Reaperantoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Reaperantoj
Reaperantoj
Reaperantoj
Aŭtoro Henrik Ibsen
Eldonjaro 1910
Urbo Berlino
Eldoninto Möller & Borel
Paĝoj 47
vdr

Reaperantoj [1] estas la esperantlingva versio de triakta familia dramo de Henrik Ibsen, en la origina norvega originalo Gengangere. Et familjedrama i tre akter,[2] kiun tradukis August Oskar Bünemann.

Unuan eldonon de 47 paĝoj en 1910 publikigis la eldonejo Möller & Borel en Berlino kiel volumo 12 en la serio "Esperanta Biblioteko Internacia", duan eldonon de 111 paĝoj en 1925 la eldonejo Ellersiek & Borel en Berlino kaj Dresdeno ("Esperanta Biblioteko Internacia" numeroj 14/15). Kutime en aliaj lingvoj la dramo estas nomita "Fantomoj", en laŭvorta traduko el la norvega, sed en Esperanto la en 1910 atribuita titolo estas konservata.

Recenzoj[redakti | redakti fonton]

Citaĵo
 Strange impresiga kaj pensiga verko. Ĉiuj pensoj, ĉiuj intencoj de l' aŭtoro klare estas esprimitaj en la traduko. 
— 1925, Georges Stroele, Esperanto, paĝo 170
Citaĵo
 La traduko en Esperanto estas farita de malnova samideano, kies nomo estas jam garantio sufiĉa pri la taŭgeco de la uzata lingvaĵo. 
— Belga esperantisto n128-129 (okt-nov 1925)

Sceneja prezentiĝo[redakti | redakti fonton]

La Esperantlingva versio unuafoje sceneje estas prezentita kadre de la 43-a UK 1958 en Majenco (Germanujo), per la aktoroj Srdjan Flego, Mladen Šerment, Mira Župan, Roswitha Linsthoten, Jana Ravŝelj-Flego kaj Jean-Louis Rousseau de la Internacia Arta Teatro.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Stojan, Petro 1929 : Bibliografio de Internacia Lingvo, numero 3975, paĝo 359
  2. Anglalingva eseo pri la filo "Oskar Bünemann (1913-1993): lia serpentuma vojo de Milano al Stanford", kun multaj biografiaj informoj ankaŭ pri la patro, en paĝo 3 ligas la tradukon Reaperantoj al la origina versio de la teatrajo

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]