Realeca televidserio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Realeca televidserio estas tipo de televida programo, fondita je bildigo de reala vivo. Ka bazo estas la filmigado de neaktoroj, plejparte per kaŝitaj kameraoj.

Kritiko

Kvankam tiuj ĉi programoj estas tre ŝatataj kaj ili havas altan observemon, granda parto de la socio perceptas ilin malfavore tuj pro kelkaj kaŭzoj. Unu el ili estas malbona influo je infanoj. En Big Brother, kiujn rigardas ĉefe la junularo, denove oni prezentas tre nekonvenan konduton, supraĵecon, vulgarecon kaj aliajn malbonajn homajn ecojn, kiuj poste povas kripligi opiniojn de la juna generacio.

Krome oni kritikas ke sub ŝajnigo de vereco oni prezentas tute malverajn aferojn, jam programitajn kaj preparitajn por influi sur la socia kondutaro, plej ofte laŭ interesoj de televidkanaloj aŭ eĉ de subtenaj entreprenoj.

Krome oni kritikas la false ŝajnigan sistemon ke per false kaŝitaj kameraoj oni povas entrudi en la privatecon de personoj, kio preparas la grundon por vera invado kaj trudo en la vera intimeco persona, tiel kiel oni denuncis en la romano 1984 de George Orwell jam antaŭ pli ol duonjarcento kaj el kio eliris la angla nomo de tiaj televidaj programoj.