altaj temperaturoj kaj serĉas ombron kiam eblas en la nesto.

Junulo de Reĝa buteo

Komencaj movoj for de la nesto ŝajnas reago al varmostreso ĉar la junuloj rapide moviĝas al ombro. Komenca flugo de maskloj okazas post 38 al 40 tagoj dum la pli malrapide disvolviĝantaj inoj ekflugas post ĉirkaŭ 10 tagoj pluaj. Posta idodependo el la gepatroj povas daŭri dum kelkaj semajnoj. Dum la unuaj kvar semajnoj post ekflugo, la junuloj vizitas pli kaj pli grandajn areojn ĉirkaŭ la nesto por lerni ĉasi. Buteidoj mortigas predojn tiom frue kiom ĝis kvar tagojn post ekflugo.

La Reĝa buteo faras ununuran ovodemetadon jare kaj kiel ĉe multaj rabobirdoj la nombroj de idoj produktitaj klare rilatas al manĝodisponeblo. En areoj kie la populacioj de leporoj estas la ĉefa manĝodisponeblo, la komencaj ovokvantoj kaj la nombro de idoj produktitaj varias laŭ la varioj en la nombroj de leporoj. Oni perdas ĝis 50 % de buteidoj dum la jaroj kun malmultaj de leporoj. Male oni konstatis produktindicojn de 2.7 al 3.6 junuloj por nesto dum jaroj de abunda manĝodisponeblo. La alta ebla ovokvanto permesas rapidan reagon al pliiĝo de la predobazo.

Oni konis birdojn vivantajn 20 jaroj en naturo, sed plej birdoj probable mortas en la unuaj 5 jaroj. La plej maljunaj ringitaj birdoj estis rekuperataj je aĝo de 20. Unuajaraj mortindicoj estis ĉirkaŭkalkulata je 66 % kaj la plenkreska mortindico je 25 %. La tialoj de mortindicoj inkludas kontraŭleĝan pafadon, perdon de sufiĉa manĝodisponeblo, ĉikanadon aŭ ĝenadon, predadon, kaj malsategon ĉe idoj dum periodoj de malalta manĝodisponeblo. Kojotoj povas predi surgrundajn nestojn, kaj la idoj povas esti predataj de la Granda kornostrigo kaj de la Reĝa aglo.

Statuso kaj konservado[redakti | redakti fonton]

Aro de idoj de Reĝa buteo

Foje la Reĝa buteo estis konsiderata minacata, endanĝerita, aŭ sub zorgo en diversaj listoj de minacataj specioj, sed ĵusaj pliiĝoj de populacio en lokaj areoj, kune kun iniciatoj por konservado, kreis iome da optimismo pri la birdospecia futuro. Ĝi estis iame klasita kiel Preskaŭ Minacata specio fare de la IUCN,[7] sed novaj studoj konfirmis, ke la Reĝa buteo estas komuna kaj disvastigata denove. Sekve ĝi estis sublistata al statuso de Malplej Zorgiga en 2008.[8]

Tialoj de malpliiĝo estas ĉefe pro perdo de habitatokvalito. Kvankam fleksebla por elekto de nestoloko kaj pro montro de alta reprodukta eblo, la limigo de tiu birdospecio al naturaj herbejoj en reproduktejoj kaj specializata predado de mamuloj persekutataj en siaj teritorioj povas fari konservadon konstantan zorgon. Historie tiuj birdoj tute malaperis el areoj kie agrikulturo ŝanĝis la naturajn flaŭron kaj faŭnon; ekzemple oni notis en 1916 ke la specio estis "praktike formortinta" en Kantono San Mateo (Kalifornio).[1] Studoj montris, ke la prerihundoj povas esti ĉefa predo de la Reĝa buteo, kio kunigas ilin al la populacioj de tiuj prerihundoj en mezokcidenta kaj sudokcidenta Usono, kiuj estis malpliiĝantaj en plej ĵusaj jaroj. Tiu birdo povas suferi ankaŭ pro la uzado de pesticidoj en farmoj; ili estas trovataj ofte ankaŭ mortpafitaj. Minacoj al la ĝenerala populacio povas esti:

  • kultivado de indiĝenaj preriaj herbejoj kaj sekva habitatoperdo
  • arbinvado de nordaj herbejaj habitatoj
  • malpliiĝo de manĝodisponeblo pro agrikulturaj plagoprogramoj
  • pafado kaj homa interfero

La Reĝa buteo estis en la "Blua Listo" de specioj eble malpliiĝontaj fare de la National Audubon Society. El 1971 al 1981 ĝi retenis sian "bluan" statuson, kaj el 1982 al 1986 ĝi estis listata kiel specio de "Speciala Zorgo." The Fiŝkapta kaj Natura Servo de Usono lokiĝis ĝin en la kategorio de "nedeterminataj" en 1973, kaj diversaj subŝtatoj lokigis ĝin en kategorioj de "Minacataj" aŭ "Endanĝeritaj." En Kanado la Komitato de Statusoj de Endanĝerita Naturo en Kanado konsideris tiun specion "Minacata" en 1980.

En la kanadaj prerioj la teritorioj estis malpliiĝantaj ĝis 1980, kaj tiam, oni konstatis, ke la birdoj okupas 48 % el ties originaj teritorioj. Oni notis, ke la nombroj ĝenerale malpliiĝantas kaj la totala kanada populacio estis ĉirkaŭkalkulata je 500 al 1000 paroj. Je 1987 oni notis, ke la populacio pliiĝantas kaj la Alberta populacio sola estis ĉirkaŭkalkulata je 1,800 paroj. La rekupero plej verŝajne okazis pro pli granda manĝodisponeblo en la vintrejoj, kio helpas ke la birdoj reproduktiĝas kiam ili revenas al Kanado. En Usono estis historio de zorgo pro tiu specio en multaj ŝtatoj kun konstatitaj malpliiĝoj, sed en 1988, unu studo sugestis, ke la populacio en Kalifornio kaj en aliaj lokoj povus esti pliiĝanta signife. La vintreja populacio norde de Meksiko estis ĉirkaŭkalkulata je 5,500 birdoj en 1986. En 1984, la populacio ĉirkaŭkalkulata por Nordameriko estis inter 3,000 kaj 4,000 paroj, kaj en 1987, ĝi estis 14,000 individuoj.

Oni sugestis, ke la toksaj kemiaĵoj ne estas grava minaco al la Reĝa buteo. Administraj strategioj povas inkludi la reteno aŭ reklamado de indiĝenaj herbejoj por reproduktado same kiel ĉe vintrejoj. Pluteno de altaj populacioj de predospecioj en vintrejaj areoj ŝajnas gravaj por la buteaj kapabloj por moviĝi al someraj teritorioj en reproduktaj kondiĉoj. La integro de agrikulturaj praktikoj kaj iniciatoj por la administraj strategioj estas grava komponaĵo de ĉiu ajn ĝenerala skemo por konservado. La havigo de nestoplatformoj havis pozitivajn efikojn kaj estas parto de lokaj strategioj. Publika edukado kaj forigo de persekutado kaj de homa ĝenado devas esti grava parto de la ĝenerala konservoprogramo.

Notoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

(El la angla vikipedio: Parto de tiu artikolo enhavas tekston el la Bureau of Land Management, kiu estas de publika posedo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Haliaeetus leucocephalus LC0198.jpg Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Birdoj