Realdo Colombo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Renaldus Columbus Cremonensis
(1516-1559)
anatomus Italicus
anatomus Italicus
Persona informo
Naskiĝo 1516
en Kremono  Italio
Morto 1559
en Romo  Italio
Lingvoj latina vd
Alma mater Universitato de Padovo
Universitato de Pizo
Profesio
Okupo akademiulo • universitata instruisto • kirurgo • anatomo • kuracisto vd
Laborkampo anatomiomedicinofiziologio vd
Doktoreca konsilisto Andreo Vesalio vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Mateo Realdo Colombo (1516-1559) (naskiĝis en Kremono, 1516 - mortis en Romo, 1559) estis itala anatomo, kirurgo, kuracisto kaj scienculo. Inter 1544 kaj 1559 li estis profesoro pri Anatomio kaj Kirurgio en la Universitato de Padovo. Li estis lernanto kaj sukcedanto de Andreo Vesalio.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Kolombo estis filo de la apotekisto Antonio Colombo. Li faris siajn unuajn universitatajn studojn en Milano kaj ŝajne li kelkatempe daŭrigis la aktivecon de sia patro. Post iom da tempo li forlasis la apotekon kaj fariĝis lernanto de la itala kirurgo Giovanni Antonio Lonigo[1], kiu instruis lin dum sep jaroj. En 1542, li iris dum kelka tempo al Venecio, kiel asistanto de sia majstro Lonigo. En 1543, li reiris al Padovo por sukcedi al Andreo Vesalio, kiu estis irinta al Svisio por kontroli la kovrilon de sia ĉefverko "De Humani Corporis Fabrica". Du jarojn Kolombo restis en Padovo antaŭ ol sia translokiĝo al la Pizo en la kortego de Kozimo la 1-a de Mediĉo. En Pizo li intense kunlaboris kun Mikelanĝelo (1475-1564). Li havis la intencon labori kun la fama skulptisto je prilaborado de anatomia teksto kiu rivalus kun la verko de Vesalio, sed ĉi tiu plano ne konkretiĝis eble pro la avancita aĝo de Mikelanĝelo. En 1548 li profesoris pri anatomio en la "Universitato La Sapeinza de Romo" kie li restis ĝis siaj lastaj tagoj en 1559.

Verko[redakti | redakti fonton]

Frontispico de la verko
De re anatomica libri
publikigita en 1559.
  • De re anatomica, Venecio, 1559 Ĉi-verko estis tradukita en la anglan en 1578, kaj en la germanan, en 1609. Oni asertas ke la frontispico de la verko estas atribuata al Paolo Veronese. Kolombo dediĉis ci-verkon al la papo Paŭlo la 4-a, kies amiko li estis.

En tiu libro Kolombo priskribas la pulman cirkuladon kaj ĝi famiĝis pro la priskribo de la klitoro, nomata de Kolombo kiel la "venusa plezuro", kaj malkovrita sur la korpo de sia protektantino, Dona Inês de Torremolinos, kaj kies malkovro estas atribuita al Gabrielo Falloppio, en verko publikigita du jarojn poste. Caspar Bartholin, la Juna, jam en la 17-a jarcento, preterlasis ambaŭ atribuaĵojn, kaj aludis ke la klitoro jam estis konata de la anatomoj ekde la 2-a jarcento.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]


Portala ikonoRilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Homoj