Reallernejo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Reallernejo estas speco de mezlernejo en la germanlingvaj ŝtatoj Germanio, Aŭstrio, Svislando kaj Liĥtenŝtejno (inter 1905 kaj 1972 tia koncepto de lernejo ankaŭ ekzistis en Svedio).

Germanio[redakti | redakti fonton]

En Germanio la lerneja sistemo iom diversas laŭ federacia lando. Post kvar jaroj da elementa lernejo kaj en iuj federaciaj landoj du pliaj jaroj da unua mezlerneja ŝtupo la lernantoj - do en la 5-a aŭ 7-a klaso - laŭ la ŝtata lerneja sistemo plulernas aŭ en - baza mezlernejo, kiu havas finan ekzamenon post la 9-a klaso kaj ebligas postan laboradon en fabriko aŭ lernadon de metio, - reallernejo, kiu havas finan ekzamenon post la 10-a klaso kaj ebligas lernadon de metio, administra aŭ socia profesio (ekzemple malsanula flegisto), kaj - gimnazio, kiu havas finan ekzamenon post la 13-a klaso kaj ebligas al studado en altlernejo, ekzemple universitato, por alstrebi akademiulan profesion.

En iuj federaciaj landoj ekzistas kompletaj mezlernejoj, kiuj post la elementa lernejo ne tiamaniere grupigas la lernantojn laŭ siaj intelektaj kapabloj en diversaj lernejoj, sed instruas ĉiujn samaĝulojn kune.

La 6- respektive 4-jara eduko en la reallernejo estu laŭeble praktika; ekde la 7-a klaso ekzistas la ebleco elekti inter klasaj profiloj, por akcenti aŭ matematikan-teknikan, ekonomian, socian respektive lingvan edukon.

Aŭstrio[redakti | redakti fonton]

Ankaŭ en Aŭstrio ekzistas tri ŝtupoj de ŝtataj mezlernejoj. Tie reallernejoj ekzistas ekde la 18-a jarcento. Ili ekde la jaro 1868 havis sep lernejajn jarojn, ekde la jaro 1927 ok, kaj diferenciĝis de la gimnazio ĉefe pro la rezigno pri eduko de la latina lingvo kaj akcento de modernaj fremdaj lingvoj plus natursciencaj fakoj. Ĉar tiuj fakoj en modernaj gimnazioj ankaŭ tre gravas kaj aŭstraj gimnazioj ankaŭ havas ok lernejajn jarojn, la diferencoj inter tiuj du lernejaj tipoj malpligrandiĝis.

Svislando[redakti | redakti fonton]

En Svislando la elementa lernejo havas kvin ĝis ses lernejajn jarojn, kaj du tipojn da mezlernejoj: la reallernejo estas por malpli kaj averaĝe kleraj lernantoj, kaj la gimnazio (en Svislando germanlingve Sekundar-Bezirksschule) por la plej kleraj.

Liĥtenŝtejno[redakti | redakti fonton]

En Liĥtenŝtejno la reallernejo estas kompare altlnivela lerneja tipo, kies fina ekzameno ĝenerale ebligas universitatan studadon.

Svedio[redakti | redakti fonton]

En Svedio inter la jaroj 1905 ĝis 1972 ekzistis la lerneja tipo reallernejo ("Realskola"). Ĝi anstataŭiĝis per la lerneja tipo "Enhetsskola", speco de kompleta mezlernejo.