Rearbarigo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Biodiverseco en 15-jara rearbarigata tero.
21-jara plantejo de ruĝa pino en Suda Ontario.

Rearbarigo estas unu el la plej efikaj sistemoj por eviti la problemoj kaj sekvoj de senarbarigo. En Ĉinio, kie okazis enorma detruado de arbaroj, la registaro postulis en la pasinteco, ke ĉiu kapabla civitano inter la aĝoj de 11 kaj 60 plantu tri al kvin arbojn ĉiujare aŭ faru similan laboron en aliaj forstaj servoj. La registaro asertas, ke almenaŭ 1 biliono da arboj estis plantita en Ĉinio ĉiujare ekde 1982. Tio jam ne estas necesa nuntempe, sed la 12a de marto ĉiujare estas en Ĉinio la Planta feritago. Krome, ĝi enmetis la projekton Verda Murego de Ĉinio kiu intencas halti la etendon de la dezerto de Gobi per de la plantado de arboj. Tamen, pro granda porcento de arboj mortintaj post plantado (ĝis 75%), la projekto ne estis tre sukcesa kaj regula karboproduktado pere de fleksebla sistemo povus esti plej bona eblo. En okcidentaj landoj, pliigo de la konsumopeto por lignoproduktoj kiuj estis produktitaj kaj kolektitaj laŭ daŭrigebla metodo klinigas terposedantojn kaj forstajn industriojn iĝi pli kaj pli daŭrigeblaj pri siaj praktikoj ĉe forsta aranĝado kaj lignorikoltado.

Forsta plantado

Por alfronti la mondan lignopeton oni sugestis far forstaj aŭtoroj Botkins kaj Sedjo, ke taŭgus plantejoj de arbaroj alte produktivaj. Oni kalkulis, ke plantejoj produktantaj je 10 m³ por hektaro ĉiujare povus provizi la tutan lignon bezonatan por internacia komerco de 5 elcento de en la mondo ekzistanta arbartero. Kontraste natura arbaro produktas ĉirkaŭ 1-2 m³ por hektaro, tio estas 5 al 10 fojoj pli da arbartero ol bezonata por nuna lignopeto. Forester Chad Oliver sugestis, ke estus efika arbara mozaiko kun intermetitaj altoproduktanta arbartero kaj konservotero.[1]

Laŭ internacia teamo de sciencistoj, estrita de Pekka Kauppi, profesoro de media sciencaro kaj politiko ĉe Universitato de Helsinki, Senarbarigo jam farita povus esti invertita per arboplantado en 30 jaroj. Tiun konkludon oni atingis, per analizoj de datumoj akirita el FAO. [2]

Rearbarigo per arboplantado, povus antaŭenigi la ŝanĝo en precipitado pro klimatŝanĝo. Tio povus esti farita per studo pri kie oni spertas, ke la precipitado pliiĝas (vidu la tutmonda tema mapo de pluvo en 2050) kaj realigo de rearbarigaj projektoj en tiuj lokoj. Ĉefe en areoj kiel Niĝero, Siera-Leono kaj Liberio estas gravaj kandidatoj; en granda parto ĉar ili suferas ankaŭ pro dezertetendiĝo (Saharo) kaj malpliiĝanta biodiverseco (estante gravaj biodiversecaj varmaj lokoj).

Notoj kaj referencoj