Reĝa plataleo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Reĝa plataleo
Reĝa plataleo
Reĝa plataleo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Pelikanoformaj Pelecaniformes
Familio: Treskiornitedoj Threskiornithidae
Genro: Platalea
Specio: P. regia
Platalea regia
(Gould, 1838)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

La Reĝa plataleo (Platalea regia) konata ankaŭ kiel Nigrabeka plataleoOceania plataleo, estas birdospecio de la genro de kulerbekuloj, kiu loĝas en intertajdaj kotejoj kaj neprofundaj humidejoj ĉu ne salaj ĉu salaj en Aŭstralio, Novzelando, Indonezio, Papuo-Novgvineo, kaj Salomonoj. Ĝi estis registrita ankaŭ kiel vaganta en Novkaledonio. La Reĝa plataleo loĝas en humidejoj kaj manĝas krustulojn, fiŝojn kaj malgrandajn insektojn per bekoskuado konstanta el flanko al flanko. Ĝi ĉiam flugas havante kolon etende. Ĝi estas disvastigata tra sia granda teritorio, kaj tiele la Reĝa plataleo estas taksata kiel Malplej Zorgiga en la IUCN Ruĝa Listo de Minacataj Specioj.

Taksonomio[redakti | redakti fonton]

La fama ornitologo John Gould unuafoje priskribis la Reĝan plataleon en 1838, kaj nomis ĝin Platalea regia notinte ties similon al la Eŭrazia plataleo (P. leucorodia).[1] Studo de 2010 pri la mitokondria DNA de plataleoj fare de Chesser kaj kolegoj trovis, ke la Reĝa plataleo kaj la Orienta plataleo estas la plej proksimaj parencoj unu de la alia.[2]

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Reprodukta plumaro

La Reĝa plataleo estas granda, blanka birdo kun nigra, kulerforma beko. Ĝi estas proksimume 80 cm alta, 74-81 cm longa kaj peza je 1.4-2.07 kg.[3][4] Ĝi estas vadbirdo kaj havas longajn krurojn por piediri tra akvo. Ĝi manĝas fiŝojn, moluskojn, krustulojn, krabojn kaj amfibiojn, kaj kaptas sian predon per konstanta bekomovo el flanko al flanko.

La bekopinto de la Reĝa plataleo estas pli larĝa kaj funkcias pli kiel paro de pinĉiloj ol la pli larĝa beko de la Flavbeka plataleo, kiu funkcias kiel forcepso.[5] Estas nigraj ankaŭ la vizaĝo (el bekobazo al ĉirkaŭokulo) kaj la kruroj.

Manĝo[redakti | redakti fonton]

La Reĝa plataleo estas karnovorulo, kaj kaptas malgrandajn animalojn per bekobalaado tra neprofunda akvo kaj englutado de predo tuj post detektado. Kiam bekobalaas malrapide, la plataleo ankaŭ malrapide piediras havante bekon perpendikulara al la akva surfaco (tio estas vertikala) kun la bekopinto malferma ĉirkaŭ 2 al 4 cm, balaante arkon de ĉirkaŭ 100 gradojn antaŭ la birdo. La birdo piediras malrapide, piedpremante rubon kaj malgrandajn animalojn el fundo de la akvejo, kion ĝi sentas kaj kaptas per sia beko. Kiam oni sentas eron, la plataleo ŝanĝas al pli intensa bekobalaado de malgranda areo.[5] La Reĝa plataleo ankaŭ prenas submerĝitajn plantojn rekte kiel predo, kaj kaptas ankaŭ predojn kiaj araneoj surgrunde. Ili estis observataj ankaŭ trenantaj siajn bekojn tra neprofunda akvo dum piedirado.[5]

Predoj registritaj ĉe la Lago Cowal estis nesalakvaj krustuloj kiaj la kankro Cherax destructor, salikokoj de la genro Macrobrachium kaj de la familio Atiedoj, insektoj, ĉefe akvocimoj de la familioj Notonektedoj kaj Koriksedoj, fiŝoj kiaj la kulfiŝo Gambusia affinis kaj la orfiŝo Carassius auratus, kaj eventuale nesalakvajn helikojn kaj plantomaterialo kia la Medicago polymorpha.[5]

Reproduktado[redakti | redakti fonton]

Dum la reprodukta sezono, kreskas longaj blankaj plumoj el malantaŭo de ties kapoj kaj aperas koloraj makuloj en vizaĝo. La nesto estas malferma platformo de bastonetoj en arbo kie la ino demetas du aŭ tri ovojn. Eloviĝo okazas post 21 tagoj. Tiuj birdoj ege multe suferas pro ĝenado dum la reprodukta sezono. En Aŭstralio, oni konstatis ke tutaj kolonioj abandonis siajn ovojn post malgranda ĝeno.

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Gould, John. (1865). Handbook to The birds of Australia, Volume 2. self. 
  2. Chesser, R.Terry; Yeung, Carol K.L.; Yao, Cheng-Te; Tians, Xiu-Hua; Li Shou-Hsien (2010). "Molecular phylogeny of the spoonbills (Aves: Threskiornithidae) based on mitochondrial DNA", gazeto : Zootaxa, numero : 2603, paĝoj : 53–60
  3. [1] (2011).
  4. CRC Handbook of Avian Body Masses by John B. Dunning Jr. (Editor). CRC Press (1992), ISBN 978-0-8493-4258-5.
  5. 5,0 5,1 5,2 5,3 doi 10.1071/MU9750132

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]