Reĝlando Italio (1805–1814)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tiu ĉi artikolo temas pri la itala ŝtato dum la napoleona regado. Por scii pli pri la regno kreiĝinta en 1861, vidu Itala reĝlando.
Reĝlando Italio
Plena origina nomo:
Regno d’Italia
 Cisalpa Respubliko 18051814 Reĝlando Lombardujo-Venetio 

historia lando • Napoleona satelita ŝtato
Geografio
Italujo en 1810
Italujo en 1810
Ĉefurbo:
Loĝantaro
Ŝtat-strukturo
konstitucia monarkio Konstitucia Monarĥio
Napoleona liro Itala liro
Antaŭaj ŝtatoj:
Cisalpa Respubliko Cisalpa Respubliko
Postsekvaj ŝtatoj:
Reĝlando Lombardujo-Venetio Reĝlando Lombardujo-Venetio
Elstaraj historiaj eventoj
Diplomatiaj Rilatoj
vdr

La Reĝlando Italio (itale Regno d’Italia) kreiĝis en la jaro 1805 kiel sukceda ŝtato de la Respubliko Italio (la tiel nomata Cisalpa Respubliko). Ĝi ekzistis ĝis 1814 kaj estis konstitucia monarĥio, kies ŝtatestro, la reĝo de Italio, estis Napoleono.

Antaŭ la kreiĝo

Fine de la 18-a jarcento, la Itala duoninsulo ne estis unuigata en unu nacio, sed apartigata en diversajn ŝtatojn, pri kies posedo batalis inter si la Habsburga Monarĥio kaj la Burbona, t.e. antaŭrevolucia Francujo. Kiam la Franca Revolucio okazis en 1789 kaj Napoleono, kiu iĝis estro de Francujo, komencis konkeri Eŭropon, li ankaŭ kapablis dominantiĝi super Italujo. Napoleono kreis reĝlandon en la regionoj de Lombardujo, Venecio, Modeno, Papa Ŝtato, Istrio, Dalmatio, Piemonto, Savojo, Ĝenovo, Parmo kaj Toskanio nomante ĉi-ĉion Reĝlando Italujo. Napoleono igis sian adoptitan filon Eugène vica reĝo kaj sin mem reĝo de Italujo.[1] Origine, Napoleono estis volanta, ke lia frato iĝu reĝo, sed tiu ne volis regi super Italujo, do Napoleono mem prenis la kronon.[2]

Proklamo kaj laŭleĝeco

Je la 19-a de Marto 1805, la ŝtata konsilio de la Itala Respubliko decidis pri konstituciŝanĝan dekreton donanta la suverenan potencon de la lando al la Franca imperiestro, Napoleono. En la dua artikolo de tiu dekreto, la itala konsilio pliklarigis, ke la nove kreata monarĥio estu hereda kaj la krono estu transdonata de patro al filo (kiu ankaŭ rajtis esti adoptita).[3]

Sub la rego de Napoleono, oni enkondukis francajn leĝojn en Italujo, i.a. la francan civilan kodekson, kio iomete plibonigis la juran situacion donante unu komunan leĝaron al antaŭe diversleĝaj landopartoj. Tamen, Italujo devis partopreni en la tiel-nomata kontinenta barikado, kiu estis barilo kontraŭ komerco kun la Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando. Tiu barilo havis malbonegan influon al la itala ekonomio same kiel al la ekonomio de multaj aliaj regionoj en Eŭropo, kiuj estis aliĝintaj al la barilo.[4]

Italujo en la Napoleonaj militoj

La itala reĝlando, kiu estis Napoleona ŝtato, partoprenis en la militoj, kiujn Napoleono kondukis kontraŭ Aŭstrujo en 1805 kaj 1809, Prusujo en 1806/1807, en Hispanujo de 1808 ĝis 1812 kaj ege kontribuis al la atako kontraŭ Rusujo en 1812, kiam ili perdis ĉirkaŭ 25 000 de 27 000 soldatoj, kiujn ili estis sendintaj. Precipe en Hispanujo, la itala reĝlando montriĝis kiel tre helpema militpotenco al la franca ekspansio.[5] La militistaj kokardoj havis la naciajn kolorojn; ili estis verdaj, ruĝaj kaj blankaj. La uniformoj aspektis kvazaŭ kiel la francaj, nur kun verda anstataŭ blua ĉefkoloro. La tutan armeon de la reĝlando formis la reĝa gardo, sep infanteriaj regimentoj, du dragonaj regimentoj, unu ĉevala artileria regimento kaj unu teknikista bataliono kun kutima helpa kaj subtenanta personaro.

Ankaŭ la Reĝlando de Napolo batalis por la Franca imperio, post kiam Napoleono igis sian fraton Joseph Bonaparte reĝo de Napolo, do la tuta surkontinenta lando de Italujo estis surflanke de Francujo.

Vidu ankaŭ

Referencoj

  1. Carpenter, Dean: The Kingdom of Italy, 1805–1814. Publikigata la 29-an de Julio 1997. Ligilo: http://www.miniatures.de/italia-regno-1805-1814.html. Vidita la 23-an de Decembro 2013.
  2. MadMonarchist: Napoleonic Kingdom of Italy. Publikigata la 26-an de Majo 2012. Ligilo: http://italianmonarchist.blogspot.de/2012/05/napoleonic-kingdom-of-italy.html. Vidita la 23-an de Decembro 2013.
  3. Fournier: Napoleon, 293-295; Lavisse kaj Rambaud, Histoire Generale, IX, 431-432. Vidita la 23-an de Decembro 2013.
  4. MadMonarchist: Napoleonic Kingdom of Italy. Samloke.
  5. Carpenter, D.: The Kingdom of Italy. Samloke.