Real Book

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Real Book
skribita verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Steve Swallow, Paul Bley
Lingvoj
Lingvo angla lingvo
Eldonado
vdr

Real Book estas kolekto de transskribitaj ĵazkomponaĵoj kaj ofte estas nomata ankaŭ „biblio de ĵazo“. La variaj eldonoj de ĉi tiu kantaro enhavas gvidpaĝojn de multaj ĵazaj normkantoj. Ekde la 1970-aj jaroj aperis aro da diversaj eldonoj, kiuj diferencas kaj laŭ enhavo kaj ankaŭ rilate sian kvaliton, sian verkfidelecon kaj sian aŭtorrajtan pozicion. Tiajn kolektojn oni nomas en la angla fakebook. La koncepto de fakebook estas klare pli malnova ol Real Book, kiu tamen estas la plej kutima reprezentanto.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua Real Book ekestis en la 1970-aj jaroj ĉe Berklee College of Music, ĉe kiu basisto Steve Swallow kaj pianisto Paul Bley per-helpe de multaj studentoj kompilis kolekton da transskribitaj ĵazkomponaĵoj. Ĝi enhavas ĉefe pecojn el la rondo de ĉi tiuj du muzikistoj, sed ankaŭ multajn aliajn ĵazajn normkantojn kaj popularkantojn. La unuaj du eldonoj plejparte estis faritaj manskribe, nur la tria eldono tipografie.

La koncepto de Real Book estis bonege akceptita en la ĵazmondeto, tiel ke la unuaj eldonoj longan tempon estis ege demandataj kaj preskaŭ ne estis troveblaj. Apartaĵo de estas, ke ĝi estas havebla kutime en tri tonaloj (C, E♭ kaj B♭) kaj kiel kantversio. Pro tio ĝin povas uzi ankaŭ muzikistoj, kiuj ludas transponajn muzikinstrumentojn. Tio kondukis al tio, ke Real Book fariĝis nemalhavebla bazo de multaj imrovizad-kunsidoj, ĉar sufiĉis indiki certan paĝon el la libro, por fiksi la venontan kanton.

Rajtigiloj[redakti | redakti fonton]

La kolekto Real Book ekestis sen konsidero de aŭtoraj rajtoj kaj estas per tio kontraŭleĝa. La komponistoj de la enigitaj kantoj ricevis neniun kompenson (kvankam oni ankaŭ subdiras la opinion, ke la enigo de komponisto en Real Book certagrade estas nobeligo, por kiu valoras la penon, rezigni salajron. Almenaŭ tio ebligas al aliaj muzikistoj prezenti la pecon, kiu ja denove povas doni al la aŭtoro la rajton de enspezoj).

Real Book estis dumpase de la tempo plurfoje prilaborita. Nun la sesa versio estas aktuala, kiu ne plu rompas aŭtorrajtojn kaj pro tio estas laŭleĝe aĉetebla kaj uzebla por prezentadoj. Krome oni forigis malkorektaĵojn, kiujn la antaŭaj versioj enhavis.

Baldaŭ ankaŭ aperis „New Real Book“ de Sher Music. Ĉi tiu kompilaĵo estis farita kun konsento de la pokazaj rajtotenantoj kaj do pli fidele redonas la originajn komponaĵojn (multkaze oni povis preteri la penan transskribadon, kiam la komponisto disponigis siajn originajn notojn). Ankaŭ la preskvalito de ĉi tiu eldono konsiderinde pliboniĝis. La tipografio uzata por ĝi intertempe fariĝis fakte normo sur la kampo de ĵazo.

Imitaĵoj kaj imitantoj[redakti | redakti fonton]

Ĉar la nocio „Real Book“ fariĝis ĝenronomo, multaj aliaj eldonistoj uzas ĝin por nomi kompilaĵon de transskribitaj pecoj. Ekzistas ekz. ankaŭ „Latin Real Book“, „All-Jazz Real Book“ aŭ „Real Jazz Standards Fake Book“ kaj multaj aliaj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]