Reĝinsulo (Brita Kolumbio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Reĝinsulo, Kinginsulo aŭ en angla origine King Island. estas insulo de la marbordo de kanada provinco Brita Kolumbio. Ĝi situantas sude de la Kanalo Dean kaj je ĉirkaŭ 20 km oriente de Bella Bella. Kelkaj aliaj insuloj separas Kinginsulon el la malferma maro ĉe Queen Charlotte Sound.

Kinginsulo havas areon de 808 km², kio faras ĝin la sepa plej granda insulo en Brita Kolumbio.[1]

Kinginsulo ricevis sian nomon ne el reĝo sed en 1793 de George Vancouver, honore al ŝipkapitano James King ĉe kiu Vancouver estis servinta ĉe la ŝipo Discovery dum la lasta parto de la tria vojaĝo de James Cook.[2]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Koordinatoj: 52° 10′ N 127° 43′ U / 52.167 °N, 127.717 °U / 52.167; -127.717 (mapo)