Reĝlando de Nederlando

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Reĝlando de Nederlando (nederlande: Koninkrijk der Nederlanden) estas kunmetita suverena ŝtato konsistanta el sep teritorioj, la plej granda el kiuj — Nederlando mem — situas en la Okcidenta Eŭropo, kaj la ceteraj ses en Karibio. Arubo, Kuracao kaj Sint-Maarten havas la statuson de memregata ŝtata formaĵo; Bonero, Sint-Eustatius kaj Saba estas specialaj komunumoj, kune nomataj Kariba Nederlando. Rilatoj inter la membroj de la reĝlando estas reguligataj per la Ĉarto de la Reĝlando de Nederlando akceptita en 1954. Suma areo de la Reĝlando de Nederlando estas 42 519 km², la loĝantaro estas 16 801 000 homoj. Areo de la Reĝlando en Karibio estas 993 km², la loĝantaro estas 301 000 homoj.

Flago Blazono Landonomo Regiono Areo
km²
Loĝantaro Ĉefurbo Statuso Valuto
Nederlando Okcidenta Eŭropo 41 526 16 500 000 Amsterdamo Suverena ŝtato Eŭro
Arubo Kariba Maro 193 105 000 Oranjestado Memregata ŝtata formaĵo Aruba guldeno
Kuracao Kariba Maro 444 142 000 Vilemstado Memregata ŝtata formaĵo Nederlandantila guldeno
Sint-Maarten Kariba Maro 34 35 000 Philipsburg Memregata ŝtata formaĵo Nederlandantila guldeno
Bonero Kariba Maro 288 14 000 Kralendijk Speciala komunumo Usona dolaro
Sint-Eustatius Kariba Maro 21 3 000 Oranjestado Speciala komunumo Usona dolaro
Saba Kariba Maro 13 2 000 Bottom Speciala komunumo Usona dolaro
Entute 42 519 16 801 000