Reĝlando Fezo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

La Reĝlando FezoRegno Fezo estis ŝtato estrata de berberoj en Maroko, kiu ekzistis inter 1472 kaj 1554. Ties ĉefurbo estis Fez kaj ĝi okupis grandan parton de la norda duono de Maroko. Ties najbaroj estis la zianidoj de Tlemceno oriente; la saadianoj de Marakeŝo sude, kun la rivero Um Er-Rabia, kiel komuna limo; la hispana enklavo de Melijo nordorente; kaj la portugala enklavo de Sebto nordookcidente.

La regno formiĝis kiam Abu Abdalaho al-Ŝeikx Muhamad ibn Jahja konkeris la urbon de Fez al sultano de benimerinoj Ŝorfa en 1472, kio komencigis la regadon de la dinastio de Ŭatasidoj kiu anttaŭe estis havinta kelkajn vizirojn. Sukcedis al la dinastio de Benimerinoj.

En 1550, la saadianoj konkeris Fez, sed en 1554, la ŭatasido Abu 'Ali Hasûn, kun helpo de otomanoj instalitaj en Alĝero rekaptis la urbon. Finfine li estis malvenkita kaj mortigita en Tadla fare de la saadiana Muhammad al-Ŝeikx kiu rekuperis Fez.

La lastaj ŭatasidoj estis masakritaj de berberaj piratoj dum ili estis fuĝintaj el Maroko.