Reĝino Ginevra

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Reĝino Ginevra
homo eble fikcia • legenda figuro • half-giant in a work of fiction
Verko Artura legendo
Le Morte d'Arthur
Rolita de Julie Andrews, ...
Informoj
Sekso ina
Okupo verkisto
Patro Leodegrance
Gefratoj Gwenhwyfach
Edzo/Edzino Reĝo Arturo
Kunulo Lanceloto
vdr
Reĝino Ginevra, de William Morris

Reĝino Ginevra, edzino de Reĝo Arturo.

Laŭ iuj versioj de la Artura legendo, ŝi estis la filino de Reĝo Leodegrance. Ŝi plej famas pro am-rilatoj kun Kavaliro Lanceloto. Agravain kaj Mordred (la nevo aŭ nelegitima filo de Arturo) malkaŝis la am-aferon, kaj Lanceloto fuĝis el la kortego de Arturo. Senentuziasme Arturo kondamnis Ginevran esti ŝtiparumota. Konsciante ke Lanceloto klopodus savi ŝin, li sendis multajn kavalirojn por defendi la ŝtiparon, kvankam Gawain rifuzis partopreni. Lanceloto kaj liaj sekvantoj alvenis, batalis kontraŭ la kavaliroj kaj forprenis Ginevran. Dum la batalo mortis Gaheris kaj Gareth, la fratoj de Gawain. Pro tio Gawain tiom koleris ke li devigis Arturon invadi Francion kie situis la bienoj de Lanceloto. Dume Ginevra restis en Anglio, kaj Arturo konfidis ŝin al la protekto de Mordred. Tiu, tamen, komplotis kapti la anglan tronon kaj edziĝi al Ginevra. Iuj verkistoj diris ke ŝi konsentis; aliaj, ke ŝi fuĝis al monaĥinejo. Aŭdinte raportojn de la perfido de Mordred, Arturo revenis en Anglion, kaj sekvis la Batalo de Camlann, kie Arturo mortigis Mordred sed li mem estis mortige vundata. Oni portis la mortantan reĝon al la insulo Avalon. Post fina renkonto kun Lanceloto, Ginevra revenis al sia monaĥinejo, kie ŝi pasis la restaĵon de sia vivo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]