Reĝlando Algarvo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Reĝlando Algarvo
Plena origina nomo:
Reino do Algarve
 Almohada regno 12491910 Unua portugala respubliko 

reĝlando
Geografio
Portugalio (supre) kaj Algarvo (sube) en 1561
Portugalio (supre) kaj Algarvo (sube) en 1561
Ĉefurbo:
Loĝantaro
Ŝtat-strukturo
Antaŭaj ŝtatoj:
Almohada regno Almohada regno
Postsekvaj ŝtatoj:
Unua portugala respubliko Unua portugala respubliko
Elstaraj historiaj eventoj
Diplomatiaj Rilatoj

Reĝlando Portugalio

vdr

La Reĝlando Algarvo aŭ kun artikolo Reĝlando/regno de la Algarvo (portugale Reino do Algarve, de la araba Gharb al-Andalus غرب الأندلس, "okcidento de Andaluzio", aŭ mallonge al-Gharb الغرب‎, "la okcidento"[1]), post 1471 plurale Reĝlando/regno de la Algarvoj (portugale Reino dos Algarves), estis laŭnoma regno ene de la Regno de Portugalio, lokita en la plej suda regiono de kontinenta Portugalio, la regiono nun nomata Algarvo.

Ĝi estis la dua teritorio de la portugala krono kaj laŭnome kompreniĝis kiel aparta regno, kvankam fakte la reĝlando Algarvo neniam havis instituciojn, specialajn privilegiojn aŭ aŭtonomecon. En realeco, ĝi estis simple honora titolo por la regiono Algarvo bazita sur ties historio, dum la regiono estis tre simila al la cetero de la portugalaj provincoj.

Statuo de Alfonso la 3-a en Faro.

La titolo Reĝo de Silves estis unue uzita de Sanĉo la 1-a de Portugalio post la unua konkero de la urbo Silves el la Almohada regno en 1189. Ĉar tiu konkero ne kovris la tutan regionon Algarvo, Sanĉo neniam uzis la titolon Reĝo de Portugalio kaj la Algarvo, sed anstataŭe tiun titolon adoptis lia nepo Afonso la 3-a de Portugalio kiel parto de la titoloj kaj honoroj de la Portugala Krono.

La titolo pluvivis en la nomo de la Unuiĝinta Reĝlando de Portugalio, Brazilo kaj Algarvo, formale unio de tri sendependaj reĝlandoj, inter la jaroj 1815 kaj 1825.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Notu, ke en la araba vorto la konsonantoj g-r-b estas la samaj kiel en la vorto Magrebo, same signifante okcidenton.