Jerusalema reĝlando

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Reĝlando de Jerusalemo)
Saltu al: navigado, serĉo
Jerusalema reĝlando
Origina nomo Roiaume de Jherusalem
Regnum Hierosolimitanum
 Fatima kalifujo 10991291 Mameluka sultanujo 
Flag of kingdom of jerusalem.jpg
flago
Armoiries de Jérusalem.svg
blazono
Geografio
Orienta Mediteraneo 1135.svg
Ĉefurbo:
Jerusalemo (1099 – 1187)
Akko (1191 – 1291)
Loĝantaro
Kvanto de loĝantoj:
proksimume 250 000 homoj sur provincoj
90 000 -  120 000 eŭropanoj
Nacia konsisto:
frankoj (proksimume 25 % el la suma populacio), araboj, judoj, grekoj, sirianoj, ka.
Ŝtat-strukturo
Estiĝo:
1099 (okupo de Sankta Lando fare de krucistoj en la paso de la unua krucmilito)
Pereo:
1291 (falo de Akko en la manojn de mamelukoj)
Antaŭaj ŝtatoj:
Fatima kalifujo Fatima kalifujo
Postsekvaj ŝtatoj:
Mameluka sultanujo Mameluka sultanujo
Historio
v  d  r
Information icon.svg

Jerusalema reĝlando (malnovfrance Roiaume de Jherusalem, latine Regnum Hierosolimitanum) estis krucista ŝtato fondita en la Sankta Lando post la unua krucmilita ekspedicio en la jaro 1099. La nova kristana reĝlando havis fermitajn aliancojn kun okcidenteŭropaj monarkioj kaj kompare kun ili ĝi estis relative malgranda kaj malforta ŝtato, kiu devis esti ofte ekonomie kaj soldate subtenata el Eŭropo. Post la falo de graflando de Edessa en la manojn de Zengí, la mosula atabego, estis en la jaro 1146 proklamita de papo Eŭgeno la 2-a la dua krucmilito por defendi la sanktan tombon. Tiu ĉi ekspedicio eltiris kaj sieĝis Damaskon, sed ĝi finiĝis nefame. La 4-an de julio de la jaro 1187, okdek ok jaroj post la konkero de Jerusalemo fare de la krucistoj, sultano Saladin venkis la reĝon Guy de Lusignan en batalo apud Hattín kaj poste li komencis grandan ofenzivon kontraŭ krucistoj en Levantenio. Sekve estis el Eŭropo sendita la tria krucmilito, en kiu partoprenis interalie la angla reĝo Rikardo la 1-a Leona Koro, la reĝo de Francio Filipo Aŭgusto kaj la romia-germana imperiestro Frederiko Barbarosa. La krucmilito daŭris tri jarojn kaj eŭropanoj akiris reen per batalo la palestinan marbordon, sed al ceteraj antaŭaj krucistaj ŝtatoj en Cisjordanio kaj Jerusalemo mem ili jam armee ne havis fortojn. Jerusalema reĝlando estis reduktita al malgranda strio de lando apud la mediteranea marbordo, reganta nur kelkajn urbojn kaj kun nova ĉefurbo Akko, ĝis kiam ĝi estis en la jaro 1291 definitive neniigita fare de Ĥalil, la mameluka sultano.

La reĝlando prenis la teritoriojn de hodiaŭa Israelo, Cisjordanio kaj Gaza Sektoro. Apartenis al ĝi ankaŭ teritoriojn de hodiaŭa Libano norde, Sinajo sude kaj parto de hodiaŭa Jordanio kaj Sirio. La krucistoj same provis disvastigi siajn teritoriojn je Fatima kalifujo, sed sensukcese. La palestinaj krucistoj estis forte ligitaj al siaj najbaroj, precipe al la Armena reĝlando en Kilikio kaj Bizanca Imperio, danke al kiuj la latinaj krucistoj parte "orientizis sin".

La estiĝo de reĝlando kaj frua historio[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikoloj Unua krucmilito kaj Sieĝo de Jerusalemo (1099).
Sieĝo de Jerusalemo fare de krucistoj en la jaro 1099
Godefroi el Boulloin kiel Ŝirmanto de sankta tombo

En la jaro 1095 papo Urbano la 1-a dum koncilio en Clermont proklamis la unuan krucmilitan marŝon kontraŭ nekreduloj kun celo helpi la orientajn kristanojn en batalo kontraŭ antaŭeniro de selĝukaj turkoj en Anatolio. Tamen Sankta lando fariĝis la ĉefa celo de intereso de tiu ĉi soldata ekspedicio. Sekve estis ekspediciita militmarŝo orienten kaj kulmino de la kruciato estis sieĝo de Jerusalemo en julio de 1099.

Ankoraŭ antaŭ la konkero de la urbo mem bruletis inter krucistoj disputo pri la estonta statuto de Jerusalemo kaj post ties konkero ĝi ekbrulis plene. Por solvi tiun ĉi demandon kunvenis koncilio, kiun partoprenis la plej superaj ekleziaj altranguloj kaj soldataraj komandantoj. Kavaliroj kaj profanaj partoprenantoj de la ekspedicio opiniis, ke estus elektota laŭregula reĝo, sed la pastraro oponis, ke la registaro devus esti pure teokrata kaj en pozicion de la reganto de urbo ĝi realigis episkopon Arnoldon Malecorn. La nobelaro rifuzis tion, ĉar ili ne volis rezigni pri sia parto de la konkero de Sankta lando utile al la eklezio, sed ili devis serĉi ian kandidaton inter si. Ĉefaj kandidatoj fariĝis du antaŭaj gvidantoj de la unua krucmilito: malsupralorena duko Godefroi de Bouillon kaj Raimond de Saint-Gilles, grafo el Toulouse. Utile al Raimond atestis lia granda riĉeco, li plie ombrigis la ceterajn krucistajn gvidantojn per sia aĝo kaj spertoj. Krom tio li estis proksima parenco, en la tempo de la atako kontraŭ Jerusalemo jam mortinta, papa legato Adhémar Le Puy, kiu uzis inter la partoprenantoj de la ekspedicio grandan seriozecon. Raimond spite al tio ne pruviĝis kiel armeestro, ĉe normanaj partoprenantoj de la ekspedicio li ne estis ŝatata kaj subtenis lin eĉ ne parton de propraj soldatoj, kiuj post la konkero de Jerusalemo volis reveni reen Eŭropon. Raimon estis tial devigita jam plu ne klopodi pri la regado super Jerusalemo. La koncilio poste turniĝis al lia rivalo Godefroi. Tiu akceptis la proponon, sed li rifuzis titolon reĝo kaj akceptis sole titolon Ŝirmanto de Sankta tombo (Advocatus Sancti Sepulchri) kun kaŭzigo, ke "neniu estus portinta oran kronon en la urbo, kie Kristo portis Dornokronon". Sed Raimond estis pro tiu ĉi venko de Godefroi kolerigita, li rifuzis agnoski lian aŭtoritaton kaj konkeris jerusaleman citadelon. La nove destinita Ŝirmanto de Sankta tombo postulis, ke la citadelo estu tuj transdonita al li, sed la grafo de Toulouse malrapidis. Sed fine li transdonis Turon de Davido al Pierre de Narbonne, la provensala episkopo, kiu estis aliancano de Raimond. Sed la episkopo ne volis partopreni en la disputo de grandpotenculoj kaj li transdonis armistice la citadelon al Godefroi de Bouillon. Raimond de Saint-Gilles, ne atendinta tiun ĉi tiron, furioziĝinte diris, ke "li jam ne ĝojas pri estimo, pri kiu li pretendas, kaj ke li jam ne povas resti ĉi tie..." Sekve la grafo fortiris eĉ kun sia soldataro el Jerusalemo ĝis Jeriĥo. Nova jerusalema ĉefepiskopo estis elektita klera, sed aroganta kaj nepopulara Arnoul de Chocques.

Kiam Godefroi ekregis, li devis stariĝi al senpera minaco en aspekto de grandega armeo de fatima kalifujo subgvide de veziro al-Afdal, kiu militmarŝis por denove konkeri Jerusalemon. La malamikiĝintaj eŭropaj kavaliroj tiel denove unuiĝis kaj ekmarŝis kun la armeo en suma nombro dek du mil kavaliroj kaj naŭ mil infanteriaj soldatoj renkonte al egiptoj. Al-Afdal, kiu estis certa pro sia superforto, malrapidis kun antaŭenmarŝo kaj atendis egiptan ŝiparon, kiu devis provizi lian armeon. La krucistoj, kiuj ekmarŝis renkonte al la muslimoj, ekatakis frumatene la duoblan malamikan soldataron. En la armeo de al-Afdal eksplodis paniko kaj la egiptoj kun grandaj perdoj ekretiriĝis al fortikaĵo Askalono. La veziro mem sukcesis fuĝi el la batalo. Per tiu ĉi venko la krucista venko estis finita kaj Jerusalema reĝlando estis certigita.

Komence de la jaro 1100 la krucistoj finis disputojn kun lokaj arabaj emiroj, kiuj rifuzis agnoski la krucistojn kiel siajn feŭdajn senjorojn. Godefroi de Bouillon ekmarŝis printempe de 1100 por helpi al Tankred, la galilean princon, en regionon de Transjordanio, kiun ili sekve subjugis. Survoje reen ĝis Jerusalemo Godefroi ricevis mesaĝon pri alveno de granda venecia floto. La Ŝirmanto de Sankta tombo tial rapidis al urbo Jafo, por ke li renkontiĝu kun venecianoj kaj interkonsentis kun ili la armean kunlaboron. Godefroi poste grave malsaniĝis kaj forveturis nur kun malgranda taĉmento ĝis Jerusalemo, dum ĉiuj liaj komandantoj, inter ili ankaŭ nova jerusalema patriarko Daimbert de Pizo, komune kun soldataro plifortigita je la veneciaj fortoj elmarŝis kontraŭ haveno Ĥajfo. La unua krucista reganto de Jerusalemo Godefroi de Bouillon mortis la 18-an de julio 1100 kaj komandanto de lia garnizono rapide sendis mesaĝiston ĝis Edessa al Baldueno de Bouillon, la frato de Godefroi, por ke li venu ĝis Jerusalemo kaj transprenu la heredaĵon. Pri la morto de Godefroi en sieĝejo antaŭ Ĥaifo eksciis ankaŭ la patriarko Daimbert de Piza, kiu havis siajn proprajn ambicojn. La patriarko skribis leteron al antioĥa princo Bohemundo postulante lin, por ke li kiel eble plej baldaŭ alveturu al li kaj samtempe en la letero kiel la jerusalema patriarko li malpermesis al Baldueno vojaĝon ĝis Jerusalemo. Sed Bohemundo de Tarent neniam ricevis la leteron de Daimbert kaj nelonge post tio li estis militkaptita dum pli malgranda batalo kontraŭ turkoj. Baldueno de Boulogne dum nomumis sian kuzon en Edessa Balduenon Le Bourg kiel sia sekvanto kaj la 2-an de oktobro li ekiris al Jerusalemo. Patriarko Daimbert dume vane atendis la alvenon de sia aliancano el Antioĥio, kiun li ne ĝisatendis, anstataŭ li alveturis Baldueno, kiu estis bonvenigita de pilgrimantoj eĉ de siaj samlandanoj el Loreno. La malvenkita Daimbert tial retiriĝis en monaĥejon sur monto Siono. Baldueno pli poste invitis lin ĝis la urbo kaj konfirmis lin en funkcio de la patriarko, per kio li egaligis rilatojn kaj Daimbert kronis lin en 1100 dum Kristnasko en Betleĥemo je reĝo.

Kronado de la unua jerusalema reĝo Baldueno la 1-a

Reĝo Baldueno la 1-a sukcese disvastigis la teritorion de sia ŝtato; li konkeris havenurbojn Akkon (1104) kaj Bejruton (1110). En la jaro 1111 la krucistan Transmarejon vizitis kiel la unua eŭropa reganto la norvega reĝo Sigurdo, nomata ekde tiu tempo Jorsalfar, en la malnovnorvega lingvo Jórsalafari (tiu, kiu tiris en Jerusalemon) - kaj partoprenis ankaŭ komune kun la krucistoj la sieĝadon de Sidono, kiu post la trimonata sieĝado kapitulaciis. Pro tio la krucistoj priregis escepte de haveno Tiro la tuta palestinan marbordon.

Baldueno la 1-a ankaŭ uzis sian statuson de feŭda senjoro por pluaj krucistaj ŝtatoj norde, Edessa graflando (kiun li fondis), Antioĥa princlando kaj post la konkero de Tripolo en la jaro 1109 ankaŭ Tripolan graflandon. La reĝo kelkfoje sukcese repuŝis atakojn de arabaj soldataroj el Egiptio en kelke da bataloj proksime de Ramlo kaj sur pluaj lokoj sudoriente de la lando kaj en la jaro 1113 ankaŭ turkajn atakojn el ĝazira Mosulo kaj siria Damasko. Sed jam en la jaro 1102 la krucistoj suferis malvenkon, el kiu Baldueno nur apenaŭ eliris. La reĝo ankaŭ celis sian politikon al ekspandema direkto kaj ofte li atakis la arabajn teritoriojn malantaŭ Jordano, kiujn li ne hezitis rabi. La krucistoj konkeris regionon de Moabo kaj Idumejo, kie en la jaro 1115 ili fondis burgon Krak de Montréal. Lia dura antaŭenmarŝo baldaŭ ĝisatendis aprezon eĉ de reprezentantoj de la eklezio, kun kiuj li estis (frunte kun patriarko Daimbert) plimulte en disputo.

Nombro de loĝantoj de la okcidenta rito, da kiuj estis en Sankta Lando en la prekrucistaj tempoj tre malmulte, komencis ascendi kaj pluaj superfortoj por la novaj reĝlandoj alportis krucmilito el la jaro 1101. Italaj urbaj ŝtatoj Venecia respubliko, PisaGenova respubliko komencis ludi en la krucistaj ŝtatoj gravan rolon. Itala ŝiparo helpis la krucistojn dum la konkero de la palestinaj havenoj, rekompenco pro la armea helpo estis por ili aldono de komercaj kvartaloj en tiuj ĉi nove konkeritaj urboj; italoj plu helpis kun plialtigado de latina populacio. Post armea militiro en Transjordanio en 1115 estis denove enloĝigita Jerusalemo, kaj nome precipe de krucistaj vilaĝanoj el Eŭropo kaj de enlandaj kristanoj. Sed Jerusalema reĝlando suferis pro geografia distanco de la okcidenta Eŭropo kaj ties orienta limo ne estis ideala por defendlinio. Plimulto de teritorioj, kiujn tiutempe la jerusalema reĝo priregis, troviĝis en zono de teritorioj inter Mediteraneo kaj rivero Jordano. La landoj malantaŭ ĝi estis ofta okazejo de atakoj kaj armeaj kunpuŝiĝoj.

Baldueno la 1-a Jerusalema mortis en la jaro 1118, eĉ ne lasinte heredanton. Lia laŭleĝa sekvanto tial fariĝis lia nevo, grafo el Edessa, Baldueno Le Bourg, kiu surtroniĝis kiel Baldueno la 2-a. Tiu ankaŭ montriĝis esti kapabla reganto, li sukcese defendis la reĝlandon kontraŭ invado de la selĝukaj turkoj kaj fatimaj egiptoj kaj plu li disvastigis la teritorion de Jerusalema reĝlando.

Baldueno la 2-a estas transdonanta la templon de Salomono en la manojn de Huguens de Payns, la unua grandmajstro de ordeno de templanoj

La venecia surmara subteno ebligis al frankoj konsideri pri atako kontraŭ iu el la lastaj arabaj enklavoj sur la palestina marbordo. Kiel verŝajnaj estis urboj AskalonoTiro. Urbo Askalono estis strategie signifa, sed por la komerco ĝi havis nur randan signifon, dume Tiro estis riĉa komerca centrejo. La venecianoj tial realigis atakon ĝuste kontraŭ Tiro kaj tiu vere en la jaro 1124 falis. La veneciaj komercistoj en la urbo akiris propran kvartalon, preĝejojn kaj juĝejan aŭtonomion.

Dum la regado de Baldueno la 2-a estiĝis en Sankta Lando la unuaj kavaliraj ordenoj kaj plu pliprofundiĝis la influo de Jerusalemo super la krucistaj ŝtatoj Edessa kaj Antioĥa princlando, kie Baldueno la 2-a fariĝis regento anstataŭ iliaj indisponitaj regantoj. La reĝo mem estis tamen dum sia regado kelkfoje malvenkita kaj militkaptita fare de selĝukoj, sed lia regenteco kaj regado en Jerusalemo ne suferis pro tio. La filinoj de Baldueno estis poste edzinigitaj en la regantajn familiojn en Antioĥa princlando kaj graflando de Tripolo, lia plej aĝa filino Melisenda estis post la morto de Baldueno heredonta la kronon en Jerusalemo. Al la Baldueno la 2-a kaj al reĝa konsilantaro estis klare, ke la princino ne povus regi sola, ili do tial klopodis certigi por ŝi avantaĝan nupton. Kun peto pri la elekto de konvena kandidato sur la jerusalema trono ili turniĝis al la franca reĝo Ludoviko la 6-a. Reĝo Ludoviko, kiel eblan jerusaleman reĝon, rekomendis Fulkon la 5-an, grafon el Anjou kaj kapon de potenca dinastio de Anĵuo.

La vivo en la frua reĝlando[redakti | redakti fonton]

Jerusalemo en la tempoj de krucmilitoj

Loĝigado de Transmarejo[redakti | redakti fonton]

Stabila konsistero de la palestina loĝantaro estis ĉiam vilaĝanoj. Oni taksas, ke en tiama tempo vivis en vilaĝoj proksimume kvaronmiliono plejparte de indiĝenaj loĝantoj. La vilaĝanoj estis plejparte muslimoj, sed en la ĉirkaŭaĵo de Betleĥemo, Ramlo, Gazo, Kerako kaj orienta Galileo superis kristanoj. La ĉirkaŭaĵo de la nove fondataj krucistaj burgoj estis loĝigata de la kristanoj, kiuj havis apartajn privilegiojn kaj devojn: ili havis permesite noti sin kiel urbanoj kaj ili donis parton de rikolto kaj parton de militakiraĵo, kiun ili akiris je la muslimoj - el kio rezultas, ke krom la kamparanoj ili estis ankaŭ soldatoj.

Post la konkero de Sankta Lando fare de la krucistoj la konsisto de la loĝantaro en la urboj principer ŝanĝiĝis. Post la unua krucmilito restis sur Proksima Oriento pertakse proksimume 10000 krucistoj-pilgrimantoj kaj malgranda nombro de kavaliroj. Estis do necese akiri por la nova reĝlando novajn loĝigantojn el Eŭropo. Fine de la okdekaj jaroj de la 12-a jarcento vivis en Transmarejo 90.000 ĝis 120.000 eŭropanoj. La okcidentaj vilaĝanoj loĝigadis precipe grandajn havenurbojn, precipe Akkon (kiu havis pertakse preskaŭ 40.000 loĝantojn) kaj Tiron (30.000 loĝantojn). La loĝigado de Jerusalemo, malplena pro murdado, estis jam malfacila, ĉar ĝi estis nek komerca centro nek centrejo de metia produktado, la novajn loĝantojn plie mallogis ties negastema dezerta ĉirkaŭĵo. Por loĝigi la urbon la jerusalemaj reĝoj klopodis logi koloniistojn per ekterordinaraj privilegioj. En la tempo de batalo apud Hattín Jerusalemo havis proksimume 20.000 loĝantojn. Spite al tio, ke latinanoj prezentis eble kvaronon de ĉiuj loĝantoj en la tuta Jerusalema reĝlando, en la urboj ili kreis plimulton.

La vivstilo de la transmaraj frankoj[redakti | redakti fonton]

Kupolo de la Roko en templa parto de Jerusalemo, konstruita en 691 de bizancaj konstruistoj laŭ ordono de kalifo Abd al-Malik. La krucistoj malĝuste konsideris, ke la Kupolo de la Roko estas la templo de Salomono.

La krucistoj, kiuj ekloĝis en Sankta Lando, iom post iom akceptis la vivstilon de la lokaj homoj. Ili komencis vesti sin kiel levantenianoj, se ili ŝanĝis siajn la vulgarajn linajn vestojn je leĝera aerema tolo. Kelkaj latinanoj lasis kreski al si la barbon kiel grekojsirianoj, aliaj razis sin. Same eŭropajn akomodiĝis al la loka manĝadstilo, ekz. ili komencis uzi manĝilarojn. Sed diference de la naskiĝintaj araboj kaj grekoj, kiuj manĝis laŭ modelo de antikvaj romianoj, frankoj manĝonte ĉetabliĝis. Fulcher de Chartres, la kronikisto de la unua krucmilito, skribis:

"Ni, kiuj estis occidentanoj, (okcidentaj almigrintoj, ankaŭ nomataj latinanoj aŭ frankoj - latine Occident) nun fariĝis orientanoj (latine Orient). La devena romiano aŭ franko ĉi tie fariĝis galileano aŭ palestinano. Kaj homo, vivinta en Remeŝo aŭ Chartres, nun sentas sin esti civitano de Tiro aŭ Akko. Jam ni forgesis lokojn, kie ni naskiĝis. Multaj el ni jam ne plu konas ilin, aŭ ili certe ne parolas pri ili. Kelkaj el ni jam havas en tiu ĉi lando siajn domojn kaj siajn servistojn, kiuj apartenas al ili kvazaŭ pro hereda rajto. Aliaj edziĝis kun virino, kiu ne estas ilia samlandanino, sed ŝi estas ekzemple sirianino, armenino aŭ eĉ saracenino, kiu ricevis favoron de bapto. Kiu estis ĉi tie devene fremdulo, hodiaŭ estas samlandano."
Eŭropaj ŝtatoj kaj Proksima Oriento ĉirkaŭ la jaro 1142

Sed malgraŭ tio ili tute ne rezignis pri sia eŭropa identeco. La palestinaj frankoj eĉ plu interkompreniĝis per la malnova franca (la latina lingvo estis lingvo de kleruloj, pastraro kaj oficaj dokumentoj) kaj plu ili anonciĝis al katolika konfesio. Sed ili perdis ankaŭ karakterizan religian fanatismon kaj malamon rilate al alikredantoj, kiun abundis la nove venintaj pilgrimantoj. Tiuj ankaŭ, vidante la vivnivelon de siaj enlandaj samlandanoj, ne eliris el mirego. Male la vizitantoj el la oriento kaj ankaŭ la indiĝenaj araboj rigardis la frankojn senĉese kiel barbarojn. Ankaŭ inter la okcidenta kaj la loka kulturo okazis nenia unuiĝo. Latinanoj plimulte ne interesiĝis pri la muslima kulturo kaj iliaj okcidentaj kutimoj ne influis la enlandan kulturan vivon.

Sur alta nivelo estis en Jerusalema reĝlando kuracista zorgo. La eŭropaj kuracistoj akiradis konojn kaj spertojn de pli progresintaj judoj kaj araboj kaj en la fruaj jaroj de la krucista reĝlando frankoj preferis la lokajn kuracistojn antaŭ siaj samlandanoj. Kronikisto Guillaume de Tiro skribis:

"(Frankoj) malŝatas la konojn kaj la praktikon de niaj latinaj kuracistoj kaj ili kredas nur al la judoj, samaritanoj, sirianoj kaj saracenoj."

En Jerusalemo troviĝis kvar malsanulejoj kaj propran malsanulejon havis ankaŭ ceteraj grandaj urboj kiel Akko, Nabulo, Askalono, Jafo kaj Tiro. Ĉiu malsanulejo havis kvar kuracistojn kaj kvar resanigistojn. Plimulton de la malsanulejoj administris ordeno de johanitoj, kies misio estis precipe zorgo pri la kristanaj pilgrimantoj.

Eŭropanoj kaj la vivo en la urboj[redakti | redakti fonton]

La nenobela eŭropa loĝantaro estis en Oriento en duspeca pozicio: rilate al la krucista senjoraro ili estis servutuloj kaj rilate al la indiĝenoj la reganta klaso. La nenobelaj latinanoj devenis el ĉiuj anguloj de Eŭropo kaj rapide ili akomodiĝis al ĉi tieaj kondiĉoj. Tiuj ĉi loĝantoj vivis plimulte en la urboj, kie ili akiris statuson de burĝanoj (france - bourgeois). Tiuj darfis proprumi senmoveblaĵojn, sed tiun ĉi postenon povis la nenobelaj eŭropanoj akiri enkadre de kelkaj privilegioj, eĉ kiam ili ekloĝis en vilaĝo ĉirkaŭ la nove fondataj burgoj. La burĝanoj estis ja anoj de socia klaso, sed ili ne reprezentis liberan staton.

Frunte de la urbo staris Urba konsilantaro (latine Curia Burgensium, kiun nomumis la senjoro de la urbo kaj en kies frunto staris burggrafo. En kompetenco de Urba konsilantaro estis ankaŭ juĝi la orientajn kristanojn kaj muslimojn. En la havenurboj eksidis juĝejoj por surmaraj aferoj. En la grandaj komercaj centrejoj la italaj aĉetistoj havis ampleksaj privilegioj, kiuj havis propran aŭtonomion, preĝejojn kun pastro sendependa de la loka eklezio. Sed tiu ĉi posteno ne estis la sama en ĉiuj urboj kaj ĝi diferenciĝis en la unuopaj urboj. La komercistoj el Ĝenovo, Venecio, Pizo, sed ankaŭ el Marsejlo kaj Amalfi havis la plej signifan postenon en urboj kontrolataj fare de la krucistoj.

Aparta elemento en la italaj kvartaloj de la krucistaj urboj en Palestino estis komunumoj. Iliaj anoj sociale ne diferenciĝis de la ceteraj loĝantoj de urboj, sed ilia avantaĝa posteno en urbo estis reguligita per interkonsentoj kun la jerusalema reĝo, kiun en la tempoj de la konkero de la havenurboj helpis per leona parto la ŝiparoj de italaj ŝtatoj.

Muslimoj kaj la orientaj kristanoj[redakti | redakti fonton]

Arabaj komercistoj kun sklavoj

La muslimoj kreis majoritan tavolon de la loĝantaro en la vilaĝoj, dume el la urboj ili estis elpelitaj. Plimulto de ili anonciĝis al ŝiita islamo agnoskante la fatiman kalifon en Kairo. En la enlando troviĝis ankaŭ sunaistoj kaj sude de la lando la krucistoj venis en kontakton kun beduenoj, kun kiuj la krucistoj ligis kunlaboradon. Inter Sidono kaj Hebrono estis vivantaj ŝiitaj druzdoj, kun kiuj ili tenis neniajn kontaktojn.

Orientaj kristanoj dekomence bonvenigis la krucistajn soldatarojn kiel siajn liberigantojn de la muslima superregado. La siriaj jakobitoj, parolantaj arabe, sed kies liturgia lingvo estis la siria, darfis resti en la urboj kaj ankaŭ en la vilaĝoj. La orientaj ortodoksuloj, inter kiuj apartenis precipe grekoj, parte ankaŭ armenoj kaj sirianoj ĝojis pro ŝirmo de la bizanca imperiestro, kvankam la lingvo de palestinaj grekoj estis plejparte la araba kaj en la urboj ili administris kelkajn memorigaĵojn. Sed la krucistoj plejparte ne fidis al ili.

La krucista regado signifis por la orientaj kristanoj certan ekonomian plibonigon rilate al la muslima regado, ĉar la krucistoj tiom ne pezigis ilin pro impostoj kiel la judojn kaj la muslimojn, kiuj pagis la samajn sumojn same kiel dum la muslimoj. Tamen pro la religia vidpunkto la krucistoj rilate al alikredantoj ne estis tiom toleremaj kiel araboj antaŭ ili. Frankoj prenis al la lokaj kristanismaj komunumoj la preĝejojn kaj neniam ili konfidis al ili aŭtonomion, kiun la muslimoj ne obĵetis al ili. Sed la jerusalema patriarko postulis la obeemon de ĉiuj kristanoj sendiference, ĉar li sentis sin kiel la plej supera reprezentanto de la kristanaro en Sankta Lando.

Frankoj ligis tre amikajn rilatojn kun la kristanaj maronitoj, kiuj vivis en la montaraj regionoj super Tripolo, kaj eĉ ili deĵoris en la jerusalema soldataro. En la jaro 1182 la maronitoj akceptis la aŭtoritaton de papo kaj ili estis envicigitaj en la latinan eklezion.

Nobelaro kaj feŭda sistemo[redakti | redakti fonton]

Jerusalema reĝlando kaj la ceteraj krucistaj ŝtatoj ĉirkaŭ la jaro 1140

En Sanktan Landon kun la unua krucmilito venis plejparte etaj nobeloj, kiuj ne ludis en sia patrujo pli signifan politikan rolon kaj ili ne dependis tiel de la reĝo kiel la grandaj feŭduloj. Tio estis plejparte normanoj kaj francoj kaj la franca feŭda establo estis en la krucistaj ŝtatoj fidele similigita. La baza unuo en la komuna organizaĵo estis feŭdo, kiu estis donita al iu el la kavaliroj. La feŭdo estis kutime ia vilaĝo aŭ nur ties parto, se li devis dividiĝi pri ĝi kun alia kavaliro. La kavaliro havis el sia feŭdo financan renton kaj li korpigis ĉi tie juĝan potencon. Pli poste kelkaj kavaliroj kunigis pli da feŭdoj komune kaj estiĝis tiel baronujoj (seigneurie kaj markigo seigneur en tiama nocio ĝi signifis "feŭda senjoro"). La barono poste povis dividi sian inter siajn kavalirojn-feŭdulojn. Ĉar en Oriento estis post la unua krucmilito pli da grundo, ol la nobelaj konkerintoj, kelkaj simplaj batalanto enpenetris inter la nobelaron - ekzemple la potenca familio de Ibelinoj devenis el familio de pizaj komercistoj.

En duono de la 12-a jarcento estis en Jerusalema reĝlando ĉirkaŭ 20.000 nobeloj kaj 1.500 feŭduloj. Feŭdalismo en Levantenio en kelkaj aspektoj diferenciĝis de la sistemo en Eŭropo. Unue: feŭdo ĉi tie povis esti ankaŭ urbo aŭ urba kvartalo kaj enspezoj el ĝi. La alia diferencaĵo estis posteno de virino en la loka socio, kiu povis estis edzino de feŭdulo, feŭdulino, kaj ŝi povis ankaŭ heredi la feŭdojn (se ŝi ne havis viran parencon).

En la paso de ducentjara historio de Jerusalema reĝlando la potenco de feŭduloj trairis per grandaj ŝanĝoj. Dekomence de la krucista regado en Palestino la plej supera aŭtoritato estis la potenco de reĝo, kiu donis kaj prenis la feŭdojn kaj kiu havis ankaŭ la plej suprean juĝan potencon. La potenco de baronoj ekde la fino de la 12-a jarcento kreskis kaj en la 13-a jarcento la nobelaro jam en la reĝlando fakte regis. Signifan apogon de la reĝo en la lando kreis la reĝa posedaĵo, kiu kreis precipe grandurbojn Jerusalemo, Tiroso kaj Askalono - tiu okupis preskaŭ unu trionon de la lando, la reston okupis la senjorujoj de baronoj.

La registaro kaj oficista aparataro[redakti | redakti fonton]

Jerusalema reĝlando estis monarkio hereda. La apogo de reĝo kaj samtempe ankaŭ lia opozicio estis Reĝa konsilantaro (Curia regnis), kiuj jam dum la kronado de la unua reĝo Baldueno la 1-a deklaris sian rajton la reĝon "elekti" - do en la praktiko konfirmi surtronigonton kaj la jerusalema patriarko gvidis la kronadceremonion. En la reĝaj konsilantaroj povis do partopreni ĉiuj vasaloj de la reĝo, eĉ kiam la plej gravan rolon ludis baronoj kun la plej grandaj posedaĵoj. En la konsilejo oni traktis pri ĉiuj politikaj, financaj, jurista kaj leĝara aferoj de Jerusalema reĝlando. Iliaj leĝpovoj estis neniel difinitaj kaj la lastan vorton havis do la reĝo.

La reĝo havis surflanke ankaŭ altajn oficirojn. Lia plej supera reprezentanto estis seneskalo, kiu havis kaj administran kaj ankaŭ artmean leĝpovon kaj li administris ankaŭ la impostojn. La plej supera komandanto de la armeo tuj post la reĝo estis konstablo, lia vickomandanto estis poste marŝalo. Pri la administraj aferoj, simile kiel en Eŭropo, zorgis kanceliero kaj la personan posedaĵon de la reĝo administris ĉambristo.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Kronologio de la historio de Jerusalema reĝlando
1095 Papo Urbano la 2-a proklamas la unuan krucmiliton.
1099 Krucistoj konkeris Jerusalemon de Fatima kalifujo fine de la unua krucmilito.
1099 La unua reprezentanto de nove konkeritaj teritorioj fariĝas Godefroi de Bouillon ku titolo Ŝirmanto de Sankta Tombo.
1100 Godefroi de Bouillon mortis kaj estis kronita la unua Jerusalema reĝo Baldueno la 1-a
1101
Ekspediciita el Eŭropo subteniga krucmilito el 1101 por krucistaj ŝtatoj.
1104
Krucistoj konkeris Akkon.
1110 Krucistoj konkeris Bejruton.
1111 Krucistoj konkeris Sidonon.
1118 Reĝo Baldueno la 1-a mortis, surtroniĝis lia nevo, grafo de Edessa Balduen Le Bourg.
1124 Krucistoj konkeris havenon Tiron.
1131 Baldueno la 2-a mortis, surtroniĝis lia filino Melisenda kaj Fulko la 5-a de Anjou.
1134 Nesukcesa provo de grafo de Jafo pri palaca renverso kontraŭ reĝo Fulko.
1143 Fulko la 1-a mortis falinte de sur ĉevalo, surtroniĝis lia neplenkreska filo Baldueno la 3-a, regentino de la reĝlando fariĝis Melisenda, la patrino de la reĝo.
1144 Mosula atabego Zengí konkeris krucistan Edessan graflandon.
1146 Papo Eŭgeno la 3-a proklamis la duan krucmiliton.
1147 En Sanktan landon venis kontingento de la dua krucmilito.
1148 La jerusalemaj soldataroj subtenataj de ekspedicio de la dua krucmilito nesukcese eksieĝis Damaskon.
1158 Komenco de la bizanca-jerusalema alianco. Reĝo Baldueno la 3-a edziĝis kun Theodora, la bofilino de bizanca imperiestro Manuelo la 1-a Komneno.
10-a de februaro 1162 Mortis Baldueno la 3-a, surtroniĝis lia malpli aĝa frato Amaŭrio.
1163 Amaŭrio la 1-a aranĝis militiron en Egiption subtenata de la Bizanca ŝiparo.
1174 Amaŭrio la 1-a mortis, surtroniĝis Baldueno la 4-a, regento de la reĝlando fariĝis Miles de Plancy kaj poste neoficiale Raimondo la 3-a.
1180 Mortis imperiestro Manuelo la 1-a – la fino de Bizanca-Jerusalema alianco.
1185 Mortis Baldueno la 4-a, surtroniĝis la neplenkreska Baldueno la 5-a, regento de la reĝlando fariĝis denove Raimondo la 3-a.
1186 Baldueno la 5-a mortis, surtroniĝis lia patrino Sibilo kaj Guy de Lusignan.
4-a de julio 1187 Batalo apud HattínSaladino venkis la jerusaleman soldataron.
aŭtuno de 1187 Baliano de Ibelino, defendanto de Jerusalmeo, transdonis la urbon al Saladino.
1187 Papo Gregorio la 8-a proklamis la trian krucmiliton.
1192 Tria krucmilito, Jerusalema reĝlando estis parte rekonstruita, Akko fariĝis la ĉefurbo.
1192 La Jerusaleman kronon post morto de sia fratino ricevis Isabelo kaj Konrado de Montferrat.
1192 Konrado la 1-a estis murdita kaj nova edzo de Isabelo kaj la Jerusalema reĝo fariĝis Henriko de Champagne.
1197 Mortis reĝo Henriko de Champagne.
1198 Nova edzo de reĝino Isabelo fariĝis Amaŭrio la 2-a de Lusignan.
1198 Papo Inocento la 3-a proklamis la kvaran krucmiliton, sed tiu fine ne atingis la Sanktan Landon.
1205 Mortis reĝo Amaŭrio la 2-a de Lusignan kaj reĝino Isabelo Jerusalema, la tronon heredis Maria de Montferrat, la neplenkreska filino de Isabelo, regento de la reĝlando fariĝis Johano de Ibelino.
1210
Reĝino Maria de Montferrat estis edzinigita al Johano de Brienne, kiu fariĝis Jerusalema reĝo.
1212 Mortis reĝino Maria de Montferrat, surtroniĝis Jolanda, la neplenkreska filino de Maria kaj Johano, regento de la reĝlando fariĝis ŝia patro Johano de Brienne.
1213 Papo Inocento la 3-a proklamis la kvinan krucmiliton kontraŭ Egiptio.
1221 La kvina krucmilito fiaskis.
1225
Reĝino Jolanda estis edzinigita al imperiestro Frederiko la 2-a, kiu fariĝis Jerusalema reĝo.
1228 Konrado la 2-a fariĝis la Jerusalema reĝo.
1228 Frederiko la 2-a gvidis la sesan krucmiliton.
1229 La 18-an de februaro 1229 fermis Frederiko la 2-a packontrakton por dek jaroj kun sultano Al-Kamil kaj la 17-an de majo de la sama jaro li enpaŝis en Jerusalemon.
1244 Ĥorezmaj taĉmentoj en servoj de Egiptio konkeris reen Jerusalemon.
1248 Estis proklamita la sepa krucmilito por rekonkero de Jerusalemo, kiun gvidis franca reĝo Ludoviko la 9-a.
1254
La sepa krucmilito fiaskis.
1254 La Jerusalema reĝo fariĝis Konrado la 3-a.
1268 Konrado la 3-a estis ekzekutita, la reĝlando falis al Kipra reĝo Hugo la 3-a
1277
Titolon de la Jerusalema reĝo aĉetis Karolo de Anjou, sed li ne estis agnoskita kiel reĝo fare de parto de akkaj baronoj.
1284 Mortis reĝo Hugo la 3-a kaj surtroniĝis Johano la 1-a Kipra.
1285 Mortis reĝo Johano la 1-a kaj kontraŭreĝo Karolo de Anjou, sur Kipran-Kerusaleman tronon surtroniĝis Henriko la 2-a
1291
Mamelukoj konkeris ĉefurbon Akkon kaj Jeruzalema reĝlando finis.
Krak des Chevaliers en hodiaŭa Sirio
Ruinoj de burgo Belvoir

Konsisto de la urboj en Jerusalema reĝlando, miksita kun la italaj komercistoj, kondukis al evoluo de ekonomiko prefere al la komerca ol al agrara direkto. Agrikulturo post falo de orientromia imperio stagnis, sed malgraŭ tio ĝi donis al la loĝantaro apud la marbordo nutraĵojn. La palestina enlando estis plimulte dezerta kaj la agrikulturo estis kulturebla nur sur kelke da lokoj en Galileo kaj apud rivero Jordano, kie oni kulturis sudajn fruktojn. Kiel unu el malmultaj plantaĵoj, kiun la krucistoj importis al Oriento, estis vinbero. Ĉar la muslimoj drinki vinon ne darfas, ili eĉ ne kulturis ĝin en siaj landoj.

La regiono de Palestino estis ĉiam en la historio la kultura kaj komerca krucvojiĝo; kaj nome precipe tiutempe, kiam la krucista Transmarejo fariĝis nodo de la komerco inter kristanisma Eŭropo kaj Oriento. La krucistoj devis eklerni komerci kun siaj muslimaj najbaroj komerce eliri. La Siria enlando bezonis komerci kun Eŭropo, kien kondukis la vojo tra la palestinaj havenoj, el kio la krucistoj prenis pagojn. Necese estis ankaŭ certigi sekurecon al la muslimaj karavanoj en la teritorio de Jerusalema reĝlando, loĝigado en la urboj kaj bona traktado. En la ekonomikon en la krucista reĝlando senĉese pli enpenetris templanoj, kiuj jam en la 12-a jarcento laboris kun kredumo kaj konstruis ampleksan reton de bankoj, en kiu ili donis servojn senrilate al nacieco kaj religio.

Arkitekturo kaj arto[redakti | redakti fonton]

Aperaĵo de la eniro de kristanoj en Jerusalemon el psalmaro de Mesalinda
Bildigo de Preĝejo de Sankta tombo en Jerusalemo post alikonstruo fare de krucistoj en la jaro 1149

Plimulto de konstrua agado de la okcidentaj konkerintoj en Oriento koncentriĝis precipe al fortikaĵoj kaj burgoj: Krak de la Moabitoj en Kerak kaj Krak de Montréal en Transjordanio, Belvoir proksime de Tiberias en hodiaŭa norda Israelo, burgo Ibelin proksime de Jafo, templana fortikaĵo La Roche Guillaume en Turkio kaj precipe fama burgo de ordeno de johanitoj Krak des Chevaliers en hodiaŭa Sirio kaj multaj pluaj fortikaĵoj.

Sed la krucistoj ne konstruis nur armean teknikon, sed ili celiĝis ankaŭ al preĝejoj, en kies konstruado krom aliaj partoprenis ankaŭ araboj kaj la loka loĝantaro. En Jerusalemo estis da preĝejoj dudek sep, en Tiro dek du kaj en Akko kvardek.

Dum la regado de krucistoj okazis alikonstruado kaj ampleksigo de Baziliko de Sankta tombo. Tiu ĉi alikonstruo arkitektone eliras el tiama franca kaj mediteranea arkitekturo kaj ĝi estas sintezo de malfrue romanika kaj frue gotikaj elementoj. La alikonstruo kunigis ĉiujn en tiun tempon apartigitajn altarojn kaj ĝi estis finigita en la jaro 1149.

La krucista arto kaj arkitekturo kombinis okcidentan gotikon kun bizanca stilo kaj islama arkitekturo. La grandaj urboj havis kutime banlokojn, kiuj estis similaj al la turkaj aŭ al antikvaj romiaj banlokoj. Virinoj vizitis la banlokojn same ofte kiel viroj, do dufoje ĝis trifoje dumsemajne kaj ili baniĝis aparte de la viroj. En la domoj ne mankis progresite solvita sociaj ekipaĵoj, kiuj mankis en plimulto de tiamaj urboj en la mondo.

Unu el la plej fruaj ekzemploj de la krucista arto estas psalmaro de Mesalinda, iluminita manuskripto farita inter la jaroj 1135 - 1143, kiu hodiaŭ estas lokigita en Brita biblioteko. Sed polimulto da manuskriptoj el la krucista Palestino ne konserviĝis kaj se jes, do poste plimulte el la 13-a jarcento.

12-a jarcento[redakti | redakti fonton]

Edessa kaj Damasko[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikoloj Sieĝo de Edessa kaj Dua krucmilito.

Kiam en la jaro 1131 mortis reĝo Baldueno la 2-a, surtroniĝis lia filino Melisenda kun sia edzo Fulko de Anjou, kiuj estis kronadumitaj en Templo de Sankta tombo. Dum ilia komuna regado Jerusalemo spertis la plej grandan ekonomian kaj kulturan progreson.

Vido al Edessa el urba citadelo

Kiam la nova reĝo surtroniĝis, la nordaj krucistaj ŝtatoj komencis subfosi la jerusaleman aŭtoritaton kaj komenciĝis konduti pli sendependeme kaj fine ili turniĝis kontraŭ la jerusalema reĝo. La reĝo unue fortiris ĝis Antioĥio, kie intertempe princino Alice ekprenis la potencon kaj ne agnoskis la suverenecon de reĝo en Jerusalemo kaj antaŭenmarŝante norden Fulko renkontiĝis kun kun rezisto de Ponso, la tripola grafo kaj Joscelino, grafo de Edessa. Danke al soldata superforto li eldevigis ilian retiriĝon kaj agnoskon de feŭda dependeco. Li poste surtronigis en Antioĥan princlandon Raimondon de Poitiers. En tendaron de la rezistantoj de Fulko apartenis ankaŭ Hugo de Le Puiset, grafo de Jafo kaj Romain de Le Puy, senjoro el Transjordanio, kiuj kontraŭ la reĝo nesukcese ekribelis.

Dum la regado de reĝo Fulko okazis ankaŭ konstruado de multaj defendburgoj sur sudaj limoj de Jerusalema reĝlando. Stabila politika kaj armea situacio ebligis pluan evoluon de la komerco kaj alvenon de pluaj eŭropaj vilaĝanoj. En la reĝlando entreprenis nenur komercistoj el Eŭropo, sed komencis ĉi tie agadi ankaŭ arabaj komercistoj el Ĝaziro kaj Egiptio. La palestinaj havenoj en la krucistaj manoj fariĝis centrejoj de la komerco inter la kristana Eŭropo kaj la araba Oriento.

Mosula atabego Zengí eluzis disputojn inter frankoj kaj li konkeris unu krucistan teritorion post la alia. La kulmino de lia militiro kontraŭ Tripola graflando kaj sieĝo de burgo Montferrand, kie li militkaptis grafon de Tripolo kaj la reĝon mem, kiu alrapidis por helpi la tripolan grafon, ĉirkaŭis kun negranda taĉmento de liaj kavaliroj en fortikaĵo. Por ekmiro kaj de la krucistoj kaj de la muslimoj Zengí proponis kiel ŝanĝon kontraŭ la burgo honoran kapitulacion kaj tralason de la reĝo kaj liajn kunulojn kaj Fulko akceptis tion. La muslimoj akiris tiel la burgon de la granda strategia signifo. Zengí kaj Jerusalema reĝlando poste vivis en paco kaj la turka reganto turnis sian atentemon norden.

En eksterlanda politiko Fulko la 1-a estis modera kaj fine de la tridekaj jaroj li fermis aliancon kun emiro de Damasko, kiu devis pagi al la reĝo 20000 bizantiojn ĉiumonate. La alianco estis celita precipe kontraŭ Zengi. Eŭropanoj vere konservis la aliancon kaj en 1139 la granda jerusalema soldataro ekmarŝis por helpi Damaskon, kiun eksieĝis Zengí. Tiu, konstatinte, ke la krucistoj proksimiĝas al la urbo, retiriĝis de Damasko senbatale. La emiro de Damasko Unur poste konfirmis pluan amikecon inter sia lando kaj Jerusalema reĝlando per vizito de la reĝo en Akko kaj en urboj Jafo kaj Jerusalemo.

Nupto de princino Melisenda kaj Fulko de Anjou, miniaturo de William de Tiro, Histoire de la Conquête de Jérusalem

En la jaro 1143 Fulko ĉasante falis de sur la ĉevalo kaj mortigis sin. Zengi tuj ekmarŝis kontraŭ la krucistaj ŝtatoj kaj en 1144 li konkeris graflandon de Edessa. Reĝino Melisenda, kiu nun fariĝis regentino anstataŭ sia pli aĝa neplenkreska filo, la estonta reĝo Baldueno la 3-a kaj Reĝa konsilantaro donis al ili kiel konsilanton baronon Manassès de Hierges, kiu post la morto de Fulko gvidis la jerusaleman soldataron. Sed en 1147 Zengí estis fare de sia eŭnuĥo Jarankeŝ murdita kaj la krucistoj atendis post lia morto disunuigon inter la muslimoj, kiuj batalos je la heredaĵo de Zengí. La nova jerusalema reĝo Baldueno la 3-a eksentis okazon kaj ekmarŝis kontraŭ Damasko, sed li atingis nenion per sia militiro kaj fine li retiriĝis reen ĝis Palestino. Je unu jaro pli poste aliris en la lando kontingento de la dua krucmilito.

Renkontiĝon de la gvidantoj de la ekspedicio en Akko en la jaro 1148 partoprenis la franca reĝo Ludoviko la 7-a kaj germana reĝo Konrado la 3-a. Kvankam kelkaj lokaj nobeloj, precipe poste la antioĥa princo Raimondo de Poitiers, proponis ekataki Aleppon, kiu, se oni sukcesis konkeri ĝin, fariĝus bona bazo por rekonkero de Edessa. Sed la kunveno en Akko decidis pri militiro kontraŭ Damasko. Ne estas tute klare, kial la krucmilito devis direktiĝi al Damasko. Por la krucistoj venintaj kun la eŭropaj regantoj povis esti la nomo Damasko kunigita kun biblio, kio povis kaŭzi religian eŭforion, dume la loko nomata Aleppo diris al ili nenion. La jerusalemaj kavaliroj poste vidis eblecon rebonigi sian nesukcesan militiron, kiun ili entreprenis unu jaron antaŭe. Sed reĝo Fulko dum sia regado kun la damaska emiro fermis armisticon, kiu observis celon eviti al atentemo de la filo de Zengí kaj sekvanto Núr ad-Dín. La dua krucmilito poste vere ekmarŝis en la jaro 1148 al Damasko, por ke ĝi finiĝu post katastrofa sieĝo de Damasko per absoluta fiasko.

Veno de Baldueno la 3-a[redakti | redakti fonton]

Sigelo de reĝo Baldueno la 3-a

Post tio, kiam la krucistoj nesukcese provis konkeri Damaskon, la muslima reganto Núr ad-Dín ekmarŝis kontraŭ Antioĥio. Princon Raimondon de Poitiers, komune kun liaj aliancanoj el sekto de asasinoj Núr ad-Dín la 29-an de junio 1148 ĉirkaŭis en lia tendaro apud Fons Murez kaj la tutan lian soldataron kun nombro de kvar mil da kavaliroj kaj mil da infanterianoj neniigis. Raimondo mem falis en la batalo. Nelonge post tio estis militkaptita la edessa grafo Joscelino la 2-a kaj lia edzino la restan parton de la graflando de Edessa vendis al Bizanca imperio. Post la morto de la antioĥa princo kaj la militkapto de la edessa grafo estis ankaŭ murdita la tripola grafo Raimondo la 2-a, pro kio lia ŝtato estis ĵetita en la internan krizon. La jerusalema reĝo unue ekmarŝis liberigi Antioĥion de Núr ad-Dín kaj poste li fermis kun li armisticon, per kio li akiris ripoztempon por tio, por ke li povu trovi novajn regontojn por la nordaj krucistaj ŝtatoj. Kvankam Edessa graflando jam de fakto ne ekzistis, nova titola grafo fariĝis Joscelino la 3-a, filo de Joscelino la 2-a. Baldueno la 3-a ankaŭ fariĝis gardanto de la nova grafo de Tripolo, kiu estis neplenkreska kaj anstataŭ li fakte regis lia patrino. Fine la reĝo klopodis elekti fianĉon por la vidviĝinta antioĥa princino Konstancia, sed pro ŝia rezistemo tio tiel tri jaroj ne sukcesis. Sed fine ŝi elektis Renaud de Châtillon, la neposedaĵhava franca kavaliro.

Kvankam Baldueno la 3-a estis jam dudekjara, li devis senĉese dividiĝi je la potenco kun sia patrino Melisenda. Baldueno tial eldevigis al si je la jerusalema patriarko sian kronadon kiel memreganto de la reĝlando. Li kaŭzis malfermitan konflikton pro tio kun Melisenda kaj ŝia aliancano Manassès de Hierges, en kiu Baldueno la 3-a venkis. La reĝino foriris en flankejon kaj Manassès de Hierges forlasis Proksiman Orienton.

La bizanca imperiestro Manuelo la 1-a Komneno laŭ kodekso el la jaro 1178

En la jaro 1153 Baldueno la 3-a konkeris lastan lokon de la egipta potenco en Lavantenio - havenon Askalonon. La urbon akiris per apanaĝo Amaŭrio la 1-a, la malpli aĝa frato de la reĝo. Per la konkero de Askalono la krucistoj priregis la tutan palestinan marbordon. Sed la ekspedicio kostis la kason de reĝo grandan monon kaj en la tempo, kiam Núr ad-Dín estis konkeranta Damaskon, la jerusalema reĝo estis devigita nur rigardi.

Alianco kun Bizanco[redakti | redakti fonton]

En la kvindekaj jaroj de la 12-a jarcento la jerusalema politiko celis al pli varmaj rilatoj kun bizanca imperiestro, kio estis konfirmita printempe de 1158 per nupto de reĝo Baldueno kun nevino de imperiestro Manuelo la 1-a Komneno. Sed tiutempe la nova antioĥa princo Renaŭdo de Châtillon komune kun la armenaj aliancanoj ekatakis kaj rabis la bizancan Kipron. Baldueno la 3-a distancis sin de Renaŭdo kaj aŭtune de 1158 imperiestro Manuelo ekmarŝis al oriento, por ke li faru rebonigon kun la armenoj kaj Antioĥio. La armena princo Thoros estis malvenkita kaj Renaŭdo estis devigita humiliĝi antaŭ la imperiestro kaj ĵuri la feŭdan fidelecon.

En la jaro 1159 mortis Berta de Sulzbach, edzino de Manuelo kaj la imperiestro turniĝis al la jerusalema reĝo, por ke li rekomendu al li kiel novan edzinon iun el la krucistaj nobelinoj. Baldueno rekomendis al li sian nevinon Melisenda-n, filinon de la tripola grafo, sed la imperiestro fine elektis Maria-n, filinon de la antioĥa princino Konstanca. La imperiestro incitis pro sia decido Balduenon la 3-an, la jerusaleman kaj la tripolan kortegon, sed la rilatoj baldaŭ denove egaliĝis. En la jaro 1163 Baldueno la 3-a malsaniĝis kaj en Bejruto li mortis. Ĉar li mortis seninfana, surtroniĝis lia malpli aĝa frato Amaŭrio, grafo el Jafo kaj Askalono

Amaŭrio la 1-a kaj kvin ekspedicioj en Egiption[redakti | redakti fonton]

Kiam Amaŭrio la 1-a surtroniĝis, Núr ad-Dín endanĝerigis ĉiujn krucistajn ŝtatojn en Proksima Oriento kaj la reĝo konsciis necesecon de la daŭrigo de la amika kurso al Bizanco. Sed samtempe li estis konvinkita pri neceseco ekkonkeri la fatiman Egiption, kiu jam kiel ŝtato estis tute disharmoniigita, sed malgraŭ tio ĝi estis riĉa kaj strategie signifa. Sed pri Egiptio interesiĝis ankaŭ Núr ad-Dín, kiu ĉi tie en la jaro 1163 helpis al detronigita veziro Ŝávar reen en sian oficejon. Sed Ŝávar fine turniĝis al Núr ad-Dín dorse kaj kuniĝis kun la jerusalema reĝo. Tiu en la jaro 1164 invadis en Supran Egiption, kie en fortikaĵo Bilbajs, norde de Kairo, ĉirkaŭis la armeon de Núr ad-Dín gvidata de Asad ad-Dín Ŝírkúh, la kurda emiro. Núr ad-Dín tial ekatakis kontraŭ la norda Sirio, li venkis super la unuiĝintaj tripolaj-antioĥaj soldataroj kaj la armenaj taĉmentoj kaj militkaptis iliajn komandantojn inkluzive de la antioĥa princo.

En la jaro 1167 Ŝírkúh en Damasko amasigis novan soldataron por militiro en Egiption, kie akompanis lin ankaŭ lia nevo Saláh ad-Dín Jusúf ben Ajjúb. La egipta veziro Ŝávar denove turniĝis al Jerusalema reĝlando kaj pagis al Amaŭrio la 1-a 400.000 denaroj pro la soldata helpo. Irante tra la sinaja dezerto Amaŭrio provis fortranĉi la muslimojn kaj preskaŭ li sukcesis neniigi la sirian armeon. Sed fine Ŝírkúh aliris ĝis Egiptio kaj kampadis sub piramidoj en Giza sur la okcidenta bordo de Nilo. Amaŭrio aliris al la orienta bordo je kelke da tagoj pli poste, ĝoje bonvenigata de Ŝávar. Post unu monato de atendado Amaŭrio, kies soldataro estis pli nombra, forpelis Ŝírkúh-on je 150 kilometroj suden de Kairo. Ĉi tie ili renkontiĝis en senrezulta batalo kaj la muslimoj komencis antaŭeniri reen norden, kie ili konkeris Aleksandrion. Tie la jerusaleman soldataroi sieĝis ilin. Sed Ŝírkúh nokte elglitis kun la soldataro kaj en la urbo restis nur Saláh ad-Dín kun malgranda taĉmento. Estiĝis pata situacio kaj fine Ŝírkúh proponis al Amaŭrio armisticon. Super Aleksandrio restis flirti la jerusalema flago kaj restis ĉi tie krucista taĉmento. Ŝávar estis devigita pagi al la reĝo ĉiujare altan tributon por la armea ŝirmo.

Imperiestro Manuelo la 1-a estas akceptanta jerusalemajn emisarojn, miniaturo devenanta el la 13-a jarcento el Akko
Sub piramidoj en Giza kampadis monatojn armeestro de Núr ad-Dín, Asad ad-Dín Ŝírkúh

Sed jam venontjare la krucistoj preparis novan ekspedicion ĝis Egiptio kaj en oktobro de 1168 pli malgranda kavalira taĉmento invadis en delton de nilo, kie ĝi masakris la lokan kristanan loĝantaron. Tiel estiĝis milito kontraŭ la antaŭ nelonga aliancano Ŝávar, ĉar li ne volis pagi la postulatan fare de la krucistoj tributon. Kiam poste reĝo Amaŭrio eksieĝis Kairon, egiptoj petis je helpo Núr ad-Dín-on. Tiu rapide sendis emiron Ŝírkúh-on kun la armeo ĝis Egiptio kaj tiu en januaro de 1169 devigis la jerusaleman soldataron, por ke ĝi retiriĝu ĝis Palestino. Ŝírkúh intertempe fariĝis nova egipta veziro kaj post lia morto transprenis tiun ĉi oficejon lia nevo Saláh ad-Dín Jusúf ben Ajjúb.

Amaŭrio kaj la bizanca imperiestro Manuelo konsideris la transprenon de potenco de Saláh ad-Dín en Egiptio komune kun Núr ad-Dín en Sirio kiel rompo de ekvilibro de fortoj. La imperiestro tial denove konspiris pluan egiptan militiron kaj promesis al la palestinaj frankoj ŝiparon kiel helpo. Sed la jerusalema armeo pro lastaj atakoj suferis grandajn perdojn kaj bezonis ian tempon por plenigi la staton. La bizancaj ŝipoj intertempe ankris sur Kipro. Post longaj semajnoj krucista armeo vere ekiris el Levantenio kaj la grekaj ŝipoj tiel povis eknavigacii el la kipraj havenoj. La uniĝinta bizanca-jerusalema ekspedicio ekatakis havenon Damietta-on, per kio Saláh ad-Dín-on, kiu atendis atakon kontraŭ la urbo Bilbajs, ili sukcesis surprizi. Sed vintraj pluvoj kaj manko de provizoj malfortigis la atakantojn. La bizanca floto ankaŭ dum la tempo de atendado sur Kipro konsumis plimulton de siaj provizoj. Reĝo Amaŭrio ordonis por retiriĝi kaj retiriĝis same la ŝiparo de Manuelo, kiu estis survoje reen ĝis Konstantinopolo trafita per granda ŝtormo kaj grandparte neniigita. Per tio ankaŭ finiĝis kvin provoj de la krucistoj konkeri la teritoriojn en Egiptio.

Spite al la katastrofo, per kiu finiĝis la komuna entrepreno, la alianco de Amaŭrio kaj Manuelo estis senĉese retenata. En la jaro 1173 proponis al la jerusalemaj krucistoj aliancon kontraŭ Núr ad-Dín la muslima sekto de asasinoj, kies ŝejko estis tiutempe Raŝíd ad–Dín Sinan, inter la krucistoj konata kiel Maljunulo el montaro. Sed kontraŭ la alianco stariĝis templanoj kaj mortigis la asasinan mesaĝistaron. Amaŭrio la 1-a ekkoleregis, lasis la respondecajn templanojn aresti, per kio li rompis ilian netuŝeblecon kaj ĉe papo li eĉ postulis nuligon de la templana ordeno. La reĝo senkulpigis sin al Raŝídovi ad-Dín Sinan kaj Maljunulo el montaro akceptis la senkulpigon. En la jaro 1174 sultano Núr ad-Dín mortis kaj kelke da monatoj post li ankaŭ Amaŭrio la 1-a. Netutan semajnon post la morto de Amaŭrio kiel nova jerusalema reĝo estis kronita lia dektrijara filo kiel Baldueno la 4-a. La tempo ĝis la jaro 1180 estis plenigita per etaj interkvereloj inter Saláh ad-Dín kaj la nova reĝo. Nur post tio ili interkonsentis armisticon por du jaroj. En tiu jaro mortis ankaŭ imperiestro Manuelo la 1-a kaj pro lia morto Jerusalema reĝlando perdis la potencan aliancanon.

Muslima ofensivo kaj falo de la reĝlando[redakti | redakti fonton]

Ĉefepiskopo Vilhelmo de Tiro kaj Baldueno la 4-a, William estas distinganta ĉe la knabo simptomojn de lepro

Amaŭrion sur la trono alternigis lia juna filo Baldueno la 4-a, sed ĉe kiu jam en la infanaĝo estis rimarkataj simptomojn de lepro. Sed Baldueno la 4-a eĉ spite al tio montriĝis esti tre decidema kaj energia reĝo kaj armeestro. Tiutempe jam plene montriĝis la divido de la reĝa kortego kaj la jerusalemaj baronoj en du opiniajn grupojn. La unuan grupon kreis precipe nobeloj, kiuj naskiĝis en Sankta Lando kaj kies familioj ĉi tie vivis dum kelkaj generacioj. Kelkaj nove venintaj nobeloj diris al ili "Ĉevalidoj" pro iliaj kelkaj transprenitaj orientalaj kutimoj. Post la veno de Baldueno la 4-a tiuj ĉi nobeloj havis ankaŭ ĉe la kortego superecon. Iliaj ĉefaj reprezentantoj estis grafo de Tripolo Raimondo la 3-a kaj barono de Ramla kaj Nabulo Baliano. Ili pretekstis moderigitajn opiniojn por kunvivo kun la muslimoj kaj realigis rilate al ili ankaŭ de Bizanco pli renkontan politikon, armee celita por la defendo de lando. La alia grupo estis nobeloj, kiuj ne naskiĝis en Palestino, sed ili akiris ĉi tie senjorujojn kaj en la araba mondo ili ne orientiĝis. Tiuj realigis rilate al la arabaj ŝtatoj atakeman kaj konkereman politikon kaj inter iliaj reprezentantoj apartenis fratoj Guy kaj Amaŭrio de Lusignan kaj ankaŭ Renaud de Châtillon. Ekde la jaro 1180 la favorantoj de pli agresema politiko akiris signifajn postenojn en ŝtata administrado kaj poste ankaŭ la decidantan vorton ĉe la kortego, kiam Sibilo, fratino de la reĝo, edziniĝis kun grafo el Jafo kaj Askalono Guy de Lusignan. La kortega grupo de Guy ankaŭ sukcesis al la liberigita posteno de la jerusalema patriarko elekti Herakleion, ĉefepiskopon de Caesarejo, dume Raimondo la 3-a kun siaj favorantoj realigis Guillaumon de Tiro, la akkan ĉefepiskopon, kronikiston kaj edukiston de Baldueno la 4-an.

Batalo apud Montgisard: La malsana reĝo Baldueno la 4-a estas venkanta super Saladino

En Egiptio intertempe kreskis post la morto de Núr ad-Dín la potenco de veziro Saláh ad-Dín Jusúf ben Ajjúb, pli poste konata kiel Saladino. Saladino unue komencis unuigi la muslimojn en Sirio kaj kunpuŝiĝis kun rezisto de la regantoj de Aleppo kaj Mosulo, kiuj estis de la dinastio de Zengí. La jerusalemaj krucistoj, kiuj la novan minacon de Saladino bone konsciis, ĉiuforte klopodis subteni la zengiajn regantojn kaj en la jaro 1176 ili sukcesis malkonsili Saladinon de atako kontraŭ Aleppo.

Pro senĉesaj rabemaj incadoj de Renaŭdo de Châtillon kontraŭ komercaj karavanoj de araboj Saladino ekatakis kontraŭ Jerusalema reĝlando. En la frunton de la jerusalemaj soldataroj stariĝis Guy, bofrato de la reĝo, sed kiu montris nur sian hezitemon en batalo kaj liaj kontraŭuloj, frunte kun Raimondo la 3-a, devigis la reĝon revoki Guy-on el funkcio de komandanto. En la frunton spite al sia lepro stariĝis reĝo Baldueno persone kaj ŝakigis Guy-on de la sekvanteco por la trono per tio, ke li lasis kroni sian kvinjaran nevon kiel kronprincon. La vicreĝo fariĝis Raimondo la 3-a, kiu ankaŭ fariĝis la regento de reĝlando dum la tempo de neplenkreskeco de la juna Baldueno la 5-a kaj la komandanto de armeo. Raimondo la 3-a pruvis sian forton, kiam li forpelis Saladinon de sieĝo de Kerako, fortikaĵo de Renaŭdo de Châtillon, kie tiutempe okazis nupto de Homfroi, lia duonpatra filo, kaj de Isabela, malpli aĝa fratino de la reĝo, kaj kie ankaŭ ĉeestis granda nombro de signifaj nuptogastoj el vicoj de baronoj.

En la jaro 1185 mortis la malsana reĝo Baldueno la 4-a kaj Raimondo la 3-a tiel povis plene ekpreni la regadon anstataŭ la juna reĝo el la firma pozicio de regento. Raimondo ankaŭ konkludis kun Saladino armisticon por kvar jaroj. Sed je unu jaro pli poste neatendite mortis la juna reĝo Baldueno la 5-a kaj Raimondo perdis siajn rajtojn por la regenteco. La potenco transiris al Sibilo, la patrino de la mortinta reĝo, kaj ŝian edzon Guy de Lusignan-on, kiuj post mallonga konflikto certigis la regadon en Jerusalemo. Raimondo la 3-a forveturis el Jerusalemo ĝis Tiberiado, kie li interkonsentis kun Saladino en reciproka armistico. La kortega flanko de batalavidaj nobeloj tiel ĉi venis reen al la potenco.

Falo de Jerusalemo kaj la tria krucmilito[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikoloj Batalo apud Hattín, Sieĝo de Jerusalemo (1187) kaj Tria krucmilito.
La jerusalema reĝo Guy de Lusignan, bildo de Francois Edouard Picot

Guy de Lusignan montriĝis kiel malbona kaj nedecidema reganto. La proksima aliancano de la reĝo Renaŭdo de Châtillon denove ekatakis kontraŭ saracena karavano kaj li forhaŭlis la militkaptitajn komercistojn kaj la varon ĝis Kerako. Saladino prenis tiun ĉi agadon kiel pretekston al milito kaj li komenciĝis prepariĝi al batalo. La nobeloj estis indignitaj pro la agado de Renaŭdo kaj Raimondo la 3-a de Tripolo kaj antioĥa princo Bohemundo la 3-a rifuzis havi kun la nova milito kontraŭ Saladino ion ajn komunan. Sed Guy de Lusignan komencis en la ĉirkaŭaĵo de Nazareto amasigi la plenan soldataron. La tripola grafo Raimondo fine alliĝis al la soldataro ankaŭ. Sed en la sekvanta batalo apud hattinaj anguloj la 4-an de julio 1187 Saladino venkis super la jerusalema soldataro kaj militkaptis la reĝon kaj la ceterajn gvidantojn. Raimondo la 3-a, Baliano de Ibelino, Reginaldo de Sidono, patriarko Heraklio, la titola grafo de Edessa Joscelino la 3-a kaj proksimume tri miloj da pluaj kristanoj sukcesis liberiĝi. Renaud de Châtillon estis ekzekutita fare de Saladino kaj Guy de Lusignan kun la ceteraj estis kun honoroj forkondukitaj en militkaptitecon. Poste Saladino jam konkeris unu krucistan teritorion post la alia kaj la 2-an de oktobro falis Jerusalemo mem, sole kelke da urboj kaj burgoj restis en la krucistaj manoj kiel haveno Tiro, kiun defendis onklo de Baldueno la 5-a Konrado de Montferrat, kiu venis el Konstantinopolo, urbo Antioĥio, Tripolo kaj burgoj Beufort, Chastel Blanc, Marqab, Tortosa a Krak des Chevaliers.

Konrado de Montferrat, defendanto de Tiro, bildo de Francois Edouard Picot

La perdo de Jerusalemo aŭtune de la jaro 1187 finigis por ia tempo la ekzistadon de Jerusalema reĝlando. Multaj loĝantoj fuĝis antaŭ Saladino ĝis Tiro, Tripolo aŭ Egiptio, de kie ili revenis reen en Eŭropon. La kristanoj, kiuj falis en la manojn de Saladino, povis elaĉeti sin; tiuj, kiuj ne povis pagi sin dé la muslimoj, falis en sklavecon. En la konkeritaj teritorioj okazis granda ŝanĝo en la konsisto de loĝantaro. La kristanoj de la okcidenta rito devis foriri kaj sur ilian postenon venis muslimoj. La orientaj kristanoj povis resti, same kiel judoj, kies posteno eĉ rilate al la krucista regado pliboniĝis. La falo de Jerusalemo tremigis la tutan Eŭropon. Oni diras, ke papo Urbano la 3-a tiam mortis pro malĝojo, sed estas tre verŝajne, ke mortonte li ne havis tempon ekscii pri tiu ĉi malvenko. Lia sekvanto Gregorio la 8-a turniĝis al la eŭropaj reĝoj kun apelo, por ke ili revoku batalojn inter si jah unuiĝu en novan krucmiliton. En Sanktan Landon post tio, kiam komencis veni la unuaj fuĝintoj kun informoj pri la katastrofo en Transmarejo, komencis flui pli malgrandaj armigitaj kontingentoj por helpi la krucistojn en Palestinon. Kiel la unua en Proksiman Orienton alrapidis normanaj ŝipoj de la sicila reĝo Vilhelmo la 2-a kaj signife ili helpis dum defendo de Tiro kaj Tripolo. Pli poste alnavigaciis ŝipoj el Danio, Flandrio kaj Anglio kaj ankaŭ kontribuis ŝiparoj de la italaj urbaj ŝtatoj. En kelke de pli postaj jaroj surlande kaj surmare ekis direkte al Sankta Lando grandegaj soldataroj de la eŭropaj monarkoj, inkluzive de kontingento de la franca reĝo Filipo la 2-a Aŭgusto, la angla reĝo Rikardo la 1-a Leona koro kaj la romia-germana imperiestro Frederiko la 1-a Barbaroso. En la historion tiuj ĉi malpli grandaj kaj pli grandaj apartigitaj migrantaj ekspedicioj enpaŝis sub kompleksa nomo la tria krucmilito.

Somere de la jaro 1188 Saladino tralasis reĝon Guy de Lusignan-on kaj tiu ekiris ĝis Tiro. Sed la defendantoj de urbo kaj ties agnoskata komandanto Konrado de Monferrat rifuzis enlasi lin en la urbon kaj agnoski lin kiel reĝon. Sed Guy ne volis resti sidi senagade sub remparoj de Tiro kaj kun aro da siaj soldatoj kaj helpe de la piza ŝiparo li ekatakis Akkon. Pase de la tempo Guy ricevis pli da subtenaj fortoj de la lokaj frankoj, eĉ alliĝis al li ankaŭ Konrado, kaj pli poste ankaŭ de eŭropaj subtenaj fortoj el Francio kaj Anglio, frunte kun regantoj de ambaŭ landoj. La urbo kapitulaciis al la krucistoj la 12-an de julio 1191.

Persa miniaturo el araba kodekso el fino de la 12-a jarcento apartenanta onidire al Saladino

Post la konkero de urbo eksplodis denove disputo inter Guy kaj Konrado pri tio, kiu devas esti la nova jerusalema reĝo. Sed tiu ne intencis rezigni pri sia posteno. Rilate al tio, ke la edzino de Guy, reĝino Sibilo estis mortinta, laŭ multaj nobeloj li perdis siajn rajtojn por la reĝa titolo. La titolo tiel aŭtomate transiris al Isabelo, la fratino de Sibilo, kiu estis edziniĝinta al Homfroi la 4-a de Torono. Konrado lasis Isabelon kun Homfroi divorcigi kaj poste li mem edzigis sin kun ŝi, pro kio li fariĝis aspiranto je la trono. La eŭropaj reĝoj perigis kompromison: Guy de Lusignan devis ĝismorte resti la reĝo kaj Konrado kun Isabelo estis fariĝontaj liaj sekvantoj. Sed la faktan regadon en la lando tenis la angla reĝo Rikardo.

La franca reĝo Filipo fornavigaciis el Akko la 31-an de julio 1191. Rikardo la 1-a restis ankoraŭ la tutan unu jaron ĝis oktobro de 1192 kaj fine li interkonsentis kun Saladino pri la kvinjara armistico, kiam la krucistoj devis teni la palestinan marbordon ĝis urbo Jafo. Jerusalemo devis fariĝi pilgrima loko libere alirebla por la kristanoj. La interkonsento estis konfirmita la 2-an de septembro 1192 kaj Rikardo la 1-a ekiris al vojaĝo Eŭropon. Sed intertempe denove ekflamis spiteco inter Guy, sur kies flanko stariĝis pizanoj kaj Konrado, kiun subtenis ĝenovanoj. Rikardo Leona koro ekkonstatinte, ke Konrado havas multe pli da favorantoj, nomumis lin la reĝo kaj Guy-on li dum rekompensis per Kipro, kiun li survoje al Sankta Lando konkeris je Bizanca imperio kaj kiun li turne vendis al templanoj, do Guy devis unue aĉeti ĝin de ili. Per tio li igis estiĝi novan krucistan ŝtaton - Kipran reĝlandon. Sed Konrado de Montferrat estis post nelonge en Tiro murdita. Ordonon al lia murdo donis Maljunulo el montaro.

Vidvino Isabelo estis poste edzinigita kun Henriko de Champagne, la nevo de Rikardo. Henriko estis neniam kronita je reĝo, malgraŭ tio li fakte regis en Palestino. Post la mortoj de Saladino en la jaro 1193 kaj de la Guy de Lusignan je unu jaro pli poste li plifortigis sian pozicion kaj interkonsentis kun la frato de Guy, la kipra reĝo Amaŭrio la 2-a, kiu ne pretendis la jerusaleman tronon. Filino de Henriko kaj Isabelo estis pli poste edzinigita al Hugo la 1-a Kipra, la filo de Amaŭrio, per kio estiĝis nova jerusalema reganta dinastio.

13-a jarcento[redakti | redakti fonton]

Imperiestro Frederiko la 2-a (maldekstre) dum renkontiĝo kun sultano Al-Kamil
Blazono de Jerusalema reĝlando
Blazono de la unuiĝinta reĝlando jerusalema kaj kipra
Blazono de reĝlando de Kipro, Armenio kaj Jerusalemo, post la jaro 1393

La sekvantaj cent jaroj Jerusalema reĝlando estis ĉirkaŭita fare de la siria teritorio. Kontraŭe al la stato antaŭ Hattín kaj la ofensivo de Saladino ĝi estis nur torso. La ĉefurbo transloĝiĝis en la havenurbon Akkon kaj ĝi kontrolis regionon de marbordo de la hodiaŭa norda Israelo sude kaj la suda kaj la centra Libano kaj kontriolis urbojn Jafo, Arsuf, Tiro, Sidono kaj Bejruto. Super kelkaj urboj kiel Askalono kaj kelkaj pluaj fortikaĵoj transprenis kontrolon Tripola graflando kaj Antioĥa princlando. Fakte jam en Sankan Landon ne fluis okcidentaj koloniistoj kaj male la lokaj nobeloj foriradis en Kipran reĝlandon kaj novajn krucistajn ŝtatojn.

La nova reĝo Henriko de Champagne mortis en la jaro 1197 kaj vidvino Isabelo edziniĝis kvarfojon, nome al frato de sia eksa bofrato Amaŭrio la 2-a de Lusignan. Post tio, kiam la tria krucmilito finiĝis per fiasko, estis planita la kvara krucmilito, kiun gvidis Bonifaco, la frato de Konrado kaj Vilhelmo de Montferrat. Sed tiu ĉi krucmilito en la jaro 1204 konkeris kaj rabis Konstantinopolon, la ĉefurbon de Bizanca imperio kaj la krucistoj ĉi tie establis centrejon de Latina imperio. La partoprenantoj de tiu ĉi ekspedicio neniam venis en Sanktan Landon.

Post la morto de Amaŭrio kaj Isabelo la nova jerusalema reĝino fariĝis la juna filino de Isabelo kaj Konrado - Mario de Montferrat, kiu estis edzinigita al multe pli aĝa kaj neposedaĵhava eŭropa kavaliro Johano de Brienne. Sed dum nasko de filino de Johano Mario mortis dumnaske kaj Johano regis plu kiel regento. Johano poste edziĝis kun Stefanio, la filino de armena reĝo en Kilikio kaj partoprenis en la armenaj-antioĥaj disputoj sur flanko de armenoj. En la jaro 1217 estis prklamita la kvina krucmilito kaj en septembro de tiu jaro alnavigaciis en Akkon la aŭstra duko Leopoldo la 6-a, la hungara reĝo Andreo la 2-a kaj la kipra reĝo Hugo. Sed ili atingis nenion per komuna militiro kaj la eksterlandaj aliancanoj fine fornavigaciis el Palestino. En pluaj jaroj jam la kvina krucmilito fakte ne okazis en Sankta Lando.

En la jaro 1225 la juna filino Johano de Brienne Jolanda Jerusalema edziniĝis kun romia-germana imperiestro Frederiko la 2-a Ŝtaŭfa el dinastio de Ŝtaŭfoj. Tiu detronigis Johanon de Brienne el la jerusalema trono kaj en la jaro 1227 li fornavigaciis Orienton. Liaj rilatoj kun papa ŝtato ne estis la plej bonaj kaj tial li estis poste fare de papo ekskomunikita, sed tio ne ĝenis lin kaj je unu jaro pli poste li albordiĝis sur Kipro. Sed la imperiestro atingis prefere la diplomatajn ol la soldatajn rezultojn. En la jaro 1229 li diskutis kun la egipta sultano al-Kamil el dinastio de Ajjubidoj. En Jafo ambaŭ regantoj la 11-an de februaro 1229 fermis interkonsenton pri la reveno de Jerusalemo sub la regadon de kristanoj, sed la muslimoj havis en la urbo la religian liberecon kaj moskeon de Omar kaj al-Aksá-on ili havis ankaŭ en siaj manoj. Sed malgraŭ tio li rikoltis nek ĉe la jerusalemaj kristanoj nek ĉe la eklezio en Eŭropo nenian admiron kaj ankoraŭ la saman jaron li revenis Italion. Post lia forveturo en Palestino kaj sur Kipro eksplodis ribelo, en kies frunto staris klano de Ibelinoj, kontraŭ la aŭtoritato de imperiestro kaj en 1230 ili sukcesis foririgi la oficistojn de imperiestro el Kipro. Sed tuj kiam pasis la armistico interkonsentita de Frederiko, la kvarismedaj turkoj kun egiptanoj denove konkeris la nefortikigitan Jerusalemon. En pluaj jaroj jam la kvina krucmilito en Sankta Lando fakte ne okazis. En 1239 alnavigaciis la navara reĝo Teobaldo de Champagne, kiu denove konkeris Jerusalemon kaj helpis la krucistojn dum sieĝado de Askalono, sed jam la sekvantan jaron li fornavigaciis el la lando. En oktobro de 1240 alvenis en Sanktan Landon Rikardo de Kornvalo, la rekta reprezentanto de imperiestro Frederiko la 1-a kaj liaj interesoj. Rikardo kvietigis la konfliktojn inter akkaj baronoj kaj ilian reziston kontraŭ la romia-germana potenco en la reĝlando, li disvastigis la teritoriojn de Jerusalema reĝlando kaj fermis avantaĝan armisticcon kun la muslimoj. Sed tuj kiam Rikardo de Cornwall forveturis, la baronoj ekatakis kontraŭ la germana garnizono en Tiro kaj ili devigis ĝin kapitulacii.

En 1242 estis elektita regentino de la reĝlando anstataŭ la neplenkreska reĝo Konrado la 2-a, kiu estis atingonta la aĝon por sia memstara regado en 1244, la kipra reĝino Alice. Sed tiu baldaŭ mortis, do al ŝia posteno venis la leĝere influebla kipra reĝo Henriko, kiu ricevis titolon Senjoro de Jerusalemo (Seigneur de Jérusalem). La baronoj firmigis sian potencon kaj la regadon en la reĝlando ili koncentris en siajn manojn. Tiro estis elprenita el la reĝa influo kaj donita al Filipo de Montfort kaj la akka komunumo estis disigita. Jerusalemo la 23-an de aŭgusto 1244 falis en la manojn de ĥorezmaj soldataroj en la egiptaj servoj kaj la lokaj kristanoj estis elpelitaj. En oktobro de la sama jaro la akka kavalira armeo subiĝis al egiptaj-ĥorezmaj fortoj kaj la reĝlando jam neniam rekonsciiĝis el tiu vundo. Tiu ĉi batalo estadas ankaŭ iam markata kiel "la dua Hattín".

La franca reĝo Ludoviko la 9-a Sankta

El haveno Aigues-Mortes en la jaro 1248 elnavigaciis frunte de la sepa krucmilito, celita denove al Egiptio, la franca reĝo Ludoviko la 9-a Sankta. Sed la krucistoj estis en Egiptio malvenkitaj kaj Ludoviko kun kelke da francaj kaj kipraj nobeloj estis militkaptita. En la jaro 1250 la reĝo estis por elaĉetmono 400000 denieroj tralasita kaj li foriris ĝis Akko.

En la tempo, kiam Ludoviko la 9-a estis tralasita el la militkaptiteco, estas venantaj en antaŭon de la eŭropa historio mamelukoj. Tiuj faris palacan renverson kaj establis tiel en Egiptio mamelukan sultanujon. La franca reĝo restadis en Transmarejo la tutajn kvar jarojn, dum kiuj li fakte regis al Jerusalema reĝlando.

Post la forveturo de Ludoviko la 9-a en 1254 reen Francion mortis la juna reĝo Konrado la 4-a el la ŝtaŭfa dinastio kaj lia heredanto fariĝis lia dujara filo Konrado la 3-a. En Jerusalema reĝlando intertempe eksplodis nova intercivitana milito: Pizanoj komune kun templanoj stariĝis kontraŭ venecianoj, subtenataj de la familio de Ibelinoj kaj de provensalanoj. En stratoj de la ĉefurbo oni batalis, sur maroj batalis inter si la italaj ŝiparoj kaj diversaj intersaj grupoj rivalis je la restantaj urboj, kiujn la kristanoj ankoraŭ priregis.

En la historio de Proksima Oriento komencis senĉese pli entrepreni mongoloj. Ĉar inter la mongoloj estis granda kvanto de nestorianismaj kristanoj, la kristanaj regantoj en Kilikio kaj Antioĥio volonte agnoskis la mongolajn ĥanojn kiel siajn feŭdulojn. Sed la samon la baronoj en Jerusalema reĝlando rifuzis. La mongola ĥano Hülegü, kiu fondis la mongolan ilĥanujon en Persio, postulis servutecon ankaŭ de la mamelukoj en Egiptio. Tiuj rifuzis tion kaj decidiĝis por milito. Sed Hülegü estis post morto de sia frato tro okupita en Persio kaj la mameluka sultano Kutuz en la jaro 1260 venkis en Galileo apud Ajn Ĝalud super malpli fortaj mongolaj soldataroj gvidataj de kristana generalo Ketgugha. La jerusalemaj baronoj, kiuj interne estis tre malamikiĝintaj, ja permesis al la mamelukoj liberan traveturon tra ilia teritorio, sed alie ili konservis neŭtralecon. La potencaj centrejoj Mosulo kaj Aleppo sekve denove revenis sub la musliman regadon. La mongoloj limigis sin al la regado en Persio kaj la krucistoj en Palestino jam ne povis fidi al ilia soldata helpo.

Ankoraŭ en la jaro 1260 la mameluka sultano Kutuz estis murdita fare de sia armeestro Bajbars, kiu venis sur lian postenon. Tiu je tri jaroj poste komencis ampleksan ofensivon kontraŭ la krucistoj kaj ekatakis rekte kontraŭ Akko. Tiu la krucistoj sukcesis, precipe danke al helpo de la krucistoj el Kipra reĝlando konservi. Sed Bajbars, nomata Panter, ĝis la jaro 1268 okupis la krucistajn apogpunktojn Caesareo, Haifo, Torono, Arsuf kaj la tutan teritorion de Galileo. Sed la plej bona sukceso de Bajbars estis konkero de Antioĥio, kiu estis ŝirmo de la okcidentaj krucistoj seninterrompe dum 170 jaroj. Ununura helpo, kiu venis el Eŭropo, estis malgranda kontingento frunte kun la angla princo Eduardo la 1-a. Tiu, kiam li estis eksciinta tre malbonan situacion en Palestino, interkonsentigis en la jaro 1271 kun Bajbars pacon por dek aúx dek unu jaroj kaj poste, kiam li estis eskapinta al la provo je atenco, revenis Eŭropon.

En bataloj sur remparoj de Akko en 1291 persone partoprenis ankaŭ grandmajstroj de kavaliraj ordenoj de johanitoj kaj templanoj

Post la foriro de princo Eduardo la akkonaj baronoj komencis solvi demandon pri la sekvanteco sur la jerusalema trono. Post la morto de Konrado la 3-a en la jaro 1268 la trono estis falonta al la kipra reĝo Hugo la 3-a el la kipra branĉo de la familio de Lusignanoj, sed alia aspirantino je la trono, la titola princino antioĥa, Maria, vendis siajn rajtojn al la trono al Karolo de Anjou, la ekzekutisto de Konrado la 3-a, kaj tiu sendis ĝis Akko sian reprezentanton Rogeron de San Severino. La reĝlando tiel dividiĝis en du tendarojn. Dum urboj Tiro kaj Bejruto anonciĝis al Hugo la 3-a, Akko, Sidono kaj la templanoj agnoskis kiel sian reĝon, nome ĝis lia morto en la jaro 1285, kiam eĉ la resto de reĝlando agnoskis kiel laŭleĝan reĝon Henrikon, la filon de Hugo. Henriko lasis sin en la jaro 1286 en Akko kroni sin la jerusalema reĝo, kio estis lasta glora evento en la krucista ĉefurbo.

En la sama tempo estis enpaŝanta en Palestinon la soldataro de nova mameluka sultano Kalavuno, kiu estis decidiĝinta forpeli la latinajn krucistojn el Levantenio, kiu en la jaro 1287 konkeris Lakation kaj la 19-an de aprilo 1289 prirabis Tripolon. En Akko aliris sur la veneciaj galeroj ununuraj fortoj el Eŭropo - taĉmento de la itala vilaĝanoj senditaj de la papo. Sed ili similigis pilgrimantajn krucistojn el tempoj de Petro Pilgrimanto kaj Gautier Sans-Avoir. Post tio, kiam la nove venintaj italoj komencis murdi en Akko la muslimojn, Kalavuno akceptis tion kiel pretekston por efektivigi intencon forpeli definitive la kristanojn el Proksima Oriento. Kiam Kalavuno en la jaro 1290 mortis, liajn planojn transprenis lia filo al-Aŝraf Kalil, kiu la 5-an de aprilo 1291 eksieĝis Akkon. Vendrede la 18-an de majo 1291 la sultano konkeris Akkon (sed eblas renkontiĝi eĉ kun la dato la 17-an de majo). Ankoraŭ la plenajn dek tagojn rezistis la akka citadelo, kiun defendis la templanoj. La loĝantoj, kiuj ne savis sin per fuĝo sur la kipraj ŝipoj, estis parte murditaj, parte cenditaj en sklavecon.

La epopeo de Jerusalema reĝlando sur azia tero, daŭranta preskaŭ du cent jaroj, finiĝis. Sed Kipra reĝlando, kun kiu Akko ekde la tempoj de Hugo la 3-a kreis union, supervivis multajn pluajn dekjarojn. Dum la plenaj sep cent jaroj ĝis nuntempo kelkaj eŭropaj monarkoj kaj nobeloj portas titolon Jerusalema reĝo.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Věra Hrochová. Křižáci v Levantě. Praha: Mladá Fronta, 1975.
  • Věra Hrochová; Miroslav Hroch. Křižáci ve Svaté zemi. Praha: Mladá fronta, 1996. ISBN 80-204-0621-2.
  • Věra Hrochová. Křížové výpravy ve světle soudobých kronik. Praha: Státní pedagogické nakladatelství, 1982.
  • Amin Maalouf. Les Croisades vues par les Arabes 1983.
  • Steven Runciman. A history of the Crusades I-III. Harmondsworth: Penguin Books, 1965.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo plenumas laŭ redaktantoj de Esperanto-Vikipedio kriteriojn por elstara artikolo.