Reĝlanda fromaĝo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La reĝlanda fromaĝo (portugallingve Queijo do Reino) estas duonmola brazila fromaĝo el bovina lakto. Oni verŝas el ĝi ĝenerale rondajn formojn kun pezo de 0,5-1–2 kg kaj kovras ĝin per ruĝa parafina tavolo. Oni originale kolorigis originale ŝelon de la fromaĝo per cinabro por imiti nederlanda edama fromaĝo. Hodiaŭ, la rolon de cinabro transprenis la parafino kolorigita per urucum (brazila ruĝa frukto).

La interno de la reĝlanda fromaĝo estas sentrua, orflava, la gusto estas leĝere pikanta, sed malpli ol la edama, tial oni uzas ĝin volonte por apetitvekaj nutraĵoj, ĉefe dum plej solenaj kristanaj festoj (Pasko kaj Kristnasko).

La fromaĝo ricevis sian nomon ĉar ĝiaj unuaj fabrikantoj en 19-a jarcento kreis ĝin kiel falsaĵo de edama fromaĝo, kiun tiam oni nomis en Brazilo "fromaĝo de Nederlanda Reĝlando" aŭ simple "reĝlanda fromaĝo". Tio okazis ĉar brazila moro devigas ke oni manĝu Eŭropajn manĝaĵojn dum grandaj kristanaj festoj. Dum la 20-a jarcento, la reĝlanda fromaĝo evoluis kaj malsimiliĝis al nederlanda modelo kaj, meze pasinta jarcento, stablis. Oni diras ke hodiaŭ ĝi estas la plej bona fromaĝo farata en Brazilo.