Reaedoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Reaedoj
Rhea americana
Rhea americana
Biologia klasado
Regno: Animaloj
Animalia
Filumo: Ĥorduloj
Chordata
Klaso: Birdoj
Aves
Ordo: Strutoformaj
Passeriformes
Familio: Rheidae
Bonaparte, 1849
Genroj
  • Rhea
  • Pterocnemia [1]

  • formortintaj specioj:
    • Heterorhea dabbenei †
    • Hinasuri nehuensis †
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

La Reaedoj estas familio en la ordo de la strutoformaj birdoj, nome neflugaj birdoj kun kilo ĉe sternumo, enhavanta, laŭ nova klasado, du genrojn kun du specioj (plus du jam malaperintaj) indiĝenaj de Sudameriko. Ambaŭ genroj estas nomataj kaj reaoj kaj nanduoj. Laŭ pli alternativa klasigo temas pri ununura genro Rhea kun du specioj, kiuj ĉiukaze estas Amerika reao (Rhea americana) kaj Malgranda reao (Rhea pennata). La genronomo estis konstruita en 1752 de Paul Möhring kaj poste adoptita kiel komuna nomo. Möhring nomigis la reaojn baze sur la greka titano Rea, kies nomo derivas el la greka Rhea (῾Ρέα) el έρα "grundo". Tio taŭgas, ĉar la reao ja estas nefluga surgrunda birdo. Depende el la sudamerika regiono, la reao estas konata surloke kiel ñandú guazu (gvarania, signife granda araneo, plej probable rilate al ties kutimo malfermi kaj mallevi alterne flugilojn kiam ili kuras), ema (portugale), suri (Keĉua), aŭ choique [ĉOike] (Mapuĉa).

Taksonomio kaj sistematiko[redakti | redakti fonton]

Amerikaj reaoj (Rhea americana).
Amerikaj reaoj (Rhea americana) polvobane. La du individuoj maldekstre estas leŭcismaj.

La agnoskitaj vivantaj specioj estas la jenaj:[2]

Rhea pennata ne estis ĉiam en la genro Rhea. En 2008 la SACC, aprobis la merĝon de genroj, nome Rhea kaj Pterocnemia la 7an de aŭgusto, 2008. Tii genromerĝo lasis nur la genron Rhea.[4] Tria specio de reao, nome Rhea nana, estis priskribita de Lydekker en 1894 baze sur ununura ovo trovita en Patagonio,[5] sed nuntempe neniu ĉefa fakulo konsideras ĝin valida.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Ili estas altaj, kaj havas longajn kaj fortikajn krurojn, kiuj finiĝas per tri fingroj kaj taŭgas por kurado, longan kolon (simile al strutoj), malgrandan kapon kaj fortan bekon larĝegan ĉebaze. Ili estas nigraj ĉe kolo kaj brusto kaj grizaj ĝenerale.

Reaoj estas grandaj, neflugaj birdoj kun brunecgriza plumaro. Grandaj maskloj de R. americana povas atingi ĝis 170 cm de alto ĉe kapo, 100 cm ĉe dorso[6] kaj povas pezi ĝis 40 kg,[7] La Malgranda reao estas iome pli malgranda ĉar ili estas nur 90 cm alta ĉe dorso.[6] Ties flugiloj estas grandaj por nefluga birdo (250 cm)[6] kaj etendiĝas dum kurado por funkcii kiel veloj.[8] Malkiel plej birdoj, reaoj havas nur tri fingrojn. Ties tarso havas 18 al 22 horizontalajn platojn antaŭe. Ili stokas urinon separate en etendo de la kloako.[6]

Distribuado kaj vivejo[redakti | redakti fonton]

Reaoj aŭ nanduoj estas neotropisaj birdoj, kiuj loĝas nur en Sudameriko, kaj fakte limigite ene de la kontinento al Argentino, Bolivio, Brazilo, Ĉilio, Paragvajo, Peruo, kaj Urugvajo. Ili estas herbejaj birdoj kaj ambaŭ specioj preferas malferman terenon. La Amerika reao loĝas en malfermaj herbejoj, pampoj, kaj en arbaroj ĉakoaj. Ili preferas reproduktiĝi ĉe akvo kaj preferas ankaŭ malaltajn terojn, rare super 1500 m super marnivelo. Aliflanke, la Malgranda reao uzas plej arbustarojn, herbejojn, eĉ dezertan salecan punaon ĝis 4,500 m super marnivelo.[6][9][10]

Kutimaro[redakti | redakti fonton]

Socianta reao.

Individue kaj reaare[redakti | redakti fonton]

Reaoj tendencas esti silentemaj birdoj kun la escepto kiam ili estas idoj aŭ kiam masklo serĉas partnerinon. Dum la reprodukta sezono, la masklo klopodas allogi inojn per alvokado. Tiu alvoko estas laŭta zumado. Dume li levas la antaŭon de sia korpo, gonflas sian plumaron, dum tenas sian kolon rekte. Ili poste etendas kaj levas siajn flugilojn, kaj kuras mallongajn distancojn, alternante siajn flugilojn. Li poste unumarkas inon kaj piediras ĉe aŭ antaŭ ŝi havante mallevitan kapon kaj etendajn flugilojn. Se la ino atentas lin, ki skuos sian kolon tien kaj reen kvazaŭ kiel bildo de ok. Fine, la ino sin proponas kaj komencas kopulacio.[6]

For de la reprodukta sezono ili povas formi arojn de inter 20 kaj 25 birdoj,[11] kvankam la Malgranda reao formas arojn pli malgrandajn ol tio. Kaze de danĝero ili forkuras farante zigzagon, uzante unue unu flugilon kaj poste la alian, simile al rudro. Dum la reprodukta sezono la aro disiĝas.[6]

Manĝo[redakti | redakti fonton]

Ili manĝas preskaŭ ĉion: foliojn el plantoj (ne nur herbon), semojn, grajnojn, radikojn, insektojn kaj ĉiajn bestetojn. Fakte reaoj ĉefe estas vegetaranaj kaj preferas larĝfoliajn plantojn sed manĝas ankaŭ fruktojn, semojn kaj radikojn, same kiel insektojn kiaj saltuloj kaj malgrandajn reptiliojn kaj rodulojn.[6] Junaj reaoj ĝenerale manĝas nur insektojn dum la unuaj tagoj. For de la reprodukta sezono ili ariĝas kaj manĝas kun cervoj kaj gregoj.[11]

Reproduktado[redakti | redakti fonton]

Nanduoj estas poligamaj. La maskloj pariĝas kun 2 ĝis 12 inoj kaj konstruas la neston, kie la inoj ovodemetos laŭvice. La nesto konsistas el simpla skrapaĵo engrunda, kovrita per herbo kaj folioj.[8] La femaloj demetas la ovojn (inter 10 kaj 60 entute), kiujn kovos la masklo. La masklo uzas tromposistemon kaj lasas kelkajn ovojn for de la nesto atingeblaj de predantoj, por ke tiuj ne klopodu veni ene de la nesto. Krome putriĝintaj ovoj allogas muŝojn, kiujn manĝas kaj la vir-reao kaj la reaidoj. La hegemonia masklo povas uzi alian subulan masklon por kovado, dum li trovas alian haremon por komenci duan neston.[6] La inoj siaflanke povas moviĝi kaj pariĝi kun aliaj partneroj.

La eloviĝo okazas 36 horojn unu post alia. Poste ankaŭ la virnanduo prizorgos la idojn sufiĉe teritorieme: dum reproduktado li atakas kaj homojn kaj nanduinojn. La junuloj atingas plenkreskulan grandon post ĉirkaŭ ses monatoj sed ne reproduktiĝas ĝis ili estas dujaraĝaj.[8]

Statuso kaj konservado[redakti | redakti fonton]

Uzo de ĵetbuloj.

Kaj la Malgranda reao kaj la Granda reao (amerika) malpliiĝas kaj laŭ nombroj kaj laŭ habitato. Ambaŭ estas konsiderataj preskaŭ minacataj fare de IUCN dum la lastaj 15 jaroj. La IUCN asertas ankaŭ ke ambaŭ alproksimiĝas al statuso de Vundebla specio.[9][10][12][13]

Homa interagado[redakti | redakti fonton]

Reaa viando

Reaoj estas uzataj diversmaniere en Sudameriko. Oni uzas ties plumojn por plumviŝiloj, ties haŭton por manteloj aŭ ledo, kaj ties viando estas baza manĝo por multaj homoj.[6] La gaŭĉoj tradicie ĉasas reaojn elĉevale, lanĉante ĵetbulojn, nome kaptilo kiu konsistas el tri buloj kunigitaj per ŝnuro, al ties kruroj kiuj senmovigas la birdon.[11] La reao aperas ĉe la monero de unu centavo stampita en 1987.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. iame: Rhea
  2. (2007) The Clements Checklist of the Birds of the World, 6, Ithaca, NY: Cornell University Press. ISBN 9780801445019. 
  3. iame: Rhea pennata
  4. ; et al. (7a Aŭgusto 2008)Classification of birds of South America Part 01:. South American Classification Committee. Alirita 4 February 2009.
  5. (1994) Extinct and Endangered Birds in the Collections of the Natural History Museum, British Ornithologists' Club Occasional Publications 1. British Ornithologists' Club. 
  6. 6,0 6,1 6,2 6,3 6,4 6,5 6,6 6,7 6,8 6,9 Davies, S. J. J. F. (2003). "Rheas". In Hutchins, Michael. Grzimek's Animal Life Encyclopedia. 8 Birds I Tinamous and Ratites to Hoatzins (2 ed.). Farmington Hills, MI: Gale Group. pp. 69–71. ISBN 0787657840.
  7. (1835) An introduction to study of birds. London: Chiswick. 
  8. 8,0 8,1 8,2 Forshaw, Joseph: (1991) Forshaw, Joseph: Encyclopaedia of Animals: Birds. London: Merehurst Press, 47–48. ISBN 1853911860. 
  9. 9,0 9,1 BirdLife International (2012). Greater Rhea Rhea americana. Data Zone. Alirita 15a Junio 2012.
  10. 10,0 10,1 BirdLife International (2012). Lesser Rhea Rhea pennata. Data Zone. Alirita 15a Junio 2012.
  11. 11,0 11,1 11,2 Gill Waugh: (1991) "Rheiformes: Rheas", Gill Waugh: Birds of the World. Godalming, Surrey: Colour Library Books Ltd., 8–9. ISBN 0862838061. 
  12. Symes, A. & Butchart, S. (2008). Rhea americana. En: IUCN 2008. IUCN Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj. Elŝutita en 16a Junio 2012.
  13. Symes, A. & Butchart, S. (2008). Rhea pennata. En: IUCN 2008. IUCN Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj. Elŝutita en 16 Jun 2012.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]