Realisma pentrarto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La ateliero de la pentristo, de Courbet, pentraĵo de 1855 kiu okazigis la difinon de la movado.

Realismo estas la nomo de pentrarta stilo aŭ movado okazinta en Francio meze de la 19a jarcento, kies ĉefa reprezentanto estis Gustave Courbet. La propra pentristo stampis la terminon kiam nomigis la pavilionon kiun li konstruigis por provoka ekspozicio de 1855, alternativa al Pentrosalono de Parizo, per la titolo "Realismo". Tie li ekspoziciis sian verkon La ateliero de la pentristo, konsiderata manifesto de la stilo, kiu provokis skandalon en la artaj etosoj pro sia kontraŭ-akademiismo kaj malmildeco. Poste oni identigis kun la movado ĉefe pentristojn kiaj Honoré Daumier, Jean-François Millet kaj Jules Breton, kaj aliajn (Jean-Louis-Ernest Meissonier, Henri Fantin-Latour, Thomas Couture, Jean-Léon Gérôme, ktp.) La priarta kritikisto Jules Champfleury difinis teorie la stetikon de la movado.[1][2]

Famaj reprezentantoj[redakti | redakti fonton]

Anton Mauve - António Carvalho de Silva Porto - Carlos Reis - Henrique Pousão - José Júlio Sousa Pinto -Jules Breton -

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Museo D'Orsay. Citas li kiel fonto Champfleury: Pri Realismo, Letero al la Srino. Sand, septembro de 1855; kaj aliaj postaj tekstoj (1878).
  2. Champfleury apartenis al amikaro de Courbet kiu ekde antaŭ la revolucio de 1848 kunsidis en la Brasserie Andler (le "Templo de la Realismo" nomita poste, ĉar estis tie kie aperis la idea utiligi tiun terminon), tre proksime de la studio de Courbet. Inter ili estis Charles Baudelaire, Pierre Proudhon kaj Max Buchon, kuzo kaj amiko de la infanaĝo de Courbet. En la salono de 1848, revolucia jaro, Courbet ekspoziciis dek verkojn. Laŭ konsilo de Champfleury, Courbet abandonis romantisman temaron por reprezenti la ĉiutaĝan vivon de Ornans (kiel ĉe la monumenta Enterigo en Ornans, kiun li pentris ekde 1849 kaj ekspoziciiĝis en la Salono de 1850-1851, kie ĝi ricevis tre akrajn kritikojn). Proudhon interpretis tiun novan temaron el vidpunktoj kaj politika kaj socia. La deziro pluhavi totalan artan sendependon kondukis lin al malakcepto de la propono fare de la grafo de Nieuwerkerke, direktoro de Belartoj, kiuj proponis mendon de granddimensia pentraĵo por la venonta Universala Ekspozicio, kondiĉe al revizio de komenca skizo. La tri prezentitaj verkoj estis malakceptitaj. Tiam li decidis prezenti ekspozicion alternativan al la oficiala Salono de 1855. Gustave Courbet Arkivigite je 2006-08-13 per la retarkivo Wayback Machine en wetcanvas.com


Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.