Reĝino Maja
|
Elekto de artikoloj pri |
|
|
Tri juveloj |
|
|
Budhisma praktiko |
|
|
Budho · Bodhisatvo |
|
|
Trispeca membrigado |
|
|
Tripitako· Vinajo |
|
Maja aŭ Mahamaja estis patrino de budho Ŝakjamuni, la fondinto de budhismo. En sanskrito kaj palio Maja signifas iluzio. Ŝi mortis kelke da tagoj post la naskiĝo de Budho - la naskiĝo de Budho estas plimulte metata en la jaron 563 a. K..
Ŝi naskiĝis en Devadaha, la malgranda reĝlando en antikva Nepalo. Ŝi edziniĝis kun reĝo Ŝuddhodana el dinastio de Ŝakjoj kaj transloĝiĝis al li en Kapilavast. Foje ŝi sonĝis pri blanka elefanto, kiu enpaŝis en ŝin en la sonĝo. Post nelonge ŝi konststis, ke ŝi estas graveda. Kiel estis kutime, Maja forveturis por naski en la domon de siaj gepatroj. Survoje ŝi volis ripozi en bosko Lumbini, Kiam ili haltis eĉ kun la akompanantaro, Maja eksentis, ke ŝi jam ne plu povas prokrasti la naskon kaj naskis tie. Laŭ tradicio ŝi naskis staranta; dum ŝi tenis per la dekstra mano arbon, la infano eliris el ŝi tra la dekstra flanko. la malgranda princo ricevis nomon Siddhartha.

