RealPlayer

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Revizio de 19:49, 7 nov. 2013 farita de ThomasPusch (diskuto | kontribuoj)
(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)
RealPlayer
Aŭtoro RealNetworks
Lasta stabila versio 15.0.3.37
(2012-04-25)
Operaciumo Vindozo, OS X, Linukso, Solaris, Android, Symbian, kaj Palm OS
Programtipo Plurmedia legilo
Permesilo Freemium
Retejo www.real.com
vdr

RealPlayer [ˈɹiːəlˌpleɪɚ] estas komputila programo por vidigo kaj aŭdigo de filmaj kaj sonaj dosieroj, en datenaranĝo RealVideo respektive RealAudio. Ĝi estas publikigata pere de la entrepreno RealNetworks. Pli fruaj versioj de la programoj ankaŭ havis la nomojn RealOne Player kaj RealAudio Player.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua versio de la programo publikiĝis en 1995. La programo baziĝas je libera komputila programo nomata Helix Player. Ofte ankaŭ menciiĝas programa nomo RealJukebox, programo kiu limiĝis je aŭdigo kaj administrado de muzikaj sondosieroj - ĝi post versio 2 unuiĝis kun la programo RealPlayer, kiu tiam nomiĝis RealOne Player (angle one = unu).