Reĝlando Danio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Reĝlando Danio

Detaloj

Detaloj

Detaloj Detaloj
Nacia himno: Kong Christian stod ved højen mast
suverena ŝtatokonstitucia monarkioreĝlando • kolonia ŝtato • landounueca ŝtato • OECD-lando • reĝlando
Bazaj informoj
Ĉefurbo Kopenhago
Oficiala(j) lingvo(j) dana lingvo, feroa lingvo, gronlanda lingvo
Uzata(j) lingvo(j) gronlanda lingvo, Kalaallisut, Inuktun, tunumiisut, feroa lingvo, dana lingvo, germana lingvo
Loĝantaro 5 930 987 (1-a de januaro 2020)
Horzono UTC+01:00
Interreta domajno .dk
Landokodo DNK
Telefona kodo +45
Plej alta punkto Gunnbjørn Fjeld
Plej malalta punkto Lammefjord
Politiko
Politika sistemo unueca ŝtato
Ŝtatestro Frederiko la 10-a
Ĉefministro Mette Frederiksen
Ekonomio
Valuto dana krono
vdr
Mapo de la Reĝlando Danio.

La reĝlando Danujoreĝlando Danio (dane Kongeriget Danmark, malnove Danmarks Rige) estas konstitucia monarkio kaj komunumo de unu superrega parto kaj du aŭtonomaj partoj: la lando Danujo en norda Eŭropo, la Ferooj en la norda Atlantiko kaj Gronlando en norda Ameriko. La lando Danujo, samnoma kun la tuta reĝlando, estas la superrega parto, kie daŭre troviĝas la resto de la justica, ekzekutiva kaj leĝdona potenco.[1] La aŭtonomaj regnopartoj Gronlando kaj Ferooj havas proprajn parlamentojn, kaj aldone havas po du parlamentanojn en la tut-reĝlanda parlamento Folketinget.

La rilato inter la anaj regnopartoj nomiĝas Rigsfællesskabet (= proks. "regna komunumo").[2]

Laŭ la memrega leĝo de la Ferooj, tiuj insuloj konsistas el popolo ene de la reĝlando. [3]

La memrega leĝo de Gronlando ne enhavas similan difinon, sed priskribas la gronlandan popolon kiel popolo laŭ difino de internacia leĝo havanta rajton de memdecido.[4]

La reĝlando Danujo membriĝis en la Eŭropa Unio. La du aŭtonomaj regnopartoj tamen decidis ne partopreni, tiel do efektive nur la regnoparto Danujo membras en la EU.

Regno(parto) Loĝantaro Areo (km²) Denseco (Loĝ. / km²) Parlamentanoj
Reĝlando Danujo 5 626 011 2 220 093 2.5 179
Danujo 5 519 441 43 094 127 175
Ferooj 49 006 1 399 34 2
Gronlando 57 564 2 175 600 0.026 2

Internacia Komunumo[redakti | redakti fonton]

Antaŭe, la rilatoj internaciaj estis ekskluzive plejparte entreprenitaj de Danio, nome de la tri regionoj, sed lastatempe, ambaŭ regionoj pliigis sian rolon en la ekstera politiko. La Feroaj Insuloj kaj Gronlando konvertiĝis en pli aŭtonomaj kaj kune havas influon pri ekstera politiko se koncernas iliajn naciajn interesojn, kiaj la geopolitikaj kaj komerca fiŝkaptado. Tamen, tiuj regionoj daŭre estas, laŭ internacia kunteksto, parto de la dana administrado, kie Ferooj kaj Gronlando kuniĝis al la danaj delegitaroj ĉe la tablo de la internacia komunumo.

Ferooj kaj Gronlando membras ĉe la Nordlanda Konsilistaro. Ili konvertiĝis en integra parto de Eŭropa Unio, sed neniu el ili estas vera membro. Gronlando, devis sekvi Danion en la Eŭropan Union en 1973, sed decidis forlasi ĝin en 1985 post la efektiviĝo de siaj novaj aŭtonomiaj leĝoj enkondukitaj en 1979, estante la ununura lando forlasanta la Union. Gronlando kaj Ferooj estas duonmenbroj de Unuiĝintaj Nacioj, NATO, la OEKE kaj Monda Organizaĵo pri Komerco, ĉar Danio reprezentas la Rigsfællesskab. Danio permesis la pliigon de la partopreno de ambaŭ regionoj en la internaciaj aferoj, kiel ezemplo, Gronlando estis inkluzivita en la procezo por nova traktato inter Danio kaj Usono rilate la aerbazon de Thule en la nordoriento de Gronlando.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Harhoff, Frederik (1993) Rigsfællesskabet (danlingve kun angla resumo). Århus: Klim, p. 498. ISBN 87-7724-335-8
  2. Skou, Kaare R. (2005) Dansk politik A-Å (danlingve). Aschehoug, p. 578. ISBN 87-11-11652-8
  3. The Faroese home rule §1: "The Faroe Islands constitute a self-governing community of a people within the Kingdom of Denmark within the framework of this law..."' Lov om Færøernes Hjemmestyre. Retsinformation.dk. "§ 1. Færøerne udgør inden for denne Lovs Rammer et selvstyrende Folkesamfund i det danske Rige. I Henhold hertil overtager det færøske Folk ved sin folkevalgte Repræsentation, Lagtinget, og en af dette oprettet Forvaltning, Landsstyret, inden for Rigsenheden Ordningen og Styrelsen af færøske Særanliggender som angivet i denne Lov."
  4. The Greenlandic self-government act: "In recognition of the fact that the people of Greenland constitutes a people in international law with the right to self-determination, the law builds on a wish to promote equality and mutual respect in the partnership between Denmark and Greenland." Lov om Grønlands Selvstyre. Retsinformation.dk. "I erkendelse af, at det grønlandske folk er et folk i henhold til folkeretten med ret til selvbestemmelse, bygger loven på et ønske om at fremme ligeværdighed og gensidig respekt i partnerskabet mellem Danmark og Grønland.